Koloseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koloseo
romia amfiteatro • arkeologia lokovidindaĵostadiono • archaeological artifact museum • Italian national museum • historical civil building museum [+]

Koordinatoj41° 53′ 25″ N, 12° 29′ 32″ O (mapo)41.89027777777812.492222222222Koordinatoj: 41° 53′ 25″ N, 12° 29′ 32″ O (mapo)
Areo0,01 km² (1 ha) [+]

Estiĝo82
Konsekro81
Poŝtkodo00184 [+]

Koloseo (Romo)
Koloseo (Romo)
DEC

Map
Koloseo

Vikimedia Komunejo:  Colosseum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La Koloseo, nokte

La KoloseoKoliseo, origina Flavia Amfiteatro (latine Amphitheatrum Flavium; itale Anfiteatro FlavioColosseo), estas kolosa elipsa amfiteatro en la urbocentro de Romo, Italio, kies restaĵoj konserviĝis. Konstruita el betono kaj ŝtono,[1] ĝi estas la plej granda amfiteatro de la Romia Imperio, kaj estas konsiderata unu el plej grandaj verkoj de Romia arkitekturo kaj inĝenierarto. Ĝi estas la plej granda amfiteatro en la mondo.[2] La Koloseo estas situanta ĝuste oriente de la Roma Forumo.

Ĝia konstruado estis komencita sub imperiestro Vespasiano ĉirkaŭ 70 (nia erao)[3], pluigita en la 80-aj jaroj fare de lia sukcedanto kaj heredanto Tito,[4] kaj kompletigita per modifoj laŭ ordonoj de ties filo Domiciano (81–96).[5] Tiuj tri imperiestroj estas konataj kiel Flavia dinastio, kaj la amfiteatro estis nomita en Latino laŭ asocio kun ties familinomo (Flavius). Estas hipotezoj, ke la konstruado estis pagita per la konkeraĵo el la milito kontraŭ Jerusalemo. La teatro estis konstruita ĉe la granda palaco de Nerono (latine Domus Aurea = ora domo), konstruita post la granda incendio de 64; proksime staris kolosa statuo de Nerono, de kiu eble deriviĝas la nomo.

La teatrejo havis lokon minimume por 45.000 spektantoj kaj estis destinita al cirkaj ludoj (latine circenses). Laŭ kelkaj fontoj la Koloseo povus enhavi ĉirkaŭkalkule inter 50,000 kaj 80,000 spektantoj,[6][7] kaj estis uzita por gladiatoraj luktoj kaj publikaj spektakloj kiaj naŭmaĥioj, animalĉasado, ekzekutoj, rekreoj de famaj bataloj, kaj teatroludoj bazitaj sur klasika mitologio.

Laŭ Francisko Azorín Koloseo estas Amfiteatro de Flavio en Romo, antaŭ kiu staris kolosa statuo de Domitiano; ĝi kapablis por 60.000 spektantoj. Granda, kolosa teatro.[8] Li indikas etimologion el la greka kolossos (kolosaĵo) kaj de tie la latina colosseus.[9]

La Koloseo estis en uzo ĝis 217, kiam ĝin trafis fulmo, kaŭzanta incendion. En 238 ĝi estis restaŭrita kaj poste, ĝis 524, uzata por diversaj celoj, precipe cirka bestoĉasado (venatio), sed ankaŭ por loĝejoj, vendejoj, konstruaĵoj por religia ordeno. En 874 tertremo damaĝis ĝin, kaj oni transformis ĝin al fortikaĵo, ŝtonminejo kaj kristana sanktejo. La marmoro, kiu kovris ĝiajn murojn, estis bruligita por produkti kalkon. Dum renesanco kaj baroko la regantaj familioj de Romo (el kiuj devenis multaj papoj) ĝin uzis kiel fonton de marmoro por la konstruado de la Baziliko de Sankta Petro kaj siaj privataj palacoj. Konata priskribo de tiu praktiko estas la latina vortludo Quod non fecerunt Barbari, fecerunt Barberini (kion ne faris la barbaroj, faris la Barberinoj (unu el tiuj familioj)).

