Papa tiaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La papa tiaroTriregno (latine: thiaratriregnum) estas (estis) speciala krono utiligita de la Papoj ĝis la fino de la 20-a jarcento kiel simbolon de suvereneco. Temas pri ĉapelo eksterliturgia kun mitrorubandoj, uzita preskaŭ nur dum la ceremonio de la kronado, konusforma modelita laŭ tiaroj kutime surmetitaj de la mezorientaj reĝoj, pli/malpli ŝvela centre, kiu laŭlonge de jarcentoj ĉiam pli ornamiĝis per diademaj ringaj bukloj ĝis tri (el kio la nomo triregno) kun, sur ĉio, eta regnoglobo.

Per la lasta tiaro estis kronita en 1963, okaze de lia levado al la ofico de papo, Paŭlo la 6-a, kiu tuj poste ĝin aboliciis kaj kun ĝi la kronadon. Sian tiaron li aŭkciis kaj ĝi estis akirita de la kardinalo Francis Joseph Spellman, por la Arkidiocezo de Nova Jorko. La novajorkaj fideluloj tion faris por ĝin konservi kaj por kontribui, per la elspezo, al la karitataj bonfaroj de la papo. De tiam La funkcio de la tiaro estis plenumita de simpla mitro.

La uzo, tamen, de la tiaro restis en vatikana ŝildo malgraŭ ke en 2005 Benedikto la 16-a ĝin anstataŭis per la mitro de persona blazonŝildo.[1] Tamen, la tiara ŝildo daŭrigis ornami la papajn liturgiajn ornatojn kaj de la 10a de oktobro 2010 ankaŭ sur la stratum (drapo pendanta el la fenestro de la papa apartamento okaze de la dimanĉa Anĝeluso).

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj[redakti | redakti fonton]

La origino de la tiaro eble reirigas al persa imperio, kie ĝi estis uzata kiel distingilo, fariĝinte finfine tipa ornato de sacerdotoj de Mitrao, kun kiuj fine atingis la imperian Romon.

Inter la 9a kaj la 10a jarcentoj, la tiaro aŭ mitro, konusforma, komenciĝis esti imitita en Okcidento kiel ĉapelo de la episkopoj, rapide enirante la komunan uzon. En Romo la papoj, kiuj ekde la 8-a jarcento jam devis surpreni la taskon de la tera potenco sur parto de Centra Italio kaj kiuj ekde la 800aj jaroj akiris, favorante la naskiĝon de la Sankta Romia Imperio, iun internacian investadon kiel teraj reĝoj, ekbuklis sian kapon per la tiaro kiel krono por simboli, en socio atribuanta realan valoron al simbolo, sian suverenan kondiĉon[2]. Ju pli kreskis ilia tera potenco, kolizianta kun tiu imperia dum la investitura polemiko, des pli la tiaro estis dekoraciita kaj riĉigita per juvelŝtonoj por iĝi simila al tiu princa.

La dua krono estis aldonita en 1298 aŭ en 1301 iniciate de papo Bonifaco la 8-a, kiu, akorde kun sia politiko de absoluta papa sendependo el teraj potencoj, depostulis ankaŭ la pontfikan superecon koliziante kun Filipo la 4-a, reĝo de Francio. Tiam la limoj de la du potencoj, tera kaj spirita, ankoraŭ ne trovis sian teologion kaj por distingi la potencojn unu de la alia oni parolis pri supereco de unu sur la alia.

La du mitrorubandoj pendantaj en la malantaŭaj tiaraj ekstremaĵoj enscenejiĝis en 1314, dum la papado de Klemento la 5-a, komence de la Avinjona ekzilo, similigante tiel la aspekton de la papa krono al tiu jam komuna de la episkopaj mitroj.

Triregno[redakti | redakti fonton]

Estis papo Benedikto la 12-a, en 1342 kiu unue alprenis la tiaron garnitan per tri kronoj. Unue li provis revenigi la papan sidejon, sep jarojn antaŭe, al Romo, poste, perdinte tiun sendependigan celon, decidis plifortigi sian papan aŭtoritaton per tiu simbolo, reasertante per la tria krono sian posedon sur la urbo Avinjono kaj sian suverenecon super la universala eklezio.

