Ningŝjao

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

NingŝjaoNingxia (宁夏 aŭ 寧夏 en la ĉina, Níngxià en la pinjina transkribo) estas Aŭtonoma Regiono situanta en nordokcidento de Ĉinio, en la supra kaj meza baseno de la Flava Rivero. Ĝi najbaras al Ŝenŝjio en la oriento, Interna Mongolio en la nordo kaj Gansuo en la sudo. Ĝi estas unu el la 5 nacimalplimultaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, kun la hujoj kiel ĉefa malplimulto. Ĝia ĉefurbo estas Jinĉŭano (Yinchuan).

Ningxia en Ĉinio

Enhavo

Geografio kaj natura stato [redakti]

Naturaj riĉfontoj [redakti]

Ningŝjao havas 712 mil hektarojn da kulturebla kampo. Ĝi havas ankaŭ 3 milionojn da hektaroj da paŝtejoj. La kamparo el 37 milionoj da hektaroj sur Weining-ebenaĵo irigaciata per akvo de la Flava Rivero estas unu el la kvar grandaj naturaj irigaciejoj en nordokcidento de nia lando.

En Ningŝjao oni trovis jam 50 specojn da minaĵoj. Tie estas ankaŭ abundo da nemetalaj minaĵoj, kiaj karbo, gipso, nafto, natura gaso, kaolino, siliko kaj barito. La karba rezervokvanto estas granda kaj la specoj multaj, kiu nun estas elfosataj. La gipsa rezervokvanto okupas la unuan lokon de la lando kaj la silika rezervokvanto eble superis 17 milionojn da tunoj.

Medio [redakti]

La Ningŝjaa Huj-nacia Aŭtonoma Regiono estis ĉirkaŭita de dezertoj Tenger, Mu Us kaj Ulanbuho kaj tie la tero serioze dezertiĝis. En ĝia suda parto ĉie estis sulkoj sur montoj, serioze eroziiĝis la grundo, tamen la tieaj loĝantoj akiris rimarkindajn sukcesojn en longtempa reformo de la natura medio. Enketo montris, ke la dezertiĝinta kampo jam reduktiĝis al 12600 kvadrataj kilometroj, kiuj estis 16500 kvadrataj kilometroj en la 70-aj jaroj kaj per tio Ningŝjao fariĝis la unua provinc-nivela regiono, kie malpliiĝas la dezerto.

Nun en Ningŝjao la arbaroj kreskis al 400 mil hektaroj kaj la akumulita lignokvanto atingis 6.74 milionojn da kubmetroj. La arbaroj kovris nur 1.3% de la regiona areo en la 50-aj jaroj, sed nun 6.4%. La sablofiksa forstumejo Zhongwei ĉe la rando de la dezerto Tenger aplikis la rimedon dum 40 jaroj planti herbojn en ŝnuraj retoj kaj aliajn efikajn rimedojn, kreis miraklon redukti la dezerton kaj garantiis la glatan funkcion de Baotou-Lanzhou-a Fervojo iranta tra dezerto kaj danke al kiu ĝi estis premiita de UN per la titolo "Unu el la 500 plej bonaj lokoj" en mediprotektado.

Loĝantaro [redakti]

  • Loĝantoj: 5.433 milionoj da loĝantoj en 1999 kaj je 67 mil pli multe ol en 1998.
  • Loĝantara kresko: En 1999 la naskokvanto de la tuta regiono estis 1.797% dum la mortokvanto--0.565% kaj la natura kresko estis 1.232%
  • Averaĝa vivodauro: 69

Nacioj [redakti]

En Ningŝjao vivas 1.8297 milionoj da hujoj, kiuj konsistigas 34,1% de la tuta loĝantaro de la regiono kaj kvinonon de la tutlandaj hujoj. La hanoj konsistigas 65,36% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ manĉuroj, dongŝjangoj kaj mongoloj.

Ekonomio [redakti]

  • Enlanda totala produktovaloro: 24.2 miliardoj da juanoj (en 1999)
  • Kresko: 8.7% (en 1999)
  • Pokapa produktovaloro: 4482 juanoj (en 1999)
  • Financa enspezo: 1.884 miliardoj da juanoj (en 1999)

La chefaj industrioj estas la karba, elektra, metalurgia, maŝinfara, tekstila kaj manĝaja.

Ekstera komerco [redakti]

Ningŝjao havas ekonomian, komercan kaj kunlaboran rilatojn kun pli ol 70 landoj kaj regionoj. Nun ĝi havas aron da industriaj kaj agrikulturaj bazoj, kie oni produktas 350 specojn da eksportaĵoj.

En 1999 la totala importa kaj eksporta valoro estis 390 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta estis 319 milionoj kaj la importa -- 71 milionoj.

Fremda investo [redakti]

La regiono uzas fremdan investon en fuelo, transporto, telekomuniko kaj aliaj 20 kampoj kaj la totala sumo de la fremda investo konsistigas kvaronon de la konstruaj kapitaloj de la regiono.

Telekomuniko [redakti]

Telefonoj: En la nordokcidento de Ĉinio Ningŝjao estas la unua regiono, kie telefonio ligas ĉiujn vilaĝojn. Ĝis 1999 12% de la tieaj familioj havas telefonon.

Telekomunika sistemo: Tie per cifer-poŝtelefono oni povas kontakti la tutan landon. De ĝia ĉefurbo Jinĉŭano oni povas rekte paroli per telefono kun ajna loko de la mondo.

Trafiko [redakti]

Fervojoj [redakti]

La Baotou-Lanzhou-a Fevojo iras tra la norda kaj meza parto de la regiono. Danke al funkcio de la Zhongwei-Baoji-a Elektrizita Fervojo Ningŝjao fariĝis grava membro sur la dua Eŭrazia Ponto. Post plenumiĝo de la reformo de la Baotou-Lanzhou-a Elektrizita Fervojo la veturado estos pli facila.

Ŝoseoj [redakti]

La tieaj ŝoseoj plilongiĝas po 330 km. ĉiujare kaj nun ilia totala longeco estas 8700 km kaj per tio ĝi estas unu el la provincoj kaj regionoj, kie la ŝoseoj estas densaj.

Akvovojoj [redakti]

La Flava Rivero trapasas Ningŝjaon je 397 km, super kiu estis jam metitaj 6 ŝoseaj pontoj. Post ĉiuj 66 km super la Flava Rivero vidiĝas unu ponto. Nun la 7-a ponto estas en konstruado.

Aviado [redakti]

De Jinĉŭano oni povas rekte flugi al Pekino, Ŝanhajo, Xi'an, Kantono kaj aliaj lokoj de Ĉinio.

Projektoj bezonantaj fremdan investon [redakti]

Altaj teknologioj; industrioj metalurgia, kemia, maŝinfara, konstru-materiala kaj prilabora por terkulturaĵoj kaj flankokupaĵoj; teknika reformado de la ekzistantaj grandaj kaj mezgradaj entreprenoj por levi la kvaliton de la produktaĵoj kaj mallevi la produktokoston, grandigi la eksportadon kaj levi la ekonomian profiton de la entreprenoj; entreprenoj por eksportado en la altteknologia disvolva distrikto de Jinĉŭano; sinteza ekspluato kaj utiligo de agrikulturaj riĉfontoj, terkulturo, brutobredado kaj prilaboro de iliaj produktaĵoj; teknologio por fuelo-ŝparado, reprodukto de riĉfontoj kaj ilia sinteza utiligo, trakto de la medi-poluo, konstruado de urbaj fundamentaj instalaĵoj;

Turismo, manĝaĵoj kaj informaj servoj.

Klimato en Jinĉŭano