Kvankam en la 21a jarcento ĝi estas parte ruinigita pro damaĝo kaŭzita de detruaj tertremoj kaj ŝtonrabistoj, la Koloseo estas ankoraŭ simbolo kaj de la Imperia Romo kaj de la urbo Romo mem. Ĝi estas unu el plej popularaj turismaj allogoj de Romo kaj havas tre klarajn konektojn kun la Romkatolika Eklezio, ĉar ĉiun grandan vendredon la Papo kondukas torĉomarŝon nome Via crucis kiu ekas en la areo ĉirkaŭ la Koloseo aŭ en ĝi mem.[10]

La Koloseo, kiel la tuta Historia Centro de Romo, Propraĵoj de Vatikanurbo en Italio kaj la Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj, estis listita kiel Monda heredaĵo de UNESCO en 1980. En 2007 la komplekso estis inkludita ankaŭ inter la Novaj sep mirindaĵoj de la mondo, sekve de konkurenco organizita de New Open World Corporation (NOWC).

La Koloseo aperas ankaŭ en la italaj eŭro-moneroj de 5 centimoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La Koloseo

La origina latina nomo de la Koloseo estis Amphitheatrum Flavium, ofte ŝanĝita al Flavia Amfiteatro. La konstruaĵo estis konstruita de imperiestroj de la Flavia dinastio, post la regado de Nerono.[11] Tiu nomo estas ankoraŭ uzata moderne, sed ĝenerale la strukturo estas plej bone konata kiel Koloseo. En antikveco, romianoj povis esti referencintaj al Koloseo per la neoficiala nomo Amphitheatrum Caesareum (kun Caesareum kiel adjekto alude al la titolo Caesar), sed tiu nomo povis esti estinta strikte poezia[12][13] ne ekskluda por la Koloseo; Vespasiano kaj Tito, konstruintoj de la Koloseo, konstruis ankaŭ samnoman amfiteatron en Puteoli (moderna Pozzuoli).[14]

La nomo Koloseo delonge estis supozita deriva el la kolosa statuo de Nerono najbara[5] (la statuo de Nerono siavice estus nomita laŭ la Koloso de Rodoso). Tiu statuo estis poste remodelita de la sukcedantoj de Nerono al adorado de Helios (Suno) aŭ Apolono, la sundio, per aldono de taŭga sunkrono. La kapo de Nerono estis ankaŭ anstataŭita kelkajn fojojn per kapoj de sukcedaj imperiestroj. Spite ties paganaj ligoj, la statuo restis stare multe en la mezepoka erao kaj oni kredis, ke ĝi havas magiajn povojn. Ĝi estis konsiderita ikona simbolo de la daŭrado de Romo.

En la 8a jarcento, fama epigramo atribuita al Bede celebris la simbolan signifon de la statuo en profetaĵo kiu estis varie citita: Quamdiu stat Colisæus, stat et Roma; quando cadet colisæus, cadet et Roma; quando cadet Roma, cadet et mundus ("tiom longe kiom la Koloso staru, tiom Romo; kiam la Koloso falos, ankaŭ Romo falos; kiam Romo falos, falos ankaŭ la mondo").[15] Tio estas ofte mistradukita reference al la Koloseo anstataŭ al la Koloso (kiel ekzemple ĉe la poemo de Byron nome Childe Harold's Pilgrimage). Tamem, kiam la pseŭdo-Bede verkis, la maskulena nomo coliseus estis aplikita al la statuo pli ol al tio kio estis ankoraŭ konata kiel Flavia amfiteatro.

La Koloso eventuale falis, eble faligita por reuzi ties bronzon. Ĉirkaŭ la jaro 1000 la nomo "Koloseo" estis stampita por referenci al la amfiteatro. La statuo mem estis tre forgesita kaj nur ties bazo survivis, situanta inter la Koloseo kaj la najbara Templo de Venuso kaj Romo.[16]

La nomo plue evoluis al Koliseo dum la Mezepoko. En Italio, la amfiteatro estas ankoraŭ konata kiel il Colosseo, kaj ĉe aliaj latinidaj lingvoj oni uzis similajn formojn kiaj Coloseumul (Rumana), le Colisée (Franca), el Coliseo (Hispana) kaj o Coliseu (Portugala).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva[redakti | redakti fonton]

Sesterco de Tito celebranta la inaŭguron de la Koloseo (stampita en 80 AD).
Mapo de centra Romo dum la Romia Imperio, kun la Koloseo ĉe la supra dekstra angulo

