Johano Paŭlo la 1-a
Johano Paŭlo la 1-a | ||
---|---|---|
263-a papo de la katolika eklezio | ||
Albino Luciani, 1969
| ||
Naskonomo | Albino Luciani | |
Pontifiko | de 26-a de aŭgusto 1978 | |
ĝis 28-a de septembro 1978 | ||
Antaŭulo | Paŭlo la 6-a | |
Sekvanto | Johano Paŭlo la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-a de oktobro 1912 en Forno di Canale, Italio | |
Morto | 28-a de septembro 1978 en Vatikano | |
Mortokialo | korinfarkto [#] | |
Tombo | Vatikanaj Grotoj [#] | |
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato [#] | |
Lingvoj | itala lingvo • latina lingvo [#] | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Giovanni Luciani [#] | |
Gefratoj | Antonia Luciani [#] | |
episkopo de Vittorio Veneto | ||
Dum | 1958– | |
Patriarĥo de Venecio | ||
Dum | 1969–1978 | |
Beatulo | ||
Beatigo | 4-a de septembro 2022 de Francisko | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Papo Johano Paŭlo la 1-a, latine Ioannes Paulus PP. I (naskiĝis Albino Luciani la 17-an de oktobro 1912 en Forno di Canale, vilaĝo en provinco de Belluno, Italio; mortis la 28-an de septembro 1978 en Vatikanurbo) estis patriarĥo de Venecio antaŭ esti elektita papo. Li decidis nomiĝi Johano Paŭlo la l-a, duobla nomo, kiu por la unua fojo aperas en la dumiljara historio de la Eklezio, ĝuste por atesti sian volon daŭrigi la renovigan agadon de la antaŭintoj, Johano la 23-a kaj Paŭlo la 6-a. Li ankaŭ estis la unua en la papoj, kiu aldonis la "unuan" al sia nomo.
La saman nomon prenis lia posteulo, Johano Paŭlo la 2-a, kiu kontraste al li ĝuis unu el la plej longaj papaj periodoj en la historio.
Ĉi tiu estis la plej mallonga ofico de la papo en 373 jaroj (ekde la papo Leono la 11-a) kaj 1978 estis la lasta konata "jaro de la tri papoj" ĝis nun.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis filozofion kaj teologion en la Seminarioj de Feltre kaj Belluno. Li kompletigis siajn studojn en Romo, ĉe la Gregoria Universitato, kie li doktoriĝis pri teologio. Apenaŭ 22-a jara, li estis ordinita sacerdoto, kaj tuj li iĝis vicparoĥestro en sia malgranda naskiĝloko, pli poste en la apuda urbeto Agordo. Samtempe, li instruis religion en la minista teknika instituto de Agordo.
Dum dek jaroj, ĝis 1947, li estis vicrektoro kaj profesoro pri teologio en la Seminario de Belluno. Li pretigis en 1949, iĝinte ekde 1948 Vikario de la Episkopo de Belluno, Eŭkaristian Kongreson, kaj verkis katekismon, kiu jam atingis sep eldonojn kaj estis tradukita en multajn lingvojn.
En 1958 Papo Johano la 23-a, kiu havis la okazon lin apreci kiel Patriarko de Venecio, nomis lin episkopo de Vittorio Veneto; la episkopa konsekro okazis en Sankta Petro, per la manoj de la Papo mem.
La agado de Mons. Luciani en tiu urbo estis vasta kaj intensa sur la spirita, karitata kaj kultura ebeno. Lia ĉefa zorgo estis la formado de sacerdotoj kaj la evoluigo de la laikaj katolikaj organizoj. Sentiva je la suferoj de la malriĉuloj, li neniam mankigis al ili spiritan konsolon kaj konkretan helpon.
Kiel Episkopo de Vittorio Veneto, Mons. Luciani partoprenis la Duan Vatikanan Koncilion, kies spiriton li kapablis profunde travivi, kaj kies instruojn li same profunde interpretis. Jam en aprilo 1962, tio signifas antaŭ la malfermo de la Koncilio, li klarigis, en letero al la klerikaro kaj al la fideluloj, la konciliajn celojn, invitante al la preĝo por la ekumena unuiĝo de ĉiuj Eklezioj.
Je Kristnasko 1969, Mons. Luciani estis nomita de Paŭlo la 6-a Patriarko de Venecio.
Li estis "la ridetanta papo", li ŝajne intencis gravajn reformajn paŝojn, kiujn pro frua morto li ne povis plenumi. Lia rego daŭris nur 33 tagojn. Lia subita kaj stranga morto estigis dubojn kaj polemikojn.
Lia tuja sukcedanto, Johano Paŭlo la 2-a, deklaris lin servisto de Dio en 2003. Pli posta papo Francisko deklaris lin "honorinda" en 2017 kaj beata en 2022.[1][2]
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]La papo rezignis pri portilo, movebla trono kaj tiaro; lian subitan morton vualas konspiraj teorioj, servisto de Dio.