Unuiĝo de Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La unuiĝo de Italio

La unuiĝo de Italio estis la historia procezo kiu laŭlonge de la 19-a jarcento klopodis la unuiĝi de la diversaj ŝtatoj en kiuj estis dividita la Itala duoninsulo, en sia plej parto ligitaj al reĝaj familioj konsiderataj "ne italaj" kiel la Habsburgoj aŭ la Burbonoj. Ĝi okazis en la kultura kunteksto de la romantikismo kaj la aplikado de la naciisma ideologio, kiu klopodas la identigon de nacio kaj ŝtato. Oni konas ĝin ankaŭ per la nomo il Risorgimento (renaskiĝo en itala), aŭ eĉ kiel la itala reunuiĝo (konsiderante, maltaŭge, ke ekzistis antaŭa unuiiĝo, retroirante al Romio).

La procezo estas komprenebla kiel aldoniĝo de la malprogresa kaj aristokrata Italio de la sudo (Regno de Napolo, Sicilio), ankrita en la Antikva Reĝimo, al la industriita kaj burĝa Italio de la nordo (valo de rivero Po), pli kontakta kun la revoluciaj ŝanĝoj de la komenco de la Samtempa Epoko (Burĝa revolucio, Liberala revolucio kaj Industria revolucio). Tamen ankaŭ estas konsiderebla en la ideo, ke la nordo parazitis la sudon malhelpante ties disvolvigon kaj akcelante la elmigradon kaj la pludaŭron de ties socia situacio.[1] Ankaŭ la konspira rolo de la Framasonismo aŭ de la interesoj de diversaj eŭropaj potencoj (ĉefe Britio) estis iam montrita kiel kaŭzo.[2]. Laŭ historiisto Giuseppe Brienza, anglia registaro provis, eĉ financante almenaŭ parte la ekspedicion de la mille, inokuli protestantismon en la koro de katolikismo. Estas konite ke malantaŭ la bersaljeroj enirintaj Romon tra la breĉo de Porta Pia sekvis tenaca roto da vendistoj de protestantaj biblioj. La unua ilin transportadis per ĉareto trenita de hundo epitetata, neŝatigcele, "Pio naŭa".

Ĉiukaze ĝi estis fine farata de la Savoja dinastio, kiu reĝis en la Piemonto (elstare regata de la ĉefministro grafo de Cavour), kontraŭ la intervenoj de aliaj gravuloj kiel (Mazzini, Garibaldi), laŭlonge de komplikaj okazaĵoj ligitaj al la eŭropa ekvilibro (intervenoj de Francio kaj Aŭstrio), kiu pintiĝis per la aldonigo de la lasta reduto de la Papa Ŝtato en 1870. Tamen pludaŭris la postulado de landlimaj teritorioj, ĉefe kun la Aŭstrio-Hungario (Triesto kaj la Provinco Trento), kiuj solviĝis parte en 1919 post la Unua Mondmilito (Traktato de Saint-Germain-en-Laye kaj ekspedicio de Gabrielle D'Annunzio).


Rilatoj inter Italio kaj Sankta Seĝo (Vatikana Urbo)[redakti | redakti fonton]

Ĉar la unuiĝo de Italio devis, por sin realigi, okupi la teritoriojn de la Papa Ŝtato, kaj do de Urbo (Romo), tio generis fortan la longan kontraston kaj kverelon inter la nova Itala Ŝtato kaj La Sankta Seĝo (Vatikano) en Romo. La kverelo kaj konstrastoj ĉesis, je nivelo jura, kun la Lateranaj Paktoj de 1929 (el kiuj naskiĝis la nova ŝtato "Ŝtato de la Vatikana Urbo") kaj sinsekva revizio de la Konkordato(1984), sed restis ĉiam diatribo kaj malharmonio rilate interpretojn de la faktoj de la okupo de Romo de 1870: la diversa interpreto, pri la fakto kaj rezulto kaj pri eblo reakordiĝi, daŭrigis eĉ se nivele de du historiistaj fluoj kaj franĝoj kaj ekstremismaj (ambaŭflankaj) kaj laikistaj. Evento nova, sed ne tute nenatendita, kontribuis montri la novajn sentojn inter la du ripoj de la rivero Tevere: la ĉiujare la nacio festas per civila cerimonio la 20an de septembro tago de la okupo de la Urbo; nu, en la ceremonion de 2010 partoprenis ankaŭ vatikana ŝtatsekretario, kardinalo Tarcisio Bertone kune kun la respublika Prezidento Giorgio Napolitano. Dum tiu reremonio, la kardinalo montris simpation al la ceremonia rito kaj fine legis la jenan preĝon kiel signo de repacigo kaj reamikiĝo kaj rekonfirmo de kunlaborado:[3]

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento Italio estis nur geografia unuo, ĉiu popolo havis siajn diferencajn kutimojn, lingvon, flagon aŭ himnon. Okupis la italan duoninsulon mozaiko de ŝtatoj, kelkaj okupitaj de fremdaj potencoj.

Napoleono konkeris la duoninsulon kaj modifis entute la mapon. Li aldonis Piemonton, Parmon, Toskanion, la Liguran Respublikon kaj la Papan Ŝtaton al la Franca Imperio, unuigis la tutan nordorienton de la duoninsulo por krei la Regno de Italio, kies reĝo li deklaris sin kaj li konkeris ankaŭ la Regnon de Napolo. Dum tiu periodo Italio suferis serion de liberalajn reformojn, kiel la abolo de la feŭdaj kaj ekleziaj privilegioj.

