Romiaj ciferoj
El Vikipedio
La sistemo de Romiaj ciferoj (aŭ Romanaj ciferoj) aperis ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. ĉe etruskoj kaj ĝin uzis ankaŭ latinlingvaj romianoj. Anoj de la eŭropa kulturo ankoraŭ uzas ĝin hodiaŭ por datoj (monatnombroj, jarcentoj), por nomoj de seriaj moŝtuloj (reĝoj, imperiestroj, papoj...), por ĉapitroj en libroj aŭ simple por dekoraj celoj en horloĝo.
| Unu | I | Dek unu | XI | Tridek | XXX |
| Du | II | Dek du | XII | Kvardek | XL |
| Tri | III | Dek tri | XIII | Kvindek | L |
| Kvar | IV (IIII en horloĝoj) | Dek kvar | XIV | Sesdek | LX |
| Kvin | V | Dek kvin | XV | Sepdek | LXX |
| Ses | VI | Dek ses | XVI | Okdek | LXXX |
| Sep | VII | Dek sep | XVII | Naŭdek | XC |
| Ok | VIII | Dek ok | XVIII | Cent | C |
| Naŭ | IX | Dek naŭ | XIX | Kvincent | D |
| Dek | X | Dudek | XX | Mil | M |
La regulo por skribi naturalajn nombrojn estas simpla: oni skribas romiajn ciferojn en vico, dume, se la granda cifero staras antaŭ malgranda, ili adiciiĝas (VI = 5+1 = 6), kontraŭkaze - oni subtrahas la malgrandan nombron de la granda (IX = 10-1=9). La dua principo estas uzata nur por eviti kvarfojan ripeton de la sama nombro: oni skribas XL = 50-10 = 40 anstataŭ XXXX = 10+10+10+10 = 40.
Plenumo de aritmetikaj operacioj per romanaj ciferoj estas maloportuna. Romianoj uzis abakon.
[redakti] Unikodo
En Unikodo, estas specialaj signoj por skribitaj per romiaj ciferoj nombroj 1...12 kaj apartaj signoj L, C, D, M. Ili havas kodojn respektive U+2160 ... U+216F majusklaj kaj U+2170 ... U+217F minusklaj. Tamen, ĉi tio ne malebligas uzon de kutimaj latinaj literoj U+0041 ... U+005A por skribado de la romiaj ciferoj.
Vidu en listo de signoj de Unikodo 2000-23FF.
[redakti] Vidu ankaŭ
|
|
|
|---|---|
| Cifereca sistemo: | Duuma sistemo (bazo 2) - Triuma sistemo (bazo 3) - Kvaruma sistemo (bazo 4) - Sesuma sistemo (bazo 6) - Okuma sistemo (bazo 8) - Dekuma sistemo (bazo 10) - Dekduuma sistemo (bazo 12) Deksesuma sistemo (bazo 16) Dudekuma sistemo (bazo 20) Dudekkvaruma sistemo (bazo 24) - Trideksesuma sistemo (bazo 36) - Sesdekuma sistemo (bazo 60) |
| Ne ciferaj sistemoj: | Romiaj ciferoj - Babilonaj ciferoj - Arabaj ciferoj - Grekaj ciferoj - Cirilaj ciferoj |
| Bazo (nombrosistemo) - Baza ekonomio | |
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://ostermiller.org/calc/roman.html
http://www.ubr.com/clocks/faq/iiii.html
http://www.mysteriousetruscans.com/language.html
http://www.phy6.org/outreach/edu/roman.htm