La konstruo de la Koloseo ekis sun regado de la imperiestro Vespasiano[5] ĉirkaŭ 70–72 AD, fondita el la rabaĵoj prenitaj el la Juda Templo post la sieĝo de Jerusalemo.[17] La loko elektita estis ebena areo sur la fundo de malalta valo inter la montetoj Kaelio, Eskvilino kaj Palatino, tra kiu fluis rojo ene de kanalo. Ĉe la 2a jarcento aK tiu areo estis dense loĝata. Ĝi estis detruita de la Granda Incendio de Romo en 64, post kiu Nerono prenis multe de la areo por aldoni ĝin al sia persona domeno. Li konstruigis la grandecan Domus Aurea sur tiu loko, antaŭ kiu li kreis artefaritan lagon ĉirkaŭita de pavilonoj, ĝardenoj kaj portikaroj. La ekzistinta romia akvedukto Aqua Claudia estis etendita por havigi akvon al la areo kaj la giganta elbronza Koloso de Nerono estis statigita ĉe la enirejo al la Domus Aurea.[16]

Sekcio el la Lexikon der gesamten Technik (1904)

Kvankam la Koloso estis konservita, multe de la Domus Aurea estis detruita. La lago estis plenigita kaj la tero reuzata por lokigo de la nova Flavia Amfiteatro. Gladiatoraj lernejoj kaj aliaj helpaj konstruaĵoj estis konstruitaj najbare ene de la iama grundo de la Domus Aurea. Laŭ rekonstruita surkribaĵo trovita surloke, "la imperiestro Vespasiano mendis tiun novan amfiteatron starigota el la generala parto de la rabaĵo." Tio estas supozata kiel referencita al la ampleksa kvanto de trezoro kaptita de la romianoj sekve de sia venko en la Unua Juda-Romia Milito en 70 AD. La Koloseo povas esti tiele interpretata kiel granda triumfa monumento konstruita en la Roma tradicio celebri grandajn militvenkojn,[16] trankviligante la roman popolon anstataŭ revenigi soldatojn. La decido de Vespasiano konstrui la Koloseon sur la loko de la lago de Nerono povas esti vidata ankaŭ kiel popolisma gesto revenigi al la popolo areon de la urbo kiun Nerono alproprigis por sia propra uzo. Male al multaj aliaj amfiteatroj, kiuj estis situantaj ĉe la ĉeurboj, la Koloseo estis konstruitaj en la urbocentro; fakte, lokigante ĝin kaj laŭlitere kaj simbole ĉe la koro de Romo.

La Koloseo estis kompletita je triono je la tempo de la morto de Vespasiano en 79. La supra nivelo estis finita kaj la konstruaĵo inaŭgurita de lia filo, Tito, en 80.[5] Diono Kasjo rakontas ke ĉirkaŭ 9,000 naturaj bestoj estis mortigitaj dum la inaŭguraj ludoj de la Flavia Amfiteatro. Oni eldonis rememoran stampadon celebrante la inaŭguron.[18]

La konstruaĵo estis remodelita plue fare de la pli juna filo de Vespasiano, nome la nove nomumita imperiestro Domiciano, kiu konstruigis la hypogeum, nome serion de subgrundaj tuneloj uzitaj por loĝejo de kaj animaloj kaj sklavoj. Li aldonis ankaŭ galerion supre de la Koloseo por pligrandigi ties lokenhaveblon.

En 217, la Koloseo estis ege damaĝita de grava incendio (kaŭzita ŝajne de fulmo, laŭ Diono Kasio[19]) kiu detruis la lignajn suprajn nivelojn de la amfiteatra interno. Ĝi ne estis tute reparata ĝis ĉirkaŭ 240 kaj ĝi suferis pluajn riparadojn en 250 aŭ 252 kaj denove en 320. Surskribaĵo registras la restaŭradon de variaj partoj de la Koloseo sub regado de Teodozio la 2-a kaj de Valentiniano la 3-a (regis en 425–455), eble por ripari damaĝon kaŭzitan de grava tertremo okazinta en 443; plia verko sekvis en 484[20] kaj 508. La areno pluestis uzata por luktado eĉ ĝis la 6a jarcento, kun gladiatoriaj luktoj menciitaj ĝis ĉirkaŭ 435. Animalĉasado pluis ĝis almenaŭ 523, kiam Anicio Maksimo celebris sian ekkonsuliĝon per kelka venatio, pro kio li estis kritikita de la reĝo Teodoriko la Granda pro ties alta kosto.[16]

Mezepoka[redakti | redakti fonton]

Mapo de Mezepoka Romo montranta la Koloseon

La Koloseo spertis plurajn radikalajn ŝanĝojn de uzo dum la mezepoka periodo. Ekde la fino de la 6-a jarcento malgranda preĝejo estis konstruita ene de la strukturo de la amfiteatro, kvankam tio ŝajne ne transigis ajnan specialan religian signifon pri la konstruaĵo kiel tutaĵo. La areno estis konvertita en tombejo. La multaj volbitaj spacoj en la arkadoj sub la sidigado estis konvertitaj en loĝejoj kaj atelieroj, kaj estas registritaj kiel daŭre luitaj same malfrue kiom ĝis la 12-a jarcento. Ĉirkaŭ 1200 la Frangipani-familio transprenis la Koloseon kaj fortikigis ĝin, ŝajne utiligante ĝin kiel kastelon.

