Diskuto:Jogurto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo plurfoje uzas "Co" kiel temperaturunuon, ŝajne en la signifo de "Celsiusa grado". Al mi tiu uzo ne estas kutima. Ĉu ŝanĝi ĝin? Al °C? Al kio?

Bedaŭrinde la originala aŭtoro estas anonima, tiel ke ne eblas rekte demandi lin.


Mi petas al iu ajn ŝanĝi la titol-nomon de ĉi-artikolo, ĉar la ĝusta vorto estas Jogurto!!!!! Jahurto estas ne akceptebla francaĵo

PIV2 listigas "jahurto", sed preferas "jogurto". Se vi ensalutus, vi povus mem ŝanĝi la nomon. Problemo estas, ke jam multaj alilingvaj vikipedioj ligas al la artikolo "jahurto". Sed mi fidos ligil-ŝanĝajn robotojn kaj ŝangos la nomon. – Umberto 15:07, 13. Aŭg 2005 (UTC)

Fromaĝo?[redakti fonton]

Jes, jogurto estas "produktata per la bakteria fermentado de lakto", sed tamen ŝajnas al mi strange enordigi la artikolon en la kategorion "fromaĝoj". Mi preferus havi kategorion "laktaĵoj", en kiun eblus enmeti la kategorion "fromaĝoj", sed krom jogurto kaj kefiro ankaŭ aliajn laktoproduktojn kiel ekzemple buterogio...

ThomasPusch 20:23, 21. Jan 2010 (UTC)

Farite --Dominik 20:38, 21. Jan 2010 (UTC)