Malgraŭ ke en 15-a jarcento, papo Inocento la 8-a decidis, devigite, garantidoni sian tiaron, la Triregno rapide leviĝis al simbolo de la papado kun ties Papa Ŝtato. Ĝuste pro tio en la 16-a jarcento la Triregno estis farita celo de kritikoj konektaj kun la protestanta reformacio. Provo de tiu kritiko estas la luterana teorio asertanta kiel la Triregno estas rekondukebla al la profetio de la sepa ĉapitro (v. 15-25) de la Libro de Danielo laŭ kiu la “eta korno” (ĉu la Reformacio?) elradikigos la tri kornojn de la papado.

La precipa uzado de papa tiaro estis konekta kun la ceremonio de la kronado, kiu okazis en la Baziliko de Sankta Petro de Romo tuj post la konklavo kaj antaŭ la surtronigo en la Baziliko Sankta Johano de Laterano. La ceremonia pinto estis signita per la surmeto de la Triregno sur la kapo de la ĵuselektita Suverena Pontifiko dum meĉo estis bruligita antaŭ liaj okuloj kaj voĉo diras: "sic transit gloria mundi" ("tiel pasas la gloro de la mondo"). Tiu uzado restis senŝanĝa ankaŭ post la ĉeso de la tera potenco de la papoj (1871), pluvivante ankoraŭ laŭ unu jarcento.

La lasta papa kronado kaj delaso de la triregno[redakti | redakti fonton]

La lastan ceremonion per la triregno oni celebris en 1963 post la leviĝo al papado de kardinalo Montini, Paŭlo la 6-a, kiu estis kronita en la Baziliko de Sankta Petro en Vatikano. La tiaro uzita ĉi-kaze, kiel en la pasintaj kazoj, estis tute nova, donita de la urbo Milano, kie la papo estis ĉefepiskopo. Tiu tiaro multe malsamis al la antaŭaj: ĝi ne estis garnitaj per gemoj kaj ŝtonjuveloj, kaj estis konusforma, multe simpla. Ĝi pezis multe malpli ol la antaŭaj.

Post la kronado, tamen, la papo interrompis la uzadon de Triregno, jam fariĝinta pridiskutata simbolo de tera potenco, finfine malaperinta, kaj de manifestacio de povo kaj riĉeco ne plu ŝatata ene de la eklezio mem.

Pro sama sinteno, dum la meso inaŭguranta la remalfermon de la Dua Vatikana Koncilio, Paŭlo la 6-a malsupreniris el la papa trono de la Baziliko de Sankta Petro kaj, kun tute ne antaŭvidita gesto, demetis la Triregnon sur la altaro kiel signo de humileco kaj rezigno al ĉiu ajn potenco homa-politika. Krome, la gesto intencis esti signo de ŝanĝo en la renoviga spirito de la koncilio.

En 1964 la papo volis doni kroman signon de tiu rezigno aŭkciante sian tiaron kaj doni la enspezon al la bonfarado. Kiel dirite, ĝi estis aĉetita de la katolikaro de Nova Jorko kaj nun estas ekspoziciita en la la dioceza muzeo de Washington.

Se la decido forlasi la tiaron ĝenerale plaĉis al la fidelularo aŭ facile ĝi komprenis la subkuŝantajn motivojn, kelkaj frakcioj de la katolika medio protestis kaj ribelis, foje ĝis skismo kaj lanĉo de nova papo kronita, sendube, per la tiaro. Oni nomumis sendistinge “tradiciistaj katolikoj“ tiujn malkonsentantojn.[3]. Iuj, plej aŭdace, etikedis la papon kontraŭpapo, apogiĝante sur la fakto ke “neniu papo vera rezignus la triregnon”, kaj aperis al la mondo skismaj Pio la 13-a kaj Gregorio la 17-a. Notindas, tamen, ke papo Paŭlo la 6-a ne aboliciis la kronadon per tiaro, fakte li lasis ordonite ke la nova papo estu kronita en la baziliko de Laterano; sed estis lia posteulo, Johano Paŭlo la 1-a (1978) kiu rifuzis la kronadon, ĝin anstataŭante per “Solena Meso en la komenco de la Petra Misio”. Ankaŭ li, do, ne tute aboliciis la uzon de la tiaro.

Lia posteulo, Johano Paŭlo la 2-a, preterlasis la pertiaran kronadon deklarante ke “tiu kronilo, malprave igita simbolo de tera potenco, estas anstataŭebla per la solena kaj simpla enposedigo de la Baziliko de Laterano” (kie okazadis la kronado per la Tiaro-Triregno).[4] Fine, fakte, nun la kronado pertiara estas memoro.