Granda difekto estis kaŭzita al la Koloseo per la granda sismo en 1349, faligante la eksteran sudan flankon, kuŝintan sur malpli stabila aluvia tereno. Multo de la falita ŝtono estis recikligita por konstrui palacojn, preĝejojn, hospitalojn kaj aliajn konstruaĵojn aliloke en Romo. Religia ordeno translokiĝis en la nordan trionon de la Koloseo en la mezo de la 14-a jarcento kaj daŭre enloĝis tie ĝis tiom malfrue kiom ĝis la komenco de la 19-a jarcento. La interno de la amfiteatro estis grandskale senigita el ŝtono, kiu estis recikligita aliloke, aŭ (koncerne la marmorfasadon) estis bruligita por fari kalkon.[16] La bronzaj krampoj kiuj tenis la masonaĵon kune estis elprenitaj aŭ hakitaj el la muroj, forlasante multajn variolcikatrojn tiele ke daŭre cikatras la konstruaĵo ĝis hodiaŭ.

Moderna[redakti | redakti fonton]

La Koloseo en akvaforto de 1757 fare de Giovanni Battista Piranesi

Dum la 16a kaj 17a jarcentoj, ekleziaj funkciuloj serĉis produktivan rolon por la Koloseo. La papo Siksto la 5-a (1585–1590) planos konverti la konstruaĵon en lanfabriko por havigi dungojn por la romaj putinoj, kvankam tiu propono forgesiĝis pro lia frua morto.[21] En 1671 la kardinalo Altieri rajtigis ties uzadon por toreo; publika protesto kaŭzis, ke la ideo estu abandonita.

Aliancaj trupoj trarigardas gvidibron ekster la Koloseo post liberigo en 1944

En 1749, la papo Benedikto la 14-a disvastigis la konsideron, ke la Koloseo estis sankta loko kie la fruepokaj kristanoj iĝis martiroj. Li malpermesis la uzadon de la Koloso kiel ŝtonminejo kaj konsekris la konstruaĵon al la Pasiono de Kristo kaj instaligis Krucvojon, deklarante ĝin sanktigita pro la sango de la kristanaj martiroj kiuj pereis tie (vidu Kristanoj kaj la Koloseo). Tamen ne estas historia pruvaro por subteni la postulon de Benedikto, kaj ankaŭ ne estas eĉ pruvaro de antaŭ la 16a jarcento kiu sugestas ke tio vere okazis; la Catholic Encyclopedia konkludas, ke ne estas historia grundo por tiu supozo.

Interno de la Koloseo, Romo (1832) de Thomas Cole, montranta la Krucvojon ĉirkaŭ la areno kaj la etendiĝinta vegetaĵaro

Pli postaj papoj iniciatis diversan stabiligon kaj restarigprojektojn, forigante la ampleksan vegetaĵaron kiu superkreskis la strukturon kaj minacis difekti ĝin plu. La fasado estis plifortikigita per triangulaj brikkojnoj en 1807 kaj 1827, kaj la interno estis riparita en 1831, 1846 kaj en la 1930-aj jaroj. La arena substrukturo estis parte elfosita en 1810-1814 kaj 1874 kaj estis plene eksponita dum la regado de Benito Mussolini en la 1930-aj jaroj.[16]

La Koloseo hodiaŭ estas unu el la plej popularaj vidindaĵoj de Romo, ricevante milionojn da vizitantoj ĉiujare. La efikoj de poluo kaj ĝenerala plimalboniĝo dum tempo ekigis gravan restarigprogramon aranĝitan inter 1993 kaj 2000, je kosto de 40 miliardoj da italaj liroj (19.3m USD/€20.6m ĉe prezoj de la jaro 2000).

