Gladiatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gladiatoro estis spektakla batalanto en antikva Romio, kiu je amuzo de la publiko batalis en cirko kontraŭ alia homo aŭ sovaĝa besto. La nomo deriviĝas de la latina vorto gladius (= glavo). Sed estis diversaj specoj de gladiatoroj, kiuj batalis per diversaj bataliloj.

Pollice verso, pentraĵo de Jean-Leon Gerome

Gladiatoroj foje, sed ne ĉiam, estis sklavoj. Kelkaj estis kondamnitaj krimuloj. La batalo inter gladiatoroj foje estis ĝismorta; okaze de malvenko de brave batalinta gladiatoro la publiko povis indulgi aŭ malindulgi lin; la gesto, kiun oni uzis tiucele, estas disputata (laŭ kelkaj levo de mano kun polekso montranta supren/malsupren, kiel sur pentraĵo de Jean-Leon Gerome).

Probable la gladiatoraj bataloj originas en kutimo de etruskoj, kiuj kredis, ke la sango de batalantoj helpas mortintojn pluvivi en transtomba mondo.

Gladiatoro Spartacus gvidis la plej faman ribelon de romiaj sklavoj.

Konstantino la 1-a malpermesis gladiatorajn batalojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]