Armilejo
El Vikipedio
Armilejo, aŭ arsenalo, estas militista deponejo de armiloj; ĝi estas ejo, kie estas stokataj kaj eventuale riparitaj armiloj kaj aliaj maŝinoj aŭ aparatoj de armeo.
[redakti] Etimologio
La vorto arsenalo, kiu nuntempe ekzistas en multaj eŭropaj lingvoj, devenas el la araba دار الصناعة, dār as-sināʿa, kiu signifas "metiejo", "fabriko". Ĝi uzatas interalie ekzemple en la germana (Arsenal), en la itala (arsenale) kaj en la franca (arsenal).