Johano Paŭlo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papo
Johano Paŭlo la 1-a
Naskonomo Albino Luciani
Komenco de pontifiko 26-a de aŭgusto 1978
Fino de pontifiko 28-a de septembro 1978
Antaŭulo Paŭlo la 6-a
Sekvanto Johano Paŭlo la 2-a
Dato de naskiĝo 17-a de oktobro 1912
Loko de naskiĝo Forno di Canale, Italio
Dato de morto 28-a de septembro, 1978
Loko de morto Vatikano
v  d  r
Information icon.svg

Papo Johano Paŭlo la 1-a (latine: Ioannes Paulus PP. I) estis naskiĝinta Albino Luciani (17-a de oktobro 191228-a de septembro 1978) en Forno di Canale, vilaĝo en provinco de Belluno, Italio. Li estis patriarĥo de Venecio antaŭ esti elektita papo. Li decidis nomiĝi Johano Paŭlo la l-a, duobla nomo, kiu por la unua fojo aperas en la dumiljara historio de la Eklezio, ĝuste por atesti sian volon daŭrigi la renovigan agadon de la antaŭintoj, Johano 23-a kaj Paŭlo 6-a.

Li studis filozofion kaj teologion en la Seminarioj de Feltre kaj Belluno. Li kompletigis siajn studojn en Romo, ĉe la Gregoria Universitato, kie li doktoriĝis pri teologio. Apenaŭ 22-a jara, li estis ordinita sacerdoto, kaj tuj li iĝis vicparoĥestro en sia malgranda naskiĝloko, pli poste en la apuda urbeto Agordo. Samtempe, li instruis religion en la minista teknika instituto de Agordo.

Dum dek jaroj, ĝis 1947, li estis vicrektoro kaj profesoro pri teologio en la Seminario de Belluno. Li pretigis en 1949, iĝinte ekde 1948 Vikario de la Episkopo de Belluno, Eŭkaristian Kongreson, kaj verkis katekismon, kiu jam atingis sep eldonojn kaj estis tradukita en multajn lingvojn.

En 1958 Papo Johano la 23-a, kiu havis la okazon lin apreci kiel Patriarko de Venecio, nomis lin Episkopo de Vittorio Veneto; la episkopa konsekro okazis en Sankta Petro, per la manoj de la Papo mem.

La agado de Mons. Luciani en tiu urbo estis vasta kaj intensa sur la spirita, karitata kaj kultura ebeno. Lia ĉefa zorgo estis la formado de sacerdotoj kaj la evoluigo de la laikaj katolikaj organizoj. Sentiva je la suferoj de la malriĉuloj, li neniam mankigis al ili spiritan konsolon kaj konkretan helpon.

Kiel Episkopo de Vittorio Veneto, Mons. Luciani partoprenis la Duan Vatikanan Koncilion, kies spiriton li kapablis profunde travivi, kaj kies instruojn li same profunde interpretis. Jam en aprilo 1962, tio signifas antaŭ la malfermo de la Koncilio, li klarigis, en letero al la klerikaro kaj al la fideluloj, la konciliajn celojn, invitante al la preĝo por la ekumena unuiĝo de ĉiuj Eklezioj.

Je Kristnasko 1969, Mons. Luciani estis nomita de Paŭlo la 6-a Patriarko de Venecio.

Li estis "la ridetanta papo", li ŝajne intencis gravajn reformajn paŝojn, kiujn pro frua morto li ne povis plenumi. Lia rego daŭris nur 33 tagojn. Lia subita kaj stranga morto estigis dubojn kaj polemikojn.