Kamelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kamelo
Dromedaro, Camelus dromedarius
Dromedaro, Camelus dromedarius
Baktria kamelo, Camelus bactrianus
Baktria kamelo, Camelus bactrianus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Kameledoj Camelidae
Genro: Kamelo Camelus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kameloj (Camelus) estas genro de la familio kameledoj (Camelidae),[1] nome parhufuloj, kiuj formas la ununuran familion de subordo (Tylopoda). La aliaj du genroj estas lamoj (Lama) kaj vikunoj (Vicugna), kiuj estas nomitaj ankaŭ Sudamerikaj kameloj.[2][3] Kameloj adaptaĝis por vivo en dezerto, ĉefe portante karakterizajn grasajn stokejojn konatajn kiel "ĝiboj" sur sia dorso. Al tiu genro apartenas la baktria kamelosovaĝkamelo, kiu havas du ĝibojn, kaj la dromedaro, kiu havas nur unu ĝibon. Ambaŭ specioj estis malsovaĝigitaj; ili disponigas lakton, viandon, hararon (felon) por tekstiloj aŭ varoj kiaj ekzemple feltitaj saketoj, kaj estas gravaj tirbestoj kun taskoj gamaj de homa transportado ĝis portado de ŝarĝoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto kamelo devenas de la latina camelus kaj el la greka kamelos respektive. Siavice ambaŭ vortoj derivas el la hebreafenica gāmāl.[4][5] La hebrea signifo de la vorto gāmāl derivas el la verba radiko g.m.l, signife (1) halti, elmamiĝi, iri sen; aŭ (2) repagi afablecon. Tio aludas al ties kapablon iri sen manĝo aŭ akvo, same kiel al pliiĝanta kapablo de servoj kiujn la animalo havigas sen eĉ esti zorgita.

Komence ĝi signifis la baktrian kamelon, sed poste etendiĝis al priskribado de la dromedaro, kaj post malkovro de la sudamerikaj kameledoj (gvanakoj, lamoj, vikunoj kaj alpakoj), la radiko "kamel-" uziĝis por krei nomon de la kameleda familio.

Biologio[redakti | redakti fonton]

La meza vivdaŭro de kamelo estas 40 ĝis 50 jaroj.[6][7] Tute plenkreska kamelo altas 1.85 m (6 ft 1 in) je la ŝultro kaj 2.15 m (7 ft 1 in) ĉe la ĝibo.[8] Kameloj povas kuri je ĝis 65 km/h (40 mph) en mallongaj distancoj kaj daŭrigi rapidecojn de ĝis 40 km/h (25 mph).[9] Baktriaj kameloj pezas 300 ĝis 1,000 kg (660 ĝis 2,200 funt.) kaj dromedaroj 300 ĝis 600 kg (660 ĝis 1,320 funt.).

La maskla dromedarkamelo havas en sia faringo organon vokanta dulao, nome grandan, plenbloveblan poŝon kiun li elstaras de sia buŝo kiam en oestro (seks-ardo) por aserti dominecon kaj altiri inojn. Ĝi similas longan, ŝvelintan, rozkoloran langon pendantan el la flanko de ĝia buŝo.[10] Kameloj pariĝas estante kaj masklo kaj ino side sur la tero, kun la maskla muntado de malantaŭe. La masklo kutime ejakulas tri aŭ kvar fojojn ene de ununura sekspariĝa sesio.[11] Kameledoj estas la nuraj hufuloj kiuj pariĝas en sidpozicio.[12]

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

La baktria kamelo (Camelus bactrianus), rekonebla per siaj du ĝiboj, vivas ĉefe en aziaj dezertoj.

La dromedaro (Camelus dromedarius) kun nur unu ĝibo vivas en Afriko (ĝis ĉirkaŭ 1° suda latitudo), sur la Araba Duoninsulo kaj en Centrazio. Tamen dum la 19-a jarcento oni alportis dromedarojn al Aŭstralio, kie ili rapide loĝiĝis en la dezerto kaj nun nombras inter 500.000 kaj 750.000 bestoj.

La dromedaro ekzistas nun nur kiel dombesto. Ankoraŭ ne certas ĉu ekzistis natura dromedaro aŭ ĉu ekzistis iu komuna praulo de kaj baktria kamelo kaj dromedaro.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Male al siaj sudamerikaj parencoj (lamoj, alpakoj, gvanakoj kaj vikunoj) la du kamelspecioj estas loĝantoj de la plej sekaj regionoj de la mondo. Ĉiuj kameloj estas specialistoj pri postvivo en dezertoj. Nur malmultaj grandaj bestoj kapablas postvivi en dezertoj.

Kameloj kapablas nutri sin per plantoj dornoriĉaj kaj salenhavaj. Sed, se estas neniu alia ili manĝos eĉ ostojn, haŭtojn aŭ viandaĵon kaj tendojn, sandalojn aŭ tukojn de iliaj posedantoj.

