Netipa pneŭmonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La koronviruso, kaŭzanto de sasoso

Sasoso (Severa Akuta Spira Sindromo - SASoSo), aŭ sarso (de la angla Severe acute respiratory syndrome) estas netipa pneŭmonio, kiu originale aperis en Ĉinio. En majo 2003, 6234 homoj havis sasoson kaj 435 jam mortis.

En februaro 2003 informagentejoj maltrankvilige sciigis, ke en la suda provinco de Ĉinio Gvangdongo (ĉine Guǎngdōng) aperis amasaj okazoj de malsano, kiu similis gripon kaj ofte komplikiĝis en pneŭmonion, eĉ en morton malgraŭ la kuracado.

Meze de marto multaj infektitoj estis jam registritaj en Honkongo, Vjetnamio kaj baldaŭ en Singapuro. La infekto plej intense disvastiĝis en malsanulejoj, hoteloj, flughavenoj, stacidomoj, multloĝejaj domoj, pasaĝeraj aviadiloj ktp. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncis la alarmon pro epidemio de tiel nomata netipa pneŭmonio (poste populare nomita „sarso” aŭ „saroso”). Fine de marto similaj malsanuloj estis registritaj jam en Tajvano, Tajlando, Kanado, Usono kaj en multaj eŭropaj landoj. Baldaŭ fariĝis konata tio, ke la epidemio komenciĝis en Gvangdongo jam en novembro 2002.

Infekta aganto: koronviruso[redakti | redakti fonton]

Dum tiu tempo sciencistoj en multaj landoj intense penegis trovi la mikrobon, kiu kaŭzas tiun antaŭe nekonatan infektan malsanon. Komence erare ili opiniis, ke ĝi estas ia nova viruso de gripo, sed post kelkaj semajnoj estis malkovrita la koronviruso, kiu kaŭzis tiun malsanon. La familio Coronaviridae delonge estas konata al virusologoj. Sur la supraĵo de la virusoj estas tubereca kovrilo, simila al krono aŭ korono. Koronvirusoj estas grandaj RNA-enhavantaj virusoj. Ili disvastiĝas inter vertebruloj kaj tie kaŭzas bronkiton, hepatiton, gastroenteriton, encefaliton ktp. Ĉe homoj ili estas la ofta kaŭzo de tiel nomataj malvarmumaj malsanoj kaj gastroenterito, kaj ili transmisiiĝas precipe per aerguta medio.

La koronviruso, kaŭzanta netipan pneŭmonion, forte diferencas de antaŭe konataj tiaj virusoj. La malsanuloj eligas la viruson plej ofte kun muko, sputaĵo, salivo dum tusado, ternado, parolado, spirado. Krome, la virusoj estas trovitaj en sango, fekaĵo, urino, vomaĵo. Tial, krom la precipa aerguta vojo de transmisio, la malsano povas disvastiĝi per infektitaj akvo, nutraĵo kaj diversaj aliaj materialoj. La koronviruso estis nomita Urbani SARS-associated coronavirus, memore al la kuracisto Carlo Urbani, kiu diagnozis la malsanon, infektiĝis kaj malgraŭ kuracado pereis pro sarso la 29an de marto 2003.

Esprimo[redakti | redakti fonton]

Pri la uzo de la vorto sasoso en Esperanto eblas mencii la jenan tekston el Monato: "Montriĝas ke en Esperanto ĉi-momente estas uzataj ĉi-cele tri terminoj, nome „sarso”, „saroso” kaj „sasoso”. La redaktoroj de MONATO ne venis al iu rekomendo. Pro tio la ĉefredaktoro „tranĉis la nodon” kaj decidis provizore uzi „sarso” apud la pli longa nomo „netipa pneŭmonio”."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]