Fuĝoŭo
El Vikipedio
| Fuĝoŭo | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Ĉinio | |
| Ŝtato | Ĉinio | |
| Provinco | Fuĝjano | |
| Aŭtokodo | 闽A | |
| Telefona antaŭkodo | 0591 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 1 180 000 en 2005 | |
| Geografio | ||
|
|
26°04′34″N 119°18′23″O / 26.07611°N, 119.30639°OKoordinatoj: 26°04′34″N 119°18′23″O / 26.07611°N, 119.30639°O | |
| Alto | m | |
| Areo | km² | |
| Horzono | UTC +8 | |
| Loko de Fuĝoŭo en Ĉinio | ||
Fuĝoŭo aŭ Fuzhou estas sidejo de Fuĝjano, havenurbo kaj universitata urbo en Ĉinio. Historie (ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto de 1934) la urba nomo ankaŭ estis latinliterigita Foo-chow.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Fuĝoŭo situas laŭ riverobordo.
Historio [redakti]
Fuĝoŭo komencis sian historion jam antaŭ Kristo. Urbomuroj konstruiĝis en diversaj epokoj. Ankaŭ Marko Polo menciis tiun urbon. Pro la packontrakto de 1842 la urbo iĝis unu el la kvin ĉinaj malfermaj havenoj. La 8-an de novembro 1911 ribelo okazis kun stratbataloj. Inter 1940-1945 la japanoj okupis la urbon.
Klimato [redakti]
Fuĝoŭo havas subtropikan klimaton kun influo de musono. La temperaturo somere estas iom pli ol 30 C, vintre la duono. Jare pluvas po 1394 mm.
Trafiko [redakti]
Fuĝoŭo havas 2 flughavenojn. La fervoja kontakto estas bona.
Vidindaĵoj [redakti]
- Provinca Muzeo
- Multe da parkoj
- Bestoĝardeno
- Blanka kaj nigra pagodoj
- Preĝejo
Ĝemelurboj [redakti]
Nagasaki, Japanio
Naha, Japanio
Syracuse, Usono
Tacoma, Usono
Campinas, Brazilo
Shoalhaven, Aŭstralio
Ĝorĝtaŭno, Gujano
Koszalin, Pollando
Mombasa, Kenjo