En la lastaj jaroj la Koloseo fariĝis simbolo de la internacia kampanjo kontraŭ mortpuno, kiu estis aboliciita en Italio en 1948. Pluraj kontraŭ-mortaj punmanifestacioj okazis antaŭ la Koloseo en 2000. Post tiu tempo, kiel gesto kontraŭ la mortopuno, la magistratoj de Romo ŝanĝas la koloron de la noktotempa lumo de la Koloseo de blanka al orkoloro kiam iu ajn persono kondamnita al la mortopuno ie ajn en la mondo sukcesas havi sian punon ŝanĝita aŭ estas liberigita,[22] aŭ se jurisdikcio abolicias la mortopunon. Plej lastatempe, la Koloseo estis prilumita en orkoloro kiam mortpuno estis aboliciita en la usona ŝtato de Nov-Meksiko en aprilo 2009. [23]

Pro la ruinita stato de la interno, estas nepraktike uzi la Koloseon por aranĝi grandajn okazaĵojn; nur kelkaj centoj da spektantoj povas esti gastigitaj en provizora sidigado. Tamen, multe pli grandaj koncertoj estis okazigitaj tuj ekstere, utiligante la Koloseon kiel fonon. Prezentistoj kiuj ludis ĉe la Koloseo en la lastaj jaroj estis Ray Charles (majo 2002),[24] Paul McCartney (majo 2003),[25] Elton John (septembro 2005),[26] kaj Billy Joel (julio 2006).

La Koloseo hodiaŭ kiel fono al aktivega metropolo

Fizika priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekstero[redakti | redakti fonton]

Origina fasado de la Koloseo

Male al pli fruaj grekaj teatroj kiuj estis konstruitaj sur montoflankoj, la Koloseo estas totale liberstaranta strukturo. Ĝi derivas sian bazan eksteran kaj internan arkitekturon de tiu de du romiaj teatroj dorsegluitaj. Ĝi estas elipsforma laŭ plano kaj estas 189 metrojn (615 ft/640 romiaj piedoj) longa, kaj 156 metrojn (510 ft/528 romiaj piedoj) larĝa, kun bazfaco de 6 akreoj (24,000 m²). La alteco de la ekstera muro estas 48 metroj (157 ft/165 romiaj piedoj). La perimetro origine mezuris 545 metrojn (1,788 ft/1,835 romiaj piedoj). La centra areno estas ovalo 87 m (287 ft) longa kaj 55 m (180 ft) larĝa, ĉirkaŭita de muro 5 m (15 ft) alta, super kiu leviĝis partoj de sidlokaro.

La ekstera muro estis ĉirkaŭkalkulita kiel pli ol 100,000 kubajn metrojn (3,531,467 kubaj piedoj) de travertina ŝtono kiuj estis metitaj sen mortero tenite kune per 300 tunoj da ferkrampoj.[16] Tamen, ĝi suferspertis ampleksan difekton dum la paso de la jarcentoj, kun grandaj segmentoj kolapsitaj post tertremoj. La norda flanko de la perimetromuro daŭre staras; la karakterizaj triangulaj brikkojnoj ĉe ĉiu fino estas modernaj aldonoj, estinte konstruitaj en la komenco de la 19-a jarcento por apogi la muron. La resto de la aktuala ekstero de la Koloseo estas fakte la origina interna muro

La ekstero de la Koloseo, montrante la parte sendifektan eksteran muron (maldekstre) kaj la plejparte sendifektan internan muron (centre kaj dekstre)

La pluviva parto de la monumenta fasado de la ekstera muro konsistas el tri serioj de supermetitaj arkadoj dominitaj per podio sur kiu elstaras alta subtegmento, el kiuj ambaŭ estas alenitaj per fenestroj intermetitaj je regulaj intervaloj. La arkadoj estas enkadrigitaj per duon-kolonoj de la toskana, Ionika kaj korinta ordoj, dum la subtegmento estas ornamita per korintaj pilastroj.[27] Ĉiu el la arkoj en la duaetaĝa kaj triaetaĝa arkadoj enkadrigis statuojn, verŝajne honorante diojn kaj aliajn figurojn de Klasika mitologio.

Du cent kaj kvardek apogokonzoloj estas poziciigitaj ĉirkaŭ la pinto de la subtegmento. Ili origine apogis retireblan markezon, konatan kiel la velarium, kiu protektis spektantojn el la suno kaj la pluvo. Tio konsistis el kanvas-kovrita, reteca strukturo farita da ŝnuroj, kun truo en la centro. [5] Ĝi kovris du trionojn de la areno, kaj verŝis malsupren direkte al la centro por kapti la venton kaj disponigi brizon por la spektantaro. Maristoj, speciale aliĝitaj de la romia maramea ĉefsidejo ĉe Misenum kaj loĝantaj en la proksima Castra Misenatium, kutime laboris por la velario.[28]

