Vuhano
| Vuhano (武汉) |
|
| subprovinca urbo | |
| Oficiala nomo: 武汉市 | |
| Lando | |
|---|---|
| Provinco | Hubejo |
| Rivero | Jangzio |
| Situo | Vuhano |
| - koordinatoj | 30°35′21″N 114°16′45″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 30.58917 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">30.58917°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 8 467,11 km² (846 711 ha) |
| Loĝantaro | 6 660 000 (2007) |
| Denseco | 786,57 loĝ./km² |
| Estro | Ruan Chengfa (阮成发) |
| Horzono | GMT (UTC+8) |
| Poŝtkodo | 430000 – 430400 |
| Telefona antaŭkodo | (+86)27 |
| Aŭtokodoj | 鄂A |
| Arbo | Metasekvojo |
| Floro | Umeo |
| Retpaĝo: www.wuhan.gov.cn | |
Vuhano aŭ Wuhan estas ĉefurbo de la provinco Hubejo, unu el la plej grandaj urbegoj de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi servas kiel grava industria kaj teknikscienca bazo, la centro de ekonomio, komerco, kulturo kaj edukado, kaj nodo de tera, akva kaj aera trafiko en centra Ĉinio.
Enhavo |
[redakti] Geografio
La urbo Vuhano konsistas el tri partoj: Wuchang, Hanyang kaj Hankou, en kie la plej granda rivero, la rivero Jangzio kaj sia plej granda branĉo, la rivero Hanshui tratorentas la urbocentro. Ĝi havas areon je 8 467 kvadrataj kilometroj kaj pli ol 8,4 milionojn da loĝantoj (ĉe 2002). Danke al la kruciĝo de la rivero Jangzio kaj la Fervojo de Beijing al Kontono, du grandaj arterioj de Ĉinio trairas la urbon Wuhan, kie estas limo de nordo kaj sudo en Ĉinio. Ĝi ligas sin al pli ol duono de Ĉinio, oriente kun Shanghai, okcidente kun Chongqing, sude kun Guangzhou, kaj norde kun Beijing. La pontego de Wuhan, kiu estas la unua ponto super la rivero Jangzio longa je pli ol 1 700 metroj kaj aliaj pontegoj, fervojaj kaj ŝoseaj super la riveroj Jangzio kaj Hanshui kunligas la tri partojn de urbo Wuhan.
Wuhan, kiel monda metropolo disvolviĝas la konstruado de la urbobazinstalaĵo tre rapide en la lastaj dek jaroj, la Ĉinfama Pavilono, "Turo Flava Gruo" sur la Serpenta Monto kaj la Turo de Radia Televido en Wuhan sur la Testuda Monto ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Jangzi, rigardas unu la alian. En la komerca kvartalo Hankou alte staras domegoj ĉie, inter ili, la plej okulfrapa estas la Placa Domego 60-etaĝa de Wuhan, kun alteco je 270 metroj. En la pasintaj 30 jaroj Wuhan konstruis la Fervojojn de Hankou-Danjiang, Jiaozhou-Wuhan-Zhicheng, Xiangfan-Wuhan-Chongqing, Wuhan-Huangshi, Beijing-Wuhan-Guangzhou, Beijing-Wuhan-Jiulong (Hongkong), Wuhan-Hangzhou-Shanghai kaj la altrapidajn Vojojn de Wuhan al Beijing, Kontono, Huangshi-Hangzhou-Shanghai, Yichang-Jingsha-urbo, Nanchang, Fuzhou, Xiamen, Zhengzhou-Xi'an kaj Changsha-Guangzhou, ktp...
Aliflanke, Wuhan estas la plej ĉefa k granda haveno de la navigado tra la rivero Yangzio de Ĉinio, la Pasaĝera Haveno de Wuhan kaj la kajo de Qingshan por marŝipoj de la eksterlanda komerco. La du plej grandaj trajnstacioj kaj tri flughavenoj kun 52 aerlinioj kunligas la tutan Ĉinion de la ĉielo ĝis la tero, per kiuj oni povas facile veturi de Wuhan al diversaj lokoj Ĉinie aŭ fremdlande.
