Tiridato la 1-a (Armenio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo kiu reprezentas al Tiridato la 1-a (la Granda)

Tiridato la 1-a (en la armena: Տրդատ Ա ) Reĝo de Armenio inter la jaroj 53 kaj 75 kaj laŭ kelkaj historiistoj ĝis la fino de la 1-a jarcento, kun mallonga interrompo en la jaro 54 kaj alia pli longa inter la jaroj 58 kaj 62. Li estis filo de Vonones la 2-a de Partujo kaj frato de Vologases la 1-a, imperiestroj de Partujo. Li establis la arsakidan dinastion en Armenio.

Kun la helpo de partiaj trupoj kaj loka subteno, Tiridato venkis la kartvelan reĝon Radamisto (filo de la reĝo de Iberio) protektata de la Romia Imperio. Profitante epidemion kiu devigis la retiriĝon de la partanoj, Radamisto provizore rekuperis la tronon kaj subpremis la popolon pro la helpo kiun ĝi donis al Tiridato. Tiam, Tiridato gvidis ribeliĝon kontraŭ Radamisto kaj definitive venkis lin. Tacito rakontas ke Tiridato savis el la rivero Arakso al Zenobia, la gravediĝinta edzino de Radamisto, kiu celis droniĝi antaŭ esti kaptita de la partanoj. Tamen, li dece kondutis antaŭ Zenobia kaj ŝia filo, laŭ la reĝa digno.