Malpermesita Urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Malpermesita Urbo
palacovidindaĵo • konstruaĵa komplekso • muzeo
Bazaj datoj
Arkitekto Kuai Xiang vd
Estiĝo 1420
Malfermo 1923
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Donghuamen Subdistrict
Areo 72
Situo
Geografia situo 39° 54′ 57″ N, 116° 23′ 27″ O (mapo)39.915833333333116.39083333333Koordinatoj: 39° 54′ 57″ N, 116° 23′ 27″ O (mapo) [+]
Malpermesita Urbo (Pekino)
Malpermesita Urbo (Pekino)
DEC
Malpermesita Urbo
Malpermesita Urbo
Situo de Malpermesita Urbo
Map
Malpermesita Urbo
Parto de Imperial Palaces of the Ming and Qing Dynasties in Beijing and Shenyang • Imperia Urbo de Pekino vd
Retejo https://intl.dpm.org.cn/index.html?l=en
Monda heredaĵo
Lando  Ĉinio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Fonto 439
Regiono** Azio
Geografia situo 39° 55′ 1″ N, 116° 23′ 28″ O (mapo)39.916944444444116.39111111111
Registra historio
Registrado 1987  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

En la centro de la ĉina ĉefurbo Pekino troviĝas ore brilanta, solena kaj mistera ensemblo. Jen estas la monde konata Malpermesita Urbo, nome la Imperiestra Palaco. En la jaro 1987, la Imperiestra Palaco de Pekino estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.

La Imperiestra Palaco, konata al okcidentanoj kiel la Malpermesita Urbo, situas tuj malantaŭ la Pordegturo de Tian’anmen en la centro de Pekino. Sume 24 imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing rezidis ĉi tie dum 491 jaroj de la meza periodo de la 14-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento. La Imperiestra Palaco nun estas malfermita al la publiko kiel la Palaca Muzeo. La konstruaĵoj de la Imperiestra Palaco kun proksimume 9 mil ĉambroj datiĝas jam de pli ol 560 jaroj, kaj estas la plej granda ekzistanta ensemblo de la ĉina tradicia arkitekturo. La tuta palaca tereno rektangula kun la areo de 720 mil kvadrataj metroj, estas ĉirkaŭata de muroj dek metrojn altaj kaj fosaĵo 52 metrojn larĝa. Ĉe ĉiu angulo de la muro staras turo, kies tegmento kun multtavolaj firstohavaj tagmentrandoj estas tegita per flave glazuritaj tegoloj. La konstruado de la Imperiestra Palaco startis en la jaro 1406 en la regperiodo de Yongle, la tria imperiestro de la dinastio Ming. Origine, la ĉefurbo de la dinastio Ming estis Nankino. En la komenco de la 15-a jarcento, Yongle, kiu garnizonis en Pekino, uzurpis la tronon de sia nevo kaj faris Pekinon la ĉefurbo. En la jaro 1406, li ordonis konstrui la Imperiestran Palacon. Centmiloj da metiistoj kaj milionoj da masonistoj partoprenis en la konstruado, kaj fine plenumis la laboron en la jaro 1420.

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949, la Malpermesita Urbo ne plu estas nealirebla por la ordinara civitano. La Palaca Muzeo, la iama Imperiestra Palaco, nun estas trezorejo de kulturaj relikvoj, kvankam nemalmultaj el la valoraĵoj kolektitaj de imperiestraj familioj dum ilia kvincentjara regado jam perdiĝis pro fajro, milito, ŝtelo aŭ vandalismo. La halo por elmontri pentraĵojn havas majstroverkojn de la dinastioj Song (960 – 1279), Ming kaj la komenca periodo de la dinastio Qing. Ĉi tie vidiĝas rimarkinda klasika pejzaĝopentraĵo titolita “Printempa Ekskurso” farita de Zhan Ziqian antaŭ pli ol 1 400 jaroj. Aliaj trezoraĵoj en la halo estas verkoj de eminentaj kaligrafoj kreitaj ekde la tria jarcento post nia erao. La Palaca Muzeo konservas en si bronzaĵojn de multaj dinastioj, plej elstarajn porcelanaĵojn kaj la grandan nombron da ornamaĵoj el oro, arĝento, jado, juveloj kaj gemoj, lakitaj objektoj kaj klozoneaĵoj. La Palaco abundis je tiaj objektoj, ĉar en ĝi troviĝis imperiaj farejoj de artaĵoj kaj metiartaĵoj, tie laboris majstraj metiistoj el la tuta lando. La Palaco havis ankaŭ proprajn presejon kaj bibliotekon. La nuna Malpermesita Urbo ĝuigas per sia ĉarmo proksimume dekmil vizitantojn ĉiutage.


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]