[redakti] Klimato
Wuhan, situanta sur la fekunda ebenaĵo Jianghan, kaj en la meza baseno de la rivero Jangzio, kie la rivero Hanshui kuraciĝas torente, estas malsamaj landformaj kategorioj kun monta, monteta areo, teramaso kaj ebenaĵo. En Wuhan la topografio estas alt-okcidenta kaj malalt-orienta la monta areo ĉirkaŭas la monteton en la oriento, nordo kaj okcidento, sudmeze kuŝas la ebenaĵo kaj laga areo. Ĝi estas apartenigita al sudorienta klimatejo de musono, kie estas subtropika zono en Ĉinio. La kvar sezonoj estas dividitaj klare kaj la meznombra temperaturo estas 20 Gradoj Celsiaj dum Printempo; Somero en Wuhan estas pli varma ol en multaj aliaj urboj de Ĉinio, la tage meznombra temperaturo estas 28 Gradoj Celsiaj, kaj en kelkaj tagoj eĉ la temperaturo atingis 42 gradojn celsiajn; Aŭtuno estas ora sezono de rikolto, la tagoj estas brila kaj la noktoj estas malvarmeta, la meznombra temperaturo estas 23° celsiaj; Vintre, la temperaturo meznombra tage estas ĉirkaŭ 0° celsia, sed estas speciala malvarmega dum frostiĝas, malaltiĝas la temperaturo ĉirkaŭ 10 Gradoj sub nulo Celsiaj. La periodo de senfrosto estas 230-290 tagoj.
Estas riĉa pluvokvanto en Wuhan, kie atingas 800-1500 milimetrojn jare. Do ĝi havas fruktodonan grundon, el kiu produktas rizon, tritikon, kotonon, tabakon, ramion, sezamon, legumenacojn, aleŭ-ritoleon, krudan lakon, ĉinajn drogherbojn, lekon, tegaĵon de kolbaso, porkajn haregojn, ovojn, k.a. ĉar ĝi abundas je riveroj kaj lagoj, ankaŭ fiŝojn kaj slikokojn produktas.
[redakti] Industrio
Wuhan, unu el la ĉefgrandaj industriaj bazoj de la ferŝtalo, teksilŝpino, mekanismo, kemio, elektroniko, komputiloj, aŭtomobilo, kostumo kaj ŝipkonstruado. Ili okupas ŝlosilan pozicion en Ĉina ekonomio. Donante grandan atenton al disvolvo de la industrio, la urbo konstruigis ferŝtalajn fabrikojn kaj fabrikojn de la peza kaj malpeza maŝino, kaldronega, ŝipkonstruejo, elektrejo, petrolkemio kaj optika fibro kaj kablo, ktp...
La Wuhan-a Ferŝtala K-io. estas konata kiel la tria plej granda ŝtalurbo en Ĉinio, kun jara produkto de super 10 milionaj tunoj de fero kaj ŝtalo aparte. La Wuhan-a Peztipa Maŝina Laborila Fabriko, kiu estas la plej granda de sia sama okupo en Ĉinio. La Wuhan-a Kaldronega Fabriko, unu el la ŝlosilaj fabrikoj kiu faras kaldronon por elektrostacio kaj speciala kaldrono, kaj povas produkti kaldronegon kun la kapacito de 2 milionoj kilovatoj. La Wuchang-a ŝipkonstruejo, kun la jara produkto de 150 mil tunoj de ŝipoj, povas produkti diversajn pasaĝerajn kaj ŝarĝajn ŝipojn sub la tonelaro de 5 mil. La portoseĝa urbeto en Wuhan havas produktan kapaciton de 500 mil portoseĝoj jare. La Wuhan-a Changfei Optika Fibro kaj Kablo K-io. kiu estas Ĉin-Nederlanda kunfondusa firmao, ankaŭ la plej grandega K-io., kio produktas optikajn fibrojn kaj kablojn en Azio.