Pro la malvenko de Napoleono, la Viena kongreso (1815) rekonstruas denove la geografian spacon de Italio atentante ĉefe la interesojn de la reĝaj familioj kaj de la grandaj eŭropaj potencoj, neniam de la popolaj interesoj.

La Aŭstra imperio ekprenis Lombardujon kaj la Veneton kaj krome lokigis aŭstriajn princojn en la regnoj de Parmo, Modenon kaj Toskanion. Sardio kaj Piemonto unuiĝis en la Regno de Piemonto-Sardio, kiu ricevis Savojon kaj Nicon. Oni restarigis la Papan Ŝtaton kaj la Burbonojn en la regno de Napolo, kiu eknomiĝis Reĝlando de la du Sicilioj.

Oni reenkondukis la absolutismon en ĉiuj ŝtatoj. La registaroj enmetitaj de la Viena Kongreso ne kalkulis pri la popola apogo, kaj pro tio ili devos esti helpitaj de la Aŭstria Imperio.

Dume, la naciismo plue disvastiĝis, sprone pro reveno al absolutismo kaj pro la ekonomia progreso. La pliigo de la tekstila produktado de Piemonto necesis internan merkaton pli ampleksan kie sendi siajn produktaĵojn. La etendo de la fervojo favoris la komunikadon kaj la unuigon de la diversaj ŝtatoj. Aliaj unuigantaj elementoj estis katolikismo, itala kulturo kaj romantikismo, kiu identigis Italion kun la Risorgimento letterario, per kio ĝi atingis grandan politikan povon. Ŝajnaj literaturaj skribaĵoj estis plenplenaj je aludoj al sklaveco aŭ la tiranio. Kie oni ne permesis la kritikon oni uzis la satiron.[4]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giuseppe Brienza, Unità senza identità. Come il Risorgimento ha schiacciato le differenze fra gli stati italiani, Solfanelli, 2009.

Adrea Tornielli[1], La fragile concordia, Bur Rizzoli, Milano, 2011.

  • Massimo Viglione, 1861. Le due Italie, identità nazionale, unificazione, guerra civile, Ares, Milano 2011.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El portal del sur
  2. presentación de Giuseppe Ressa, parte 1, pag 15
  3. Ĉiopova kaj eterna Dio, al Vi leviĝu la laŭdo kaj danko pro tio ke Vi ĉiam gvidas la eventojn de la historio al la fina punkto de savo kaj paco. Ni kontemplas la verkon de Via Providenco kiu mirige disvolviĝis ankaŭ en tiu ĉi Urbo kaj en ĉi tiu tero de Italio por redoni konkordon de celoj kie jam venkis kontrasto.
    En tiu ĉi Urbo, kie per via decido predikis kaj mortis la Apostolo Petro, lia posteulo povu daŭrigi plenlibere sian tutmondan mision. Vi kiu donis al la loĝantoj de Italio la grandan donacon de la kredo je Kristo Jesuo, konservu kaj pliigu tiun altvaloran heredaĵon por la venontaj generacioj.
    Reeĥas en niaj koroj la alvoko de la beata Pontifiko Pio la 9-a: “Granda Dio, benu Italion!”. Jes, Sinjoro, benu hodiaŭ kaj ĉiam tiun ĉi Nacion: asistu kaj lumigu ĝiajn regantojn por ke senlase ili prizorgu pri la porĉia bono. Donu la eternan pacon al tiuj kiuj ĉi tie forfalis kaj al ĉiuj kiuj, laŭ la jarcentoj, oferis sian vivon por la bono de la Patrio kaj de la homaro.
    Tiu ĉi Urbo, tiu ĉi Nacio kaj la tuta mondo ĝuu ĉiam Vian protektadon kaj Vian helpon, por ke la fluo de la historio realiĝu konforme al Viaj voloj, sub la gvido de la Spirito, ĝis la pleneco de la tempoj anoncitaj de Kristo Sinjoro. Amen. (Ĵurnalo Avvenire de 21/09/2010)
  4. "En 1861 ne naskiĝis Italio, pli simple instituiĝis en la itala teritorio unitara Ŝtato. Italio, vidpunke de kulturo, arto, lingvo kaj super ĉio religia, jam estis unuo ekde jarcentoj kaj jarcentoj. Legita kiel "politika" evento, la Unuiĝo konstituis historian alvenpunkton, kiu meritas esti celebrita ĉiutempe. Tio, tamen, ne pravigas la pretendon kvalifiki la proklamon de la Regno de Italio de 1861 (kaj la aliajn eventojn de 1866 kaj de 1870 kaj...de 1918) evento je "nacia" rimarko: okazis nur evento "politike" je granda signifo. La itala nacio havis neniun bezonon atendi la triumfon de la Releviĝaj movadoj por sin rekoni kaj esti rekonata kiel tia de ĉiuj nacioj. Ĉiuj malfacilaĵoj kaj miskomprenoj naskiĝas el la fakto ke oni miksas la nociojn de Ŝtato kaj Nacio..." (Francesco d'Agostino, L'Unità d'Italia gran fatto politico ma non evento identitario, Avvenire de la kvina de majo 2010. Milano)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]