Aktuala uzo de la Triregno[redakti | redakti fonton]

Spite ke la Triregno ne plu estas simbolo de la papa potenco, la papa tiaro daŭrigas esti reprezentata sur Vatikana flago kaj en Vatikana ŝildo de la Sankta Seĝo.

Ĝis la papado de Bebedikto la 16-a, la tiaro estis ankaŭ ornamaĵo sur la persona ŝildo de la papoj. Kontraŭ tiu tradicio, Benedikto la 16-a metigis mitron sur la loko de la tiaro. La papa mitro, enŝildigita, memorige pri la simboloj de la tiaro, estas arĝentkolora kaj portas la mitrorubandojn orkolorajn. Li tamen lasis la figuron de la tiaro kun la iksitaj (Xformaj) ŝlosiloj kiel simbolo de la Apostola Seĝo kaj en la Ŝildo de la Sankta Seĝo kaj sur tiu de la Vatikanurbo. Tial, se li forstrekigis la tiaron kun la kronado kaj ĝin ignorigis sur sia persona ŝildo kie ĝin anstataŭigis per mitro sen la globo kun kruco, ĝin li konservigis en la ornamaĵoj kaj vatikana ŝildaro. .[5]

Eksteraj aspektoj de la tiaroj[redakti | redakti fonton]

Formo[redakti | redakti fonton]

La formoj de la tiaroj varias laŭ la ŝanĝoj de artaj stiloj. Ili estis pli/malpli ŝvelaj, kaj foje mankaj je la globo kaj kruco, aŭ kun la pozicio de la mitrorubandoj modifita.

La tiaro estas simpla respektinda ĉapelo arĝenta ogivforma, sur kiu oni aplikadis tri ringajn kronojn (tempe de Bonifaco la 8-a ili estis nur du): el tio la esprimo Triregno kun supre eta ora globo sur kiu eta kruco el kio “krucporta globo”.

La grandparto de la triregnoj konservitaj havas rondan abelujan formon kun la centra parto arĝenta. Iuj estas konusformaj, aliaj bulboformaj. Escepte de tiu de Paŭlo la 6-a, ĉiuj estas riĉe ornamitaj per juveloj (oraj folioj ktp).

Ĉiu tiaro havas dorse du mitrorubandojn: tekseroj dekoraciitaj per oraj fadenoj kun figuroj de la ŝildo aŭ persona simbolo de la papo omaĝita.

Estis kreitaj ankaŭ du tiaroj iomete nekutimaj: tiu el papermaĉaĵo (por la kronado de papo Pio la 7-a en Venecio, kaj tiu de Paŭlo la 6-a kun malmultaj juveloj kiuj anstataŭ tri bositajn kronojn prezentas tri paralelajn ringojn.

La tiaro per kiu, en 1877, la vatikana apostolpalaca gvardio omaĝis Pion la 9-an okaze de lia jubileo, estas eksterordinare simila al tiu de Gregorio la 16-a. Temis pri tiaro multe admirata kaj, foje, surmetita de Pio la 11-a, Pio la 12-a kaj Johano la 23-a. Tiu, male, de Pio la 11-a 1922 estis multe malpli dekoraciita kaj markite konusa.

Pezo de la tiaro[redakti | redakti fonton]

Escepte de tiu papermaĉaĵa, la tiaro plej leĝera estis tiu forĝita por Johano 23-a en 1959 de la lombarda skulptisto Tilio Nani. Ĝi pezis 900 gramojn, same kiel tiu de Pio la 11-a de 1922. Male, la tiara krono de Paŭlo la 6-a pezis 4,5 kilojn. La plej peza de la tuta kolekto estas tiu donacita de Napoleono en 1804 [6]por festi kaj sian geedziĝon kun Jozefino kaj memkronadon kiel imperiestroj de la francoj: ĝi pezas 8,26 kg. [7]

Diversaj papoj mendis laŭcele propran tiaran ĉar tiuj jam ekzistantaj aŭ estis tro mallarĝaj aŭ tro larĝaj aŭ tro pezaj aŭ kun tiuj du ĝenoj kunigitaj. Gregorio la 16-a ne surmetis tiun papermaĉaĵan, li desegnigis kaj skulptigis novan same leĝeran en 1840. Simile, rilate al la tuta kolekto sintenis Pio la 10-a, kiu petis 1908 alian tiaron pli respekteman de sia kapo.