La pasintan jaron, la grandskala konstruado de la urbobazinstalaĵo jam grandiĝis en la tuta urbo kaj investis multan monon por la grandioza projekto, ekzemple, la dua Wuhan-a Internacia Flughaveno, La Centra Placo de Wuhan, la Tunelo sub la rivero Jangzio, la altrapidaj vojoj pontegoj super la rivero Jangzio, la malpeza traka trajno, kaj la Metroo ĉirkaŭas la urbon, ktp.
La servadinstalaĵoj de poŝto kaj telekomunikado jam pliboniĝis, ĉiuj telefonoj en la urbo jam estis kontrolata de programara sistemo, konstruadiĝas en alta rapido multaj loĝejaj kvartaloj de porvivaĵo. Nuntempe, la diversajn aliajn servadinstalaĵojn ekuzas iom post iom; la kapacito de akvo, elektropovo, gasliverado kaj atomosfero-pureco funkcias pli komplete ol la antaŭaj jaroj. Urbo Wuhan bonvenigos vin per sia tuta nova vizaĝo en la 21-a jarcento ĉiutage.
[redakti] Ekonomio
Wuhan estas unu el la ses plej grandaj urboj vitalaj al Ĉina ekonomio, en 1997, la enlanda nacia produkto en Wuhan estis valorita da 91.56 biliono Cn juano, 15% kreskis super la jaro de 1996, la totala industria produktovaloro estas 117.5 biliono Cn yuano, 18% kreskis super 1996, la totala produktovaloro de agrikulturo estas 12.13 biliono Cn yuano, 8.5% kreskis. Estante unu de la nacia transporta kaj komunikada nodo, kio estas malmulta kaj grava, konsistas el fervojo, altrapida vojo, akvavojo, aerlinio, poŝto kaj komunikado, ĝiaj jarfrajtaĵaj volumenoj atingis 126.9 milionojn tunojn, kaj la jara volumeno de vojaĝanto-trafiko superis 92.68 milionojn personojn. Nun la urbo havas pli ol 13000 industriajn entreprenojn de 55 ĉefaj kategorioj, disvastigas sian kolonan industrion de fero kaj ŝtalo, aŭtomobilo, maŝino, kaj telekomunikado. La mondfama-entreprenoj investis la tri partojn de urbo Wuhan da 1983 fremdentreprenoj ĝis 1999j. El ili ĉefe estas la Citron Sedan K-io. el Francujo, la Semens K-io. el Germanio, la AST. kaj Esso K-io. el Usono, la Ĉin-Britio Negoca Grupo el Britio, la Daewoo, Hyundai K-ioj el Koreujo, la Mitsubishi, NEC, Panasonic, Sony K-ioj el Japanio, la Charoen Pokphand K-io. el Tajlando, la NCH el Nederlando, la UDI K-io. el Israelo, ktp...
Promenante sur stratoj de Wuhan, oni vidas freŝe dekoritajn vendejojn kaj vendistajn budojn kun furoraj kostumoj, fruktojn, manĝaĵojn, Ĵurnalojn, revuojn, kaj etvarojn. ĉiovendejoj estas plenaj je tekstilaĵoj, elektraj aparatoj por hejm-uzo, ktp... En manĝejoj kaj trinkejoj en la urbo ĉiutage svarmis klientoj el malsamaj lokoj. Wuhan ŝuldas sian prosperon al la politiko de nia lando pri la reformo de ekonomia sistemo kaj pordmalfermo al la eksterlando praktikata de la pasintaj jaroj. Wuhan estas unu el la eksperimentaj urboj pri la sinteza reformo de ekonomia sistemo de Ĉinio. En la lastaj dek jaroj la urbo ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj favore al enkonduko de alilandaj kapitaloj, teknikoj, instalaĵoj kaj administrantoj. Tio vekis atenton kaj intereson de alilandaj komercistoj kaj entreprenistoj. Pli kaj pli multaj alilandanoj venis Wuhan por negoco. ĝis nun Wuhan jam starigis rektan komercan rilaton kun 145 landoj kaj regionoj. La totala sumo de ekstera komerco en 1998 estis pli ol duoble granda ol tiu de la antaǔa jaro.
