Jogurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jogurto, aŭ jahurto, estas manĝaĵo produktata per la bakteria fermentado de lakto, ĉefe bova lakto. La bakteria fermentado transformas la laktozon (laktosukeron) al laktoacido kaj kaŭzas ĉe la jogurto gelatenecan konsiston kaj karakteran guston. La plej ofte uzataj bakterioj por la fermentado estas Lactobacillus bulgaricus kaj Streptococcus salivarius. La laktaĵo estas riĉa je proteinoj kaj B-vitaminoj, mineralaj elementoj.

Oni iomete densigas la pasteŭrizitan lakton per laktokremaĵo je 5% grasenteno kaj je 40 Co oni aldonas la bakteriajn kulturojn. En boteloj kaj en la temperaturo de 43 densiĝas, koaguliĝas la lakto. Poste la jogurto deponiĝas en 5-6 , por ke ĝi ne iĝu troacida. La jogurto estas multfoje odorigita, dolĉigita, per fruktaĵoj (aŭ per E-materialoj) riĉigita.

Falsa jogurto, ŝajn-jogurto, pretiĝas el planta graso, stabilizaĵo, gelateno, laktopulvo, amelo, t.e. sen vera lakto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Yoğurt from the "Atatürk Orman Çiftliği" establishments, originally placed at the Atatürk Forest Ranch, in Ankara.

La jogurto estas eltrovita en centra Azio kaj iĝis konata kiel la trinkaĵo de la bulgara popolo. Ĝi estis trinkata nur en la orientaj, mezaj landoj de Eŭropo ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Tiam rusa biologo Ilja Meĉnikov popularigis ĝin kiel trinkaĵon por la longa vivo. La entreprenisto Isaac Carasso ekproduktis industrie la jogurton en 1919, Barcelono. Li nomumis la entreprenon laŭ sia filino Danone (en Usono la firmao funkcias kiel Dannon).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]