En la 20-a jarcento, la novaj artaj kaj teknikaj metodoj igis eblaj tiarojn malpli pezajn, kiel okazis por Johano 23-a, kiu pezis nur 900 gr. Tio, kune kun la fakto ke jam vastis la kolekto de tiaroj leĝeraj, signifis ke neniu alia posteulo bezonis novan tiaron (krom tiu donacita de la fideluloj).

Multas la papaj tiaroj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ ke oni diras “papa tiaro”, la papaj tiaroj, historie, estas multaj, kaj hodiaŭ kalkuliĝas ĝis 22. Multaj el tiuj, kiel tiu atribuita al papo Silvestro la 1-a .[8] aŭ tiu de papo Julio la 2-a[9] estis detruitaj aŭ disrabitaj dum diversaj fremdaj invadoj. Oni memorigas ke dum la Disrabado de Romo de 1527, papa Klemento la 7-a estis devigita fandigi ĉiujn tiarojn kaj juvelojn de la vatikanaj muzeaj deponejoj por kunigi la 400.000 dukatojn elaĉetocele pretenditajn de la invadinta Lanzikneĉa armeo de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Karlo la 5-a.

Sekvis la disrabadoj de la franca armeo de generalo Louis Alexandre Berthier: restis nur la tiaro realigita en 16-a jarcento por papo Gregorio la 13-a. Pro tiu okupo, la tiaro utiligita la 12an de marto de 1800 por la kronado de papo Pio la 7-a, ekziliĝinta en Venecio, estis “forĝita” per papermaĉaĵo kaj dekoraciita per juveloj donacitaj de la damoj de Venecia Patriciaro.

Krom tiu ĉi, la ceteraj estis forĝitaj per arĝento, multaj kiel donaco al la ĵuselektita papo iniciate de ŝtatestrojmonarkoj, kiel la reĝino de Hispanio Isabel la 2-a, germana imperiestro Vilhelmo la 1-a, Francisko Jozefo imperiestro de Aŭstrio-Hungario kaj mem Napoleono Bonaparte.

Tiu lasta donacis Triregnon forĝitan kun parto de samaj arĝento kaj oro disrabitaj kaj fandigitaj dum la okupo de Romo, kaj ĝin donacis al Pio la 7-a kiel nuptan regalon por celebri sian geedziĝon al Jozefino de Beauharnais: tio okazis la vigilon de lia kronado al imperiestro de la francoj per kiu li kronis sin mem (La 2-an de decembro 1804).

Unu el la tiaraj plej nekutimaj, konusforma, estis tiu pretigita por Paŭlo la 6-a. Ĝi estis ankaŭ la lasta.

La plejgranda parto de la tiaroj restintaj estas ekspoziciitaj en la Vatikanaj Muzeoj, ankaŭ se iuj estis venditaj aŭ donacitaj al katolikaj institucioj. Iuj tiaroj, tiuj plej popolaj aŭ historie interesvekaj, kiel la “belga tiaro” de 1871, tiu de 1877 kaj tiu tutora de 1903, “pilgrimas” tramonde en migranta ekspozicio de vatikanaj historiaj objektoj.

Mozaiko pentrinta Klementon la 8-an surmetitan per Papa Tiaro.

Simboliko[redakti | redakti fonton]

Neniu certeco rilate la simbolikon de la tri kronoj de la triregno: tio kompreniĝas el la miriadoj da malnovaj kaj novaj interpretoj kiuj svarmis kaj sufokiĝis per nova svarmoj.

Laŭ iu interpreto, la tri kronaj ringoj simbolas la triopan povon de la papo : “patro de la princoj-reĝoj, rektoro de la mondo, vikario de Kristo”[10]

Ĉe la momento de la kronado de la papo, liturgiulo diradis: Ricevu tiaron ornamitan per la tri kronoj, kaj sciu ke vi estas Patro de la Princoj kaj Reĝoj, Rektoro de la Mondo kaj Vikario de Nia Sinjoro Jesuo Kristo al kiu sole estas devigata honoro kaj gloro laŭ la jarcentoj de la jarcentoj”. [11] Sed substance tiu formularo asertas ke la papo estas paŝtisto de ĉiuj.

Aliaj interpretoj eksplicite ĝin kunligas al la triopa aŭtoritato de la Suverena Pontifiko: Universala Paŝtisteco, Eklezia Jurisdikcio kaj Tera Potenco.

