Gansuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gansuo
Ĉine : 甘肃省
Gānsù Shěng
Mallongigo: 甘 aŭ 陇 (Gān aŭ Lǒng)
Ĉinio kun Gansuo montrata
Signifo de nomo 甘 gān – Ganzhou
肃 sù - Suzhou
Administra speco Provinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Lanĝoŭo
Provincestro Xu Shousheng (徐守盛)
Areo 454 000 km²
 - Latitudo 32° 36' N al 42° 48' N
 - Longitudo 092° 46' E al 108° 43' E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 26 350 000
 - Loĝdenso 73/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP CNY 338,2 miliardoj
 -  MEP po kapo CNY 12 836
HDI 0,705 (meza) (2008)
Etnoj Hanoj – 91%
Hujoj – 5%
Dongŝiangoj – 2%
Tibetanoj – 2%
ISO 3166-2 CN-62
Oficiala retejo
http://www.gansu.gov.cn
v  d  r
Information icon.svg

Gansuo (甘肃 en la ĉina, gānsù en la pinjina) estas provinco de Ĉinio. Ĝi situas en la postregiono de la okcidento de Ĉinio, en la supra baseno de la Flava Rivero, Gansuo najbaras al Ŝenŝio en la oriento, al Ningŝjao en la nordoriento, al Ĉinghajo kaj Ŝinĝjango en la okcidento kaj al Interna Mongolio en la nordo. Ĝia ĉefurbo estas Lanĝoŭo.

Geografio kaj natura stato[redakti | redakti fonton]

Naturaj riĉfontoj[redakti | redakti fonton]

  • Areo: 455 mil kvadrataj kilometroj kun agro de 3.53 milionoj da hektaroj (pokapa agro: 0.145 hektaro).
  • Stepo: 16.64 milionoj da hektaroj.
  • Arbaroj: 4.26 milionoj da hektaroj.Tie la arbaroj egalas al 200 milionoj da kubmetroj da ligno.
  • Kulturebla dezerto: unu miliono da hektaroj.
  • Forstumebla dezerto: 6.66 milionoj da hektaroj.
  • Herbizeblaj montoj kaj montodeklivoj: 4.67 milionoj d hektaroj

Minaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tie estas proksimume 3 mil minaĵ-lokoj kun 145 specoj da minaĵoj. Oni jam konstatis la rezervokvanton de 94 el ili. La rezervokvanto de nikelo, kobalto, plateno, seleno, pormulda argilo kaj aliaj 6 specoj da minaĵoj okupas la unuan lokon de nia lando.

Fueloj[redakti | redakti fonton]

La akvoenergio de Gansuo troviĝas ĉefe en la Flava Rivero, Yangzi-rivero kaj postregionaj riveroj, nome, tri basenoj kaj 9 river-sistemoj. La jara surtera fluanta akvokvanto estas 61.4 miliardoj da kubmetroj, la rezervokvanto de elektra kapacito -- 17.24 milionoj da kW, kiu okupas la 9-an lokon de nia lando. Nun en Gansuo funkcias 29 hidroelektrejoj. La totala generatora kapacito de la provinco estas 3 milionoj da kW kaj jara elektroprodukto -- 23.565 miliardoj da kWh. Tie la konstatita karba rezervokvanto estas 8.92 miliardoj da tunoj, la olea rezervokvanto -- 600-700 milionoj da tunoj. Krome, tie estas granda kvanto da ekspluateblaj energioj venta kaj suna.

Bestoj kaj plantoj[redakti | redakti fonton]

Tie vivas 659 specoj da sovaĝaj bestoj, 441 specoj da birdoj. Tie vivas 32 specoj da unuaklasaj bestoj protektataj de la ŝtato, inkl. de pando, orhara simio, ĉamo, neĝleopardo, cervo, moskulo kaj duĝiba kamelo, 4 mil specoj da sovaĝaj vegetaloj, el kiuj estas 951 specoj taŭgaj por farmacio.

Medio[redakti | redakti fonton]

En Gansuo la ekologia medio estas malbona, serioze mankas akvo, maldensas flaŭro, serioze erozias grundo. De tie la Flava Rivero ĉiujare forportas 500 milionojn da tunoj da sablakoto, kiu konsistigas trionon de la forportata sablo de la Flava Rivero.