Enirejo LII de la Koloseo, kun siaj Romiaj ciferoj ankoraŭ videblaj

La enorma homamaskapacito de la Koloseo faris esenca ke la ejo povus esti plenigita aŭ evakuita rapide. Ĝiaj arkitektoj adoptis solvojn tre similaj al tiuj uzitaj en modernaj stadionoj por trakti la saman problemon. La amfiteatro estis ĉirkaŭita per okdek enirejoj ĉe grundnivelo, 76 el kiuj estis uzitaj fare de ordinaraj spektantoj.[5] Ĉiu enirejo kaj elirejo estis numeritaj, kiel estis ĉiu ŝtuparo. La norda ĉefenirejo estis rezervita por la Romia Imperiestro kaj liaj asistantoj, dum la aliaj tri aksaj enirejoj estis plej verŝajne uzitaj fare de la elito. Ĉiuj kvar aksaj enirejoj estis riĉe ornamitaj per pentritaj stukaj reliefoj, el kiuj fragmentoj pluvivas. Multaj el la originaj eksteraj enirejoj malaperis pro la falo de la perimetromuro, sed enirejoj XXIII (23) al LIV (54) daŭre pluvivas.[16] Spektantoj ricevis biletojn en la formo de numeritaj ceramikbreĉetoj, kiuj direktis ilin al la konvena sekcio kaj vico. Ili aliris siajn sidlokojn tra vomitoria (singulare vomitorium), trairejoj kiuj malfermiĝis en parto de sidlokoj de malsupre aŭ supre. Tiuj rapide disigis homojn en iliajn sidlokojn kaj, post konkludo de la okazaĵo aŭ pro urĝa evakuado, povis permesi ilian eliradon post nur kelkaj minutoj. La nomo vomitoria derivas de la latinaĵo por rapida senŝargiĝo, de kiu derivas la vorto vomi.

Interna sidlokaro[redakti | redakti fonton]

La rastitaj areoj kiuj siatempe enhavis sidlokojn

Laŭ la Kodeksa Kalendaro de 354, la Koloseo povus gastigi 87,000 homojn, kvankam modernaj taksoj metis la figuron ĉe proksimume 50,000. Ili estis siditaj laŭ gradita aranĝo kiu reflektis la rigide plurtavolan naturon de romia socio. Specialaj skatoloj estis disponigitaj ĉe la nordaj kaj sudaj finaĵoj respektive por la imperiestro kaj la vestaloj, disponigante la plej bonajn vidojn de la areno. Laŭflanke de ili sur la sama nivelo estis larĝa platformo aŭ podio por la senatana klaso, kiuj estis rajtigitaj alporti siajn proprajn seĝojn. La nomoj de kelkaj 5ajarcentaj senatanoj daŭre povas esti viditaj ĉizitaj en la masonaĵon, supozeble rezervante areojn por sia uzo.

Diagramo de la niveloj de sidlokaro

La parto super la senatanoj, konataj kiel la maenianum primum, estis okupita fare de la ne-senatana nobla klaso aŭ kavaliroj (equites). La venonta nivelo supren, la maenianum secundum, estis origine rezervita por ordinaraj romiaj civitanoj (plebanoj) kaj estis dividita en du sekcioj. La plej suba (la immum) estis por riĉaj civitanoj, dum la supra (la summum) estis por malriĉaj civitanoj. Specifaj sektoroj estis disponeblaj por aliaj sociaj grupoj: ekzemple, knaboj kun siaj tutoroj, soldatoj en forpermeso, eksterlandaj eminentuloj, skribistoj, heroldoj, pastroj ktp. Ŝtonaj (kaj pli poste marmoraj) sidlokoj estis disponeblaj por la civitanoj kaj nobeluloj, kiuj supozeble kunportintus siajn proprajn kusenojn. Surskriboj identigis la areojn rezervitajn por specifaj grupoj.

Alia nivelo, nome maenianum secundum in legneis, estis aldonita ĉe la pinto mem de la konstruaĵo dum la regado de Domiciano. Tio konsistis el galerio por la komunaj senhavuloj, sklavoj kaj virinoj. Ĝi estintus aŭ nur starejo, aŭ havintus tre krutajn lignajn benkojn. Kelkaj grupoj estis ekskluditaj entute de la Koloseo, precipe entombigistoj, aktoroj kaj iamaj gladiatoroj.[16]

Ĉiu parto estis dividita en sekciojn (maeniana) per kurbaj trairejoj kaj duonmuroj (praecinctionesbaltei), kaj estis subdividitaj en cunei, aŭ kojnoj, per la ŝtupoj kaj navoj de la vomejoj. Ĉiu vico (gradus) de sidlokoj estis numerita, permesante ĉiun individuan sidlokon esti precize nomumita per sia gradus, cuneus, kaj number.[29]

Areno kaj hipogeo[redakti | redakti fonton]

La Kolosea areno, montrante la hypogeum.

