Hajnano
Hajnano (ĉina lingvo: 海南, pinjino: Hǎinán ) estas ekde 1988 provinco en sudo de Ĉinio, kiu konsistas el diversaj insuloj. Antaŭe ĝi estis administrativa parto de provinco Guangdongo (kantono). La plej granda insulo portas la saman nomon.
La insulo Hajnano (Hajnan Dao), kiu situas sur la Sudĉina maro kaj inter la insulo kaj la kontinento troviĝas la Markolo de Qiongzhou. Ĝi estas – krom Tajvano – la plej granda insulo de Popolrespubliko Ĉinio kun 34.380 km². Ĝia ĉefurbo estas Hajkou.
Enhavo |
[redakti] Loĝantaro
Tie loĝas ĉ. 8 milionoj da homoj. La proporcio inter virinoj al viroj estas 1:1,3. Tiu proporcio devenas de intencaj abortoj de inaj fetoj.
[redakti] Ekonomio
Kiam la ĉefministro Zhao Ziyang veturis en 1983 al Hajnano, li estis ekterurita. Li pensis, ke li estis en la plej malriĉaj regionoj de Afriko. En 1988 Hajnano iĝis sendependa provinco kaj la plej granda specifa evolua zono de Ĉinio. Tio portis grandan evoluon kaj koruptadon en la regionon.
[redakti] Biodiverseco
Biogeografie la insulo apartenas al la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi entenas la Global 200 ekoregionon "Musonaj pluvarbaroj de Hajnano", biome estante Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj.
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.hi.gov.cn
http://xnzsha.hainan.gov.cn
http://www.muztagh.com/images/map/map-of-hainan-large.jpg
http://maps.google.com/maps?q=Hainan,+China&ll=19.388886,109.786377&spn=2.475855,3.705139&t=k&hl=en
|
|||||||||||||||