Wuhan, cetere estas la plej granda centro de enlanda cirkulado. En 1997 ĝia totala volumeno de podetala vendito sumiĝis al Cn yuano da 45.65 bilionoj, la totala eksporta volumeno estis 0.94 biliono usona dolaro. Nun en la urbo estas 2257 financaj agentejoj, krom 2 branĉaj bankoj kaj reprezentantaj oficejoj de fremdlandaj financaj agentejoj jam fondiĝis en 1998 jaro.
[redakti] HISTORIO
Wuhan estas nomata "Ĉina Kultur-historia Famurbo" de Ĉina ŝtata Konsilantaro je la 8-a de decembro, 1986. Estis pruvata de Ĉina-arkeologoj subtere troviĝas la antikva Hankou urbo, kiu estis konata "Panlong urbo", ĝis nun ĝi jam 3500 jarojn ekzistas, kaj la plej malnova urbo en Shang dinastio ĉe la bordo de Jangzio-Rivero. En la antikveco Wuchang estis grava fortrego, frue en la periodo de la Tri Regnoj (p.K. 221 jaroj) Sun Quan, la estro de Wu Regno, konstruigis tie urbeton kaj nomatis ĝin"Wuchang".Hanyang kaj Hankou jam en antikveco origine kunliĝis kun prospera komerco, sed en Ming dinastio(p.K.1368 – 1644) Hanshui-Rivero ŝanĝis sian fluejon kaj apartigis ilin. Frue en la 18-a jarcento la urbo Zhuŝian de Henan-provinco, la urbo Jingde de Jiangŝi provinco, la urbo Foshan de Kontono provinco kaj Hankou estis konataj kiel la kvar famaj prosperaj urboj de Ĉinio.
Post kiam Hankou malfermiĝis al fremdaj lando kiel komerca haveno en la historio, Usona kaj Japana imperistoj starigis tie koncesiitajn kvartalojn. Iliaj ŝipoj arogantis en Ĉinaj riveroj kaj iliaj varoj plenigis la merkaton de la urbo. Tiam ili funkciigis en la urbo 13 bankojn, 117 firmaojn, 55 fabrikojn, hotelojn kaj aliajn entreprenojn. Ili eĉ regis la doganejon de la urbo. Ĉi-ĉio serioze malhelpis la disvolviĝon de la nacia ekonomio de Ĉinio. Dum la batalo kontraŭ la imperiisma kaj feǔdisma fortoj la Wuhan popolo skribis brilan paŝon en la Ĉina moderna historio.Je la 10an de Oktobro 1911 en Wuchang eksplodis revolucio gvidata de D-ro Sun Yixian, la pioniro de la Ĉina demokratia revolucio. Ĝi estas subtenate de la tuta lando kaj renversis la lastan feŭdan dinastion de Ĉinio kaj finfine fondigis la respublikon de Ĉinio.
Je la 7-a de februaro, 1923 okazis en Hankou fama striko de laboristoj de la Beijing-Hankou-a Fervojo, ili kontraŭas la kruela subpremado de la Nordaj Militaristoj en Ĉinio. En 1925, kiam iris la Unua Enlanda Revolucio Milito, la popolo de Hankou leviĝis kontraŭiĝi la Britiajn kaj Japanajn koloniistojn kaj reprenis la koncesiitajn kvartalojn.Je la 16-a de majo, 1949, la Ĉina Popola Liberiĝa Armeo ekokupis la urbon Wuhan, kaj nur tiam la urbo komenciĝas en la nova paĝo de Socialismo.
