Pasiono (kristanismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pasiono.
Jesuo portanta sian krucon, pasiono, Germanio
La Krucumo de Jesuo de Simon Vouet.
Krucumita Jesuo

Pasiono estas, en kristana teologio, termino uzata por la eventoj kaj suferoj – fizikaj, spiritaj, kaj mensaj – de Jesuo dum la horoj antaŭ kaj dum lia juĝado kaj ekzekutado surkruce. La Krucumo de Jesuo estas centra evento por la kristana kredaro.

La rakonto de la Pasiono estas en la Biblio, en la Evangelio laŭ Mateo, ĉapitroj 26 al 27, laŭ Marko ĉirkaŭ 14-15, laŭ Luko ĉirkaŭ 22-23, kaj Johano ĉirkaŭ 13-19.

Tiuj partoj de la kvar evangelioj, kiuj priskribas tiujn eventojn, estas konataj kiel "Pasionaj rakontoj". La ne-kanona Evangelio laŭ Petro estas ankaŭ Pasiona rakonto. En la Liturgia jaro, la Pasiono estas rememorata en Sankta semajno, komence ĉe Palmofesto kaj fine ĉe Sankta Sabato.

Kristanoj meditas la Pasionon ĉefe en la Vojo de la Kruco, la malĝojaj misteroj de la rozario, kaj dum Paska Semajno antaŭ Pasko. Tre observemaj kristanoj fastas ĉiuvendrede, en memoro de la Pasiono.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La etimologiaj originoj de la vorto estas la greka verbo πάσχω (pasĥō), nome suferi,[1] el libreroj kiel la Mateo 17:12 (kaj paralelaj teksteroj ĉe Marko kaj Luko) kaj ĉe Agoj, 1:3. La latina vorto passio[2] estas uzata alude al la krista morta sufero en la Vulgato. La termino unuafoje aperis en tekstoj de la 2a jarcento precize por priskribi la penojn kaj suferojn de Jesuo en tiu kunteksto. La vorto pasio ekde tiam prenis pli ĝeneralan aplikon kaj nun priskribas ankaŭ la rakontojn pri kristanaj martiroj.

La termino Agonio de Jesuo estis pli specife aplikata al la Angoro en la Ĝardeno (greka agon) nome pregado fare de Jesuo antaŭ sia aresto en Getsemano; simile kiel ĉe pasiono, ankaŭ la termino agonio etendiĝis al stato mensa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Strong Greek, 3958
  2. Webster's New World College Dictionary. Yourdictionary.com (2012-05-23). Alirita 2012-06-05.

Referencoj (angle)[redakti | redakti fonton]

  • Brown, Raymond E. An Introduction to the New Testament Doubleday 1997 ISBN 0-385-24767-2
  • Brown, Raymond E. et al. The New Jerome Biblical Commentary Prentice Hall 1990 ISBN 0-13-614934-0
  • Kilgallen, John J. A Brief Commentary on the Gospel of Mark Paulist Press 1989 ISBN 0-8091-3059-9
  • Miller, Robert J. Eldonisto The Complete Gospels Polebridge Press 1994 ISBN 0-06-065587-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]