Vestalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de vestalo

Vestaloj estas tiuj ses romaj pastrinoj, kiuj estis devigitaj al virgeco kaj prizorgo de la kulto kaj fajro de Vesta, diino de la hejma fajro.

La junulinojn elektis en la aĝoj inter 6 kaj 10 jaroj la ĉefpastro (pontifex maximus). Ili servis dum tridek jaroj kaj ili devis reteni sian virgecon. Ili rajtis edziniĝi post la servo, sed tio okazis malofte, ĉar – laŭ la superstiĉo – tio povas kaŭzis malbonŝancon.

La vestaloj komence reprezantis la filinojn de la reĝa familio, sed poste oni elektis el la filinoj de la libernaskiĝintaj kaj reputaciaj familioj (fine eĉ el familioj de liberigitoj). Plua kondiĉo estis la perfekta (sana) korpo kaj spirito kaj ke la gepatroj ankoraŭ vivu.

La vestaloj gardis daŭre la fajron en la Templo de Vesta, ili devis porti akvon en sankta fonto, antaŭprepari la ritan manĝaĵon, prizorgi la objektojn de la interna sanktejo. Ili havis ĉefrolon en la festoritoj de la Diino (Vestalia, 7-15-a de junio).

Se ili preterlasis la devojn, oni punis ilin per batado. Se ili perdis la virgecon, oni entombigis ilin vivante.

Ili havis multajn honorojn kaj privilegiojn, ekz. Liberiĝis el sub la patra potenco.