János Romhányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Romhányi
Persona informo
Naskiĝo la  16-an de junio 1865(nun 1865-06-16)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Privigye
Morto la 24-an de novembro 1918
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Nitro
Familio
Infano Árpád Romhányi
Okupo
Okupo arkivisto
vdr

János Romhányi [jAnoŝ romhAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Romhányi János estis hungara arkivisto. Lia origina familia nomo estis Roháts [rohAĉ] ĝis 1907.

János Roháts naskiĝis la  16-an de junio 1865(nun 1865-06-16) en Privigye (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Prievidza en Slovakio), li mortis la 24-an de novembro 1918 en Nitro (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nun en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Romhányi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝloko, poste li studis teologion en Pázmáneum, filozofion en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1891 li instruis en mezlernejo en Budapeŝto. Inter 1892 kaj 1896 li laboris en instituto, poste li akiris arkivistan licencon, pli poste li estis arkivisto en Versec, ekde 1900 en Nitro. Li frue mortis pro disenterio. En 1893 li edziĝis, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1894 kaj 1897.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kis-Bári községnek 1695. évi birtoktörténetéhez. Mesko Jakab adományos földesúr beiktatása. Adalékok Zemplén vármegye történetéhez. (1912)
  • Nemességigazolás Nyitra vármegyében 1754-55-ben (1914)
  • A Haláchy-család czímeresnemes-levele 1507-ből (1915)
  • Tisztelendő Pepikius Simon származási bizonyítványa (1916)
  • Kárász Lukács hadi commissarius utazása 1672-ben (1917)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]