Aliaj plue ĝin asociigis kun la triopa misio de Kristo, kiu estas “Sacerdoto, Profeto-Majstro, Reĝo”: asociigo ebla ankaŭ laŭ mencio de Johano Paŭlo la 2-a. [12].

Plua tradicia interpreto estis ke la tri kronaj ringoj referencas al la “Batalanta Eklezio surtera”, la “Puriĝanta Eklezio postmorte kaj antaŭparadize” kaj al la “Triumfa Eklezio en la eterna hejmiĝo ĉe Dio”.

Plua sonis: tri por signifi Ordinon (sacerdotecon), Jurisdikcion kaj Instruadon. [13]

Laste en tiu listo, sed ne fine, radikigas la sencon de la triopa ringa krono en la “Ĉiela mondo, Homa mondo kaj Tera mondo”, de kiuj la papo devus esti la simbola ligo. [14]

La papa Tiaro kaj ĝia perforta ligo kun la nombro 666[redakti | redakti fonton]

Kurioza kverelo, aŭ plibone mito, koncernanta la papan tiaron, atribuita al Adventistoj kaj al aliaj protestantoj, sin bazas sur la supozita aserto ke la vortoj Vicarius Filii Dei (Vikario de la Difilo) estas ĉizitaj sur la tiaraj flankoj. La kverelo trovis fundamenton sur la tezo, larĝe vastigita, ke, kiam oni sumigas tiujn literojn havantajn numeran valoron (nome kiam oni sumigas la literojn supoze entenitajn en la tiaraj titoloj, kiuj reiras al la romiaj ciferoj) la rezulto estis 666, priskribita en la Apokalipso de Johano kiel la Nombro de la bestio, kiu, laŭ iuj, devus surmeti kronon similan al la triregno. La tezo estis (Ĉu estas?) subtenata de iuj evangeliaj protestantoj kiuj komparis kaj identigis la papon, kiel ĉefon de la katolika eklezio, kun la Antikristo. Tiu vizio pri la katolika eklezio estis jam konfesita de kataroj kaj valdenanoj. Hodiaŭ, tamen, kun la papo, tiarportanta aŭ tiarseniĝinta, oni ekumenisme dialogas.

"Vicarius Filii Dei", reale ne estas unu el la titoloj de la papo, kvankam la supozita Donaco de Konstanteno ĝin uzas specife pensigante al Sankta Petro.

Fine, neniu el la tiaroj ekspoziciitaj en Vatikano aŭ tramondaj muzeoj, aŭ en memoraj priskriboj, troviĝas tiu frazo, krome neniu el la akuzantoj liveris pruvojn pri ĝia ekzisto.

Nur la belga tiaro 1871 (kaj en alia) montras "CHRISTI VICARIO – IN TERRA – REGUM", en kiu do ne aperas FILIUS DEI . [15]

Uzo[redakti | redakti fonton]

Triregno kutime ne estis uzita en la liturgiaj celebroj, kiel la Meso. Dum tiuj oficoj la papo, kiel la aliaj episkopoj, surmetis mitron. Triregnon li uzis dum eksterliturgiaj solenaĵoj kiel procesioj. Dum la solanaj mesoj tiaro estis lokigita sur la altaro.

Triregno estis surkape metita ankaŭ kiam la papo estis portita en la sedia gestatoria surŝultre de la seĝportistoj, kio estis rifuzita de Johano Paŭlo la 2-a tujpost sia leviĝo al papado 1978.

Ankaŭ lia antaŭulo. Johano Paŭlo la 1-a jam dekomence decidis ĝin ne uzis, sed li tion permesis kiam al li estis sciigite ke la amasa fidelularo lin ne povis vidi se ne alten levitan per la seĝo.[16]

Plue, la triregno estis uzita por la solenaj juraj aktoj, ekzemple kiam la papo parolis ex cathedra (nome difinanta kredendan dogmon) laŭ la papa Neeraripovo. Foje la papoj surmetis la triregnon ankaŭ kiam ili disdonis, el la Placo Sankta Petro, la benon Urbi et Orbi, (la unika kazo en kiu estis iusence devigita la surmeto de la triregno).

La porkronada ceremonio per la tiaro (aŭ triregno) daŭris ĉirkaŭ ses horojn. Sed, ĉar, kiel oni scias, la jurisdikcio de la papo ekas el la momento de lia akcepto al la perelekta leviĝo, la papoj nun rezignas al tiu ceremonio kaj opcias por simpla inaŭgura ceremonio.