[redakti] Turismo
Wuhan estas belega riverborda urbo kun multaj famaj restaĵoj de historio kaj riĉaj turismaj fonthavaĵoj. De antikveco oni titolas urbon Wuhan kiel la hejmloko kun blankaj nuboj kaj flavaj gruoj. Ankaŭ ĝi estas fama per sia historia kulturo. Li Bai kaj Cui Hao, du bone konataj poetoj en Tang- dinastio laŭdis la belecon alte de Wuhan en iliaj poemoj. La Unua Pontego super Yangzio-Rivero en Wuhan ne nur kunligas la tri partojn, sed tamen pliigis unu scenan lokon al si. En Wuchang sur la Serpenta Monto staras antikva turo nomata"Flava Gruo Turo" alvizaĝanta al Yangzio-Rivero kaj tuta urbo. La Guiyuansi Templo en Hanyang estas la plej elstara inter sennombraj antikvaj restaĵoj. ĝi estas konata bone de sia konstruo de antikva stilo kaj 500 arhatoj. La Orienta Lago okupas kulminon per sia beleco el multaj ĉarmpejzaĝoj kaj parkoj, kulturaj palacoj kun malsamaj stiloj. Krom, la restaĵoj de 1911 Revolucio, la antikva lirteraso en Hanyang, la Qingchuan Pavilono, ankaŭ estas la Mulanshan Monto kaj Lago, la Panlong antikva urbo kaj la Longquan Monto, ĉiuj ĉi-tioj montras ke Wuhan estas la urbo kun longa historio kaj brilanta kulturo, kiu altiras al si turistojn Ĉinajn kaj fremdlandjn.
Kun la rapida progresanto de turismo,multaj specialaj vojaĝ-linioj radiiĝis de Wuhan ĝis la Tri Gorĝoj de Yangzio-Rivero, ĝis la restaĵo de antikva Tri Reĝ-landoj, ĝis la Wudangshan Monto kaj Shenlongjia Primitiva Arbaro, ĝis la Lushan Monto kaj aliaj vizitindaĵoj, pitoreskejoj ĉirkaŭ Wuhan en Hubei provinco. ĉi-tioj linioj povus kontentigi diversajn bezonojn de la malsamaj turistoj.
[redakti] Edukado
Wuhan havas altlernejojn da 35 kun pli ol 110 mil studentoj. El la altlernejoj estas la ĉefaj kaj gravaj altlernejoj de Ĉinio; Wuhan Universitato; La Centra Ĉina Politeknik Universitato; La Centra Ĉina Agronomia Universitato;La Centra Ĉina Instruista Universitato; La Ĉina Geologia Universitato; La Ĉina Akvomastruma kaj Elektra Instituto ; la Wuhan Industria Universitato ; La Wuhan Teksshpina Instituto ; La Wuhan Konstruurba kaj Projekta Instituto... En Wuhan ankaŭ estas 736 sciencaj kaj desegnaj institutoj kun 10 ŝtat-nivelaj ĉeflaboratorioj, ĝuante ĝian ĉefpozicion en Ĉinio en la kampoj de komunikado, biologia projekto, lasero, mikroelektrona tekniko kaj nova-tipaj materialoj. Krom, ĝi havas 96 teknika-duagrada-lernejojn; 113 profesiajn lernejojn; 576 normalajn mezlernejojn kaj 2220 elementajn lernejojn. Oni povas troviĝi ke en la urbo estas diversaj universitatoj kaj lernejoj de entreprenulo aŭ privatulo en lastaj jaroj. Do urbo Wuhan estas tre fama por ĝia altkvalito de edukado en Ĉinio, speciale en la centra Ĉinio. Alie neniu ne scias ke nur en la areo de Wuhan kreskadigas verajn talentulojn kaj multegajn saĝeculojn de la antikveco ĝis la hodiaŭ.