En la lastaj jaroj la provinco per ekologia, inĝenieria kaj teknologia metodoj faras grandskalan akvo-ter-protektan laboron por plibonigi la medion sur la Leŭsa Altebenaĵo. Per tiuj rimedoj oni celas iom post iom cedi la terkulturon al arbaro kaj herboj, plifortigi la protekton kaj konstruon de la ekologia medio, kaj akceli reguligon de la agrikultura konsisto, fari pli racia la proporcion inter la greno kaj industriaj plantoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantoj: 25.4258 milionoj
  • Loĝantara kresko: 1.004 %

Nacioj[redakti | redakti fonton]

En la provinco vivas 20.515 milionoj da hanoj, kiuj konsistigas 91.7% de la tuta loĝantaro de la provinco. La nacimalplimultanoj konsistigas 8.3% de la tuta loĝantaro (2.2759 milionoj). Hujoj, tibet-nacianoj, dongŝjangoj, tuoj, manĉuroj, juguroj, baŭ'anoj, mongoloj, salaroj kaj kazahhoj vivas tie generacion post generacio kaj ĉiu nombras pli ol 1 mil.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

  • Enlanda totala produktovaloro: 86.975 miliardoj da juanoj (1998)
  • Jara kresko: 10.82%
  • Pokapa produktovaloro: 3456 juanoj (en 1998), kiu konsistigas 54% de la averaĝa kvanto de tiu de la tuta lando
  • Financa enspezo: 5.40253 miliardoj da juanoj

La ĉefaj industrioj estas la nefera, elektra, olekemia, maŝinfara por olea industrio kaj konstrumateriala.


Ekstera komerco[redakti | redakti fonton]

La 71 urboj kaj gubernioj de la provinco unu post alia malfermis sian pordon al la eksterlando kaj iuj el ili ĝemeliĝis al 13 urboj de Japanio, Usono, Nov-Zelando, Turkmenio, Aŭstralio, Kazaĥio, Hungario kaj Rusio. Tie jam formiĝis eksportaĵ-sistemo kun tekstilaĵoj, kemiindustriaĵoj, metalaĵoj kaj neferaĵoj kiel la ĉefaj varoj. En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 556.31 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 384.9 milionoj estis la eksporta kaj 171.41 milionoj -- la importa.

Fremda investo[redakti | redakti fonton]

La provinco havas kunlaboron kun la Monda Banko, Nutraĵ-Agrikultura Organizo de UN, la Monda Nutraĵ-Programo kaj Eŭropa Unio kaj per iliaj kredito kaj helpo faris aron da medicinaj kaj edukaj establaĵoj, plenumis iujn akvoadministrajn kaj sintezan reguligon sur malgrandaj basenoj. En 1998 la entreprenoj kun eksterlanda investo importis kaj eksportis varojn valorajn al 62.6 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta valoro estis 35.14 milionoj da usonaj dolaroj kaj la importa valoro -- 27.46 milionoj.


Telekomuniko[redakti | redakti fonton]

Telefonio: 60 urboj kaj gubernioj jam eniĝis en la reton de longdistanca aŭtomata telefonio. La programregaj telefonoj estis 280 mil. La urbaj telefonabonantoj nombris 274 mil. De Lanzhou oni povas rekte paroli per telefono kun 100 landoj kaj regionoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Lanĝoŭo estas geografia centro de Ĉinio. Tie kuniĝas kvar trunkaj fervojoj: Lanĝoŭo al Ŝinĝjango, Baotou al Lanĝoŭo, Lanĝoŭo al Lianyungang kaj Lanĝoŭo al Ĉinghajo. En 1997 la fervojoj en la provinco longis 1982 km, per kiuj oni transportis 42 miliardojn da tunoj da varoj kaj la pasaĝera kvanto estis 5 miliardoj da hom-kilometroj.

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

En Gansuo estas 72 ŝtataj kaj provincaj ŝoseoj, kiuj sin ligas kun la guberniaj kaj distriktaj ŝoseoj kaj formis ŝosean reton kun totala longeco de 35 mil km. Nun funkcias la ekspresaj vojoj de Tianŝui al Beidao, de Lanĝoŭo al aerodromo Zhongchuan. La ŝosea transporta kvanto estis 8.5 miliardoj da tunoj kaj pasaĝera kvanto -- 500 milionoj da homoj.

Akvovojoj[redakti | redakti fonton]

Aviado[redakti | redakti fonton]

Al Gansuo nun kondukas 20 aerolinioj, entute 35700 km longaj. De Lanĝoŭo oni povas rekte flugi al Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Urumĉio.


Projektoj bezonantaj fremdan investon[redakti | redakti fonton]

Akvoadministra, hidroelektra, fuela, transporta, nefera, olekemia, konstrumateriala, maŝinfara, elektronika, malpezindustria, tekstila, farmacia, manĝaĵa kaj agrikultur-flankokupa.

Urbokonstruado kaj turismo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]