Gregorio la 13-a
El Vikipedio
| Gregorio la 13-a | |
|---|---|
| Naskonomo | Ugo Buoncompagni |
| Komenco de pontifiko | 25-a de majo 1572 |
| Fino de pontifiko | 10-a de aprilo 1585 |
| Antaŭulo | Pio la 5-a |
| Sekvanto | Siksto la 5-a |
| Dato de naskiĝo | 1-a de januaro 1502 |
| Loko de naskiĝo | Bolonjo (Italio) |
| Dato de morto | 10-a de aprilo 1585 |
| Loko de morto | Vatikano |
Gregorio la 13-a, naskita kiel Ugo BUONCAMPAGNI en Bolonjo la 1-an de januaro 1502, mortinta en Romo la 10-an de aprilo 1585, estis la 226-a papo de la katolika eklezio de 1572 ĝis sia morto.
[redakti] La gregoria kalendaro
Eble plej konata li estas pro la enkonduko de la kalendaro nomita laŭ li. La 24-an de februaro 1582 li dekretis en la buleo Inter gravissimas, ke la tago post la 4-a de oktobro 1582 estu la 15-a de oktobro 1582, kaj ke estonte en po 400 jaroj elfalu tri supertagoj. La dek elfalintaj tagoj de 1582 kompensis por la ne-elfalintaj supertagoj, kiuj okazis en la antaŭa jarmilo pro apliko de la julia kalendaro.
Preskaŭ ĉiuj katolikaj regantoj enkondukis la novan kalendaron, sed ne ĉiuj aliaj kristanaj regantoj.