Henano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Henano en Ĉinio

Henano (河南 en la ĉina, Hénán en la pinjina) estas provinco en orienta, meza Ĉinio kun ĉ. 97 milionoj da loĝantoj. En Henan troviĝas la urboj Lŭojango (洛陽市, pinjine Luòyáng), Sinjan (信阳市, pinjine Xìnyáng), Pingdingŝano (平顶山, pinjine Píngdǐngshān) kaj Kaifeng (開封市 / 开封市, pinjine Kāifēng), kiuj estis ĉefurboj de la ĉina imperio. Henan estas la plej dense loĝata provinco de Ĉinio (572/km²) kaj havas centran situon. Ĝia ĉefurbo estas Ĝengĝoŭo.

Oni fondis en tiu ĉi provinco la ĉinan civilizon, ĉe kunfluo de riveroj Wei, Fen kaj la Flava rivero. Tie aperis la dinastioj Shang aŭ Yin (18-a ĝis 12-a jarcento antaŭ nia erao). La urbo Lŭojango estis imperiestra sidejo – kun interrompoj – ekde 771 antaŭ nia erao ĝis 937 de nia erao, ĝis falo de dinastio Tang. Ekde tiam Kaifeng iĝis ĉefsidejo de la lando ĝis malvenko de la norda dinastio Sung en 1127 fare de la mongoloj.

Henan estas dividebla je orienta ebenaĵa kaj okcidenta montara parto.

Ankaŭ la Flava rivero dividas la landon, norde de la rivero situas montara regiono (montaro Xionger Shan kaj Funiu-montaro kun basenoj).

En Henan oni kultivas tritikon, sojfabon, maizon, dolĉan terpomon, milion, hordeon, lenton. Gravas ankaŭ la industriaj plantoj kiel kotono, tabako kaj oleoplantoj. La provinco estas ankaŭ centro de la silkraŭpa bredado.

En la industrio gravas minado de terkarboj (Lŭojango, Ĝengĝoŭo, Kaifeng kaj Sinsjan), produkto de traktoroj kaj aliaj industriaj maŝinoj.