La areno mem estis 83 metroj por 48 metroj (272 ft je 157 ft/280 de 163 romiaj piedoj).[16] Ĝi konsistis el ligna planko kovrita per sablo (la latinaĵo por sablo estas harenna aŭ areno) kovranta kompleksan subteran strukturon nomitan hipogeo (laŭlitere "subteraĵo"). Malmulto nun restas de la origina arenplanko, sed la hipogeo daŭre estas klare videbla. Ĝi konsistis el du-nivela subtera reto de tuneloj kaj kaĝoj sub la areno kie gladiatoroj kaj bestoj estis tenitaj antaŭ konkursoj komenciĝis. Okdek vertikalaj ŝaftoj disponigis tujan aliron al la areno por enkaĝigitaj bestoj kaj scenejeroj kaŝitaj sube; pli grandaj ĉarnirumitaj platformoj, nomitaj hegmata, disponigis aliron por elefantoj kaj similaĵoj. Ĝi estis restrukturita dum multaj okazoj; almenaŭ dek du malsamaj fazoj de konstruo povas esti viditaj.[16]

Detalo de la hipogeo

La hipogeo estis ligita per subteraj tuneloj al kelkaj punktoj ekster la Koloseo. Bestoj kaj prezentistoj estis alportitaj tra la tunelo el proksimaj staloj, kaj ankaŭ la kazerno de la gladiatoroj ĉe la Ludus Magnus al la oriento estis ligitaj per tuneloj. Apartaj tuneloj estis disponeblaj por la imperiestro kaj la vestaloj por permesi ilin eniri kaj forlasi la Koloseon sen devi pasi tra la homamasoj.[16]

Ekzistis ankaŭ grandaj kvantoj de maŝinaro en la hipogeo. Liftoj kaj pulioj levis kaj malaltigis scenejon kaj teatrajn necesaĵojn, same kiel levis enkaĝigitajn bestojn al la surfaco por liberigo. Ekzistas indico por la ekzisto de gravaj hidraŭlikaj mekanismoj[16] kaj laŭ praaj raportoj, estis eble inundi la arenon rapide, supozeble per ligo al proksima akvedukto.

Subtenitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Koloseo – vido el Opia Monteto

La Koloseo kaj ĝiaj agadoj apogis grandan industrion en la areo. Aldone al la amfiteatro mem, multaj aliaj konstruaĵoj proksime estis ligitaj al la ludoj. Tuj en la oriento estas la restaĵoj de la Ludus Magnus, rekrutlernejo por gladiatoroj. Tio estis ligita al la Koloseo per subtera trairejo, por permesi facilan aliron por la gladiatoroj. La Ludus Magnus havis sian propran miniaturan portrejnadan arenon, kio estis mem populara altiro por romiaj spektantoj. Aliaj rekrutlernejoj estis en la sama areo, inkluzive de la Ludus Matutinus (Matena lernejo), kie batalantoj de bestoj estis trejnitaj, kaj plie la Dacia kaj Gaŭla lernejoj.

Ankaŭ proksime estis la Armamentarium, konsistante el armilejo por stoki armilojn; la Summum Choragium, kie maŝinaro estis stokita; la Sanitarium, kiu havis instalaĵojn por trakti vunditajn gladiatorojn; kaj la Spoliarium, kie korpoj de mortintaj gladiatoroj estis senvestigitaj de siaj kirasoj.

Ĉirkaŭ la perimetro de la Koloseo, ĉe distanco de 18 m (59 ft) de la perimetro, estis serio de altaj ŝtonfostoj, kun kvin ceteraj sur la orienta flanko. Diversaj klarigoj estis avancitaj por tiu ĉeesto; ili eble estis religia limo, aŭ ekstera limo por biletkontroloj, aŭ ankro por la velariummarkezo.[16]

Rekte plej proksime al la Koloseo estas ankaŭ la Arko de Konstanteno.