Papo Inocento la 3-a (1198–1216). Fresko en la klostro de Sankta Speko, ĉirkaŭ 1219.

Tiaroj nepapaj[redakti | redakti fonton]

Nur alia altranga prelato rajtas uzi tiaron en sia ŝildo: temas pri la Patriarko de Lisbono (titolo kreita en 1716 kaj atribuita al tiu patriarko ekde 1740). Malfacilas tamen konfuzi tiun ŝildan tiaron kun tiu papa ĉar sur la ŝildo de tiu ĉi lasta brilas ankaŭ la ŝlosiloj X-krucigitaj.

La triregno en la tarokoj[redakti | redakti fonton]

Inter la tarokoj mezepokaj troviĝis ludkarto prezentanta virinon kun en kapo papa tiaro, nomata La Papino. Signifo kaj simbolo de la ludkarto evidentas. La virino kun la tiaro nun identigita kiel Johana papino (mezepoko legendo rakontas pri virino kiu, virvestinta, elektiĝis papo, kiu estis malkovita virino kiam akuŝis dum procesio; iuj ludkartoj ŝin bildigus kun infano trabrake) aŭ kiel Maria patrino de Jesuo aŭ kiel Cibelo, aŭ IzisaVenuso.

Ludkartoj reprezentantaj virinon kun la papa tiaro enkape, disvastigitaj dum la protestanta Reformacio kaj la bildoj pri Johana papino kun infano trabrake..., estas konsideritaj kiel protestanta provo ridindigi la papan institucion.

Alia ekspliko de la papino inter la tarokoj estus ke ĝi reprezentus la “grandan prostituitinon” de la ĉapitro 16a de la Apokalipso.

La tiaro, tamen, malaperis el la tarokoj en la sinsekvaj epokoj kiam la papino estis bildigita kun la plej komuna mezepoka ĉapo ĉar fakte tiam pri tiaro neniu lasis certajn spurojn.[17]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Ŝildo de papo Benedikto la 16-a
Flago de la Vatikanurbo.
Ŝildo de papo Johano Paŭlo la 1-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Pontifika flago en la vebo de la Città del Vaticano
  2. James-Charles Noonan, The Church Visible, (ISBN 0-670-86745-4)
  3. [2] Vebo de tradiciistaj Katolikaj kritikantoj de la decido de papo Benedikto la 16-a
  4. Johano Paŭlo la 2-a, tamen, akceptis tiaron donacitan de hungaraj katolikoj, sed ĝin neniam surmetis
  5. Ŝildo de Benedikto la 16-a
  6. Por kalkuli la pezon sur la kapo, oni sciu de tiu por kroni la anglajn reĝojn pezas malpli ol triono, nome 2,155 kg. (Gyles Brandreth, Philip & Elizabeth (Century, 2004) p.311. kaj "The Crown Jewels" publikigita de Tower of London.
  7. Tamen la papo ĝin neniam povis surmeti, en Romo kaj aliloke, pro ĝia troa mallarĝo por lia kapo (suspekto kuris ke tio okazis laŭintence de la imperieesto)
  8. [3]
  9. La tiaro de Julio la 2-a estis desegnita de Ambrogio Foppa per la kosto de 200.000 dukatoj, triono de la jaraj enspezoj de tiutempa Papa Ŝtato.
  10. Storia della Tiara – Gazetara Salono de Sankta Seĝo
  11. Latine: “Accipe thiaram tribus coronis ornatam, et scias te esse Patrem Principum et Regum, Rectorem Orbis, in terra Vicarium Salvatoris Nostri Jesu Christi, cui est honor et gloria in sæcula sæculorum”.
  12. Inaŭgura parolado por la papado de Johano Paŭlo la 2-a
  13. Pope drops papal crown from coat of arms, adds miter, pallium
  14. Flag symbols: Vatican, the tiara and the two keys (abstract) - LOTUS
  15. Saint Peter and The Vatican: The Legacy of the Popes
  16. Tiel la Triregno kaj Sedia Gestatoria povis esti reenkondŭkitaj laŭvole. Sed kiam komencis suferi je malfacileco en la movoj, la papo decidis uzis kvarradaŭton: la “papomobilo”. Ankaŭ tiu ĉi, tamen, ricevis kritikojn ĉar la homoj ne povis vidi la papon sidiĝintan.
  17. Dr. Robert O'Neill, Iconography of the early papess cards.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]