Ekologiaj kaj kondutaj adaptiĝoj[redakti | redakti fonton]

Kameloj ne rekte stokas akvon en siaj ĝiboj kiel estas ofte supozita. La ĝiboj estas fakte rezervujoj de grasa histo: koncentriĝinte korpan grason en iliaj ĝiboj, ili minimumigas la izolan efikon kiun graso havus se distribuite laŭ la resto de iliaj korpoj, kaj tio helpas al kameloj pluvivi en varmaj klimatoj.[13][14] Kiam tiu histo estas metaboligita, ĝi donas pli ol unu gramon da akvo por ĉiu gramo da graso prilaborita. Tiu grasa metaboligigo, liberigante energion, igas akvon vaporiĝi de la pulmoj dum spirado (kiam oksigeno estas postulata por la metabola proceso): totale, ekzistas neta malkresko en akvo.[15][16]

A portrait of a camel with a visibly thick mane
Kamela dika felo esas unu el ties multaj adaptoj kiuj helpas ilin en dezertaj kondiĉoj.
A leashed pack camel
La Korno de Afriko havas la plej grandan populacion de kameloj el la mondo.[17]

Kameloj havas serion de fiziologiaj adaptiĝoj kiuj permesas al ili elteni longajn tempodaŭrojn sen iu ekstera fonto de akvo.[14] Male al aliaj mamuloj, iliaj eritrocitoj estas ovalaj prefere ol cirklaj laŭ formo. Tio faciligas la fluon de eritrocitoj dum dehidratiĝo[18] kaj igas ilin pli bonaj ĉe eltenado de alta osmoza vario sen krevado dum trinkado de la grandaj kvantoj de akvo, kiujn kamelo de 600 kg povas trinki nome ĝis 200 l da akvo en tri minutoj.[19][20]

Kameloj povas elteni ŝanĝojn en korpotemperaturo kaj akvokonsumo kiuj senvivigus la plej multajn aliajn bestojn. Ilia temperaturo intervalas de 34 °C (93 °F) ĉe tagiĝo kaj konstante pliiĝoj ĝis 40 °C (104 °F) antaŭ sunsubiro, antaŭ ol ili malvarmetiĝas dum la nokto denove.[14] Konservi la cerban temperaturon ene de certaj limoj estas gravega por bestoj; por helpi tion, kameloj havas rete rimarkindan komplekson de arterioj kaj vejnoj kuŝanta tre proksime unu de la alia kiu utiligas kontraŭfluan sangtorenton por malvarmetigi sangon fluantan al la cerbo.[21] Kameloj malofte ŝvitas, eĉ kiam ĉirkaŭaj temperaturoj atingas 49 °C (120 °F).[6] Ĉiu ŝvito prefere okazas kiel vaporiĝo sur la haŭtonivelo ĉe la surfaco de ilia mantelo; la varmeco de vaporiĝo tial venas de korpovarmeco prefere ol ĉirkaŭa varmeco. Kameloj povas elteni perdi 25% de sia korpopezo al ŝvitado, dum la plej multaj aliaj mamuloj povas elteni nur proksimume 12-14% dehidratiĝon antaŭ korfiaska rezulto de cirkula tumulto.[20]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p.518.
  2. llama, Century Dictionary and Cyclopedia, alirita la 28an de Novembro 2012 http://www.wordnik.com/words/llama
  3. Bornstein, Set (2010). "Important ectoparasites of Alpaca (Vicugna pacos)", gazeto : Acta Veterinaria Scandinavica, volumo : 52, numero : Suppl 1. COI:10.1186/1751-0147-52-S1-S17. Alirita 28a Novembro 2012.
  4. The New Oxford American Dictionary, 2a eldono, camel, Oxford University Press, Inc, 2005
  5. camel. Online Etymology Dictionary. Alirita 28a Novembro 2012.
  6. 6,0 6,1 Arabian (Dromedary) Camel. National Geographic. Alirita 25a Novembro 2012.
  7. Bactrian Camel: Camelus bactrianus. National Geographic. Alirita 28a Novembro 2012.
  8. The amazing characteristics of the camels. Alirita 26a Novembro 2012.
  9. How Fast Can Camels Run and How Long Can They Run For?. Big Site of Amazing Facts. Alirita 29a Novembro 2012.
  10. (18 December 2011) "Camel bite injuries in United Arab Emirates: A 6 year prospective study", gazeto : Injury, volumo : 43, numero : 9, paĝoj : 1617. COI:10.1016/j.injury.2011.10.039 “The male mature camel has a specialized inflatable diverticulum of the soft palate called the "Dulla". and During rutting the Dulla enlarges on filling with air from the trachea until it hangs out of the mouth of the camel and comes to resemble a pink ball. This occurs in only the one-humped camel. Copious saliva turns to foam covering the mouth as the male gurgles and makes metallic sounds. [6 citaĵoj al 5 referencoj nuligitaj]” (Epub ahead of print)
  11. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj mukasa81; $2
  12. Bactrian & Dromedary Camels. Factsheets (Marto 2009). Alirita 4a Decembro 2012.
  13. (5a Januaro 2009)20 Things You Didn't Know About... Fat | Obesity. Alirita 7a Marto 2009.
  14. 14,0 14,1 14,2 (1986) Biology: A Functional Approach. Nelson Thornes, 234–235, 241. ISBN 9780174480198. 
  15. What secrets lie within the camel's hump?. Alirita 7a Januaro 2008.
  16. (1971) Essentials Of Animal Physiology. New Age International, 180–181. ISBN 9788122412796. 
  17. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Bernstein; $2
  18. (1976) "Unique properties of the camel erythrocyte membraneII. Organization of membrane proteins", gazeto : Biochimica et Biophysica Acta (BBA) – Biomembranes, volumo : 426, paĝoj : 647–58. COI:10.1016/0005-2736(76)90129-2
  19. Dromedary. arkivita el la originalo je 25a Oktobro 2005. Alirita 8 January 2008.
  20. 20,0 20,1 (1999) "Camel", Deserts. University of Oklahoma Press, 96–97. ISBN 9780806131467. 
  21. Inside Nature's Giants. Channel 4 (UK) documentary. Transmitita la 30an de Aŭgusto 2011

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Gilchrist, W. (1851). A Practical Treatise on the Treatment of the Diseases of the Elephant, Camel & Horned Cattle: with instructions for improving their efficiency; also, a description of the medicines used in the treatment of their diseases; and a general outline of their anatomy'. Calcutta: Military Orphan Press.