La Koloseo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Koloseon kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:

Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
-Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
nobela Panteono kaj civitana Forumo.
Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.[30]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Building the Colosseum. Arkivita el la originalo je 2012-12-27. Alirita 2014-07-25.
  2. (2013) The Colosseum: Largest Amphitheatre. Guinness World Records.com.
  3. (2005) The Colosseum. Harvard University Press. ISBN 0-674-01895-8.
  4. BBC's History of the Colosseum p. 2. Bbc.co.uk (22-a de marto 2011). Alirita 16-a de aprilo 2012.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Roth, Leland M.. (1993) Understanding Architecture: Its Elements, History and Meaning, ‑a eldono, Boulder, CO: Westview Press. ISBN 0-06-430158-3.
  6. William H. Byrnes IV (Printempo 2005) "Ancient Roman Munificence: The Development of the Practice and Law of Charity". Rutgers Law Review vol. 57, issue 3, pp. 1043–1110.
  7. BBC's History of the Colosseum p. 1. Bbc.co.uk (22a de Marto 2011). Alirita 16a de Aprilo 2012.
  8. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 115.
  9. Azorín, samloke.
  10. Frommer's Events – Event Guide: Good Friday Procession in Rome (Palatine Hill, Italy). Frommer's. Alirita 8a de Aprilo 2008.
  11. . The Flavian Dynasty. Arkivita el la originalo je 2011-05-31. Alirita 25a Septembro 2007. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-31. Alirita 2014-07-25.
  12. J. C. Edmondson. (2005) Flavius Josephus and Flavian Rome. Oxford University Press. ISBN 0-19-926212-8.
  13. The Colosseum – History 1. Alirita 26a de Januaro 2008.
  14. Mairui, Amedeo. Studi e ricerche sull'Anfiteatro Flavio Puteolano. Napoli : G. Macchiaroli, 1955. (OCLC)
  15. The Coliseum. The Catholic Encyclopedia. New Advent. Alirita 2a de Aŭgusto 2006.; la citita formo el Pseŭdo-Bede estas tiu presita en Migne, Pat. Lat 94 (Paris), 1862:543, notita en F. Schneider, Rom und Romgedanke im Mittelalter (Munich) 1926:66f, 251, kaj en Roberto Weiss, The Renaissance Discovery of Classical Antiquity (Oxford: Blackwell) 1973:8 kaj noto 5.
  16. 16,00 16,01 16,02 16,03 16,04 16,05 16,06 16,07 16,08 16,09 16,10 16,11 16,12 16,13 Claridge, Amanda. (1998) Rome: An Oxford Archaeological Guide, ‑a eldono, Oxford, UK: Oxford University Press, 1998, p. 276–282. ISBN 0-19-288003-9.
  17. ALFÖLDY, GÉZA (1995). “Eine Bauinschrift Aus Dem Colosseum.”, Zeitschrift für Papyrologie und Epigraphik 109, p. 195–226. 
  18. Sear, David R. (2000). Roman Coins and Their Values - The Millennium Edition. Volume I: The Republic and The Twelve Caesars, 280BC-AD96 (pp. 468-469, coin # 2536). London: Spink. ISBN 1 902040 35 X
  19. Cass. Dio lxxviii.25.
  20. La riparo de damaĝo fare de la tertremo de 484 estis pagitaj de la konsulo Decio Mario Venancio Basilio, kiu metis du surskribojn por celebri siajn verkojn (Corpus Inscriptionum Latinarum, CIL VI, 1716).
  21. "Rome." Encyclopædia Britannica. 2006.
  22. Young, Gayle, "On Italy's passionate opposition to death penalty", CNN, 24a de Februaro 2000. Kontrolita 2a de Aŭgusto 2006.
  23. Google.com[rompita ligilo]
  24. Colosseum stages peace concert, BBC News Online, 12a Majo 2002.
  25. McCartney rocks the Colosseum, BBC News Online, 12a Majo 2003.
  26. Sir Elton's free gig thrills Rome, BBC News Online, 4a Septembro 2005.
  27. Ian Archibald Richmond, Donald Emrys Strong, Janet DeLaine. "Colosseum", The Oxford Companion to Classical Civilization. Ed. Simon Hornblower and Antony Spawforth. Oxford University Press, 1998.
  28. Downey, Charles T.. The Colosseum Was a Skydome? (2005-02-09). Alirita 2a de Aŭgusto 2006.
  29. Samuel Ball Platner (kompletita kaj reviziita de Thomas Ashby), A Topographical Dictionary of Ancient Rome. Oxford University Press, 1929.
  30. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Coarelli, Filippo. (1989) Guida Archeologica di Roma. Milano: Arnoldo Mondadori Editore. ISBN 88-04-11896-2.
  • Hopkins, Keith; Mary Beard. (2005) The Colosseum. Cambridge, MA: Harvard University Press. ISBN 0-674-01895-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]