Teodoriko la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Teodoriko.
Teodoriko
Reĝo de Italio
Teodoriko la Granda figurita en miniaturo de la 12-a jarcento
Teodoriko la Granda figurita en miniaturo de la 12-a jarcento
Regado 493-526
Antaŭulo Odoakro
Sekvanto Atalariko
Kronado 478 (kiel reĝo de Ostrogotoj)
Ceteraj titoloj Reĝo de Ostrogotoj
Persona informo
𐌸𐌹𐌿𐌳𐌰𐍂𐌴𐌹𐌺𐍃 𐍃𐌰 𐌼𐌹𐌺𐌹𐌻𐌰
Þiudareiks sa Mikila
Naskonomo Þiudareiks
Naskiĝo 12-a de majo 454
en Panonio
Morto 30-a de aŭgusto 526
en Raveno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Raveno
Religio Arianismo
Etno Ostrogotoj vd
Lingvoj gotalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando de la ostrogotoj vd
Familio
Dinastio Amali dynasty vd
Patro Teodemiro
Patrino Ereleuva (kromedzino de Teodemiro)
Gefratoj Amalafrida vd
Edz(in)o Audofleda
Infanoj Ostrogotho Areagni, Thiudigotho, Amalasunta, Theodora
Profesio
Okupo monarkosuvereno vd
Aktiva en Reĝlando de la ostrogotojItalio vd
Reĝo de Ostrogotoj
Dum 474526
Antaŭulo Teodemiro
Sekvanto Atalariko
Reĝo de Italio
Dum 493526
Antaŭulo Odoakro
Sekvanto Atalariko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodoriko, dirita la Granda, aŭ simple Teodoriko, el la Gota lingvo Þiudareiks (Panonio, 12-a de majo 454Raveno, 30-a de aŭgusto 526), estis reĝo de la Regno de Ostrogotoj ekde 474 kaj reĝo de Italio ekde 493 ĝis 526, dua ĝermana reĝo de Romo.

Agado[redakti | redakti fonton]

Teodoriko, estis viro grande respektinda kaj bonavolema al ĉiuj kaj regis laŭlonge de tridektri jaroj. Laŭlonge de tridek jaroj Italio ĝuis tian bonan fortunon ke liaj posteuloj heredis pacon, ĉar ĉiu ajn lia entrepreno estis bona. Li regis du gentojn, romanojn kaj gotojn, kaj - kvankam li estis kristana ariana – neniam atakis katolikan religion; kaj organizis ludojn en cirkoj kaj anfiteatroj, tiel ke ĉe la romanoj li estis kromnomata TrajanoValentiniano, kies agojn li prenis modelo, kaj de gotoj, pro lia edikto per kiu li establis justicon; li estis konsiderita ĉiuaspekte ilian plejbonan reĝon. (El latina historiisto)

Briko ĉizita per la nomo Teodoriko, malkovrita en Romo.

Filo de Ostrogotoj Teodemiro kaj ties kromedzino Erelieva, okjaraĝa estis sendita kiel ostaĝo, pro garantio de paco inter Bizancanoj kaj Ostrogotoj, ĉe la korto de la imperiestro Leono la 1-a la Traco, kie restadis dek jarojn. En Konstantinopolo ĉefurbo de la Orienta Romia Imperio li estis edukita kaj ellernis la la grekan kaj la latinan lingvojn. Elaĉetita de la patro, li tuj gajnis kiel generalo la estimon de ostrogotoj en diversaj bataloj, kaj obtenis ilian senkondiĉan konfidon.

Posteuleco[redakti | redakti fonton]

Teodoriko posteulis en la trono de Ostrogotoj post la morto de la patro (474) kaj daŭrigis la politikon de alianco kun la proksima imperio, el kiu li ricevis kompensojn pro la servoj en la defendo de la ŝtatlimoj. La bizanca imperiestro, per la alianco kun Teodoriko esperis meti sub kontrolo de ostrogotoj la novajn barbarajn gentojn kiuj premis ĉe la limoj de la imperio, sekurigante al Bizanco sekurecan zonon kiu funkciis kiel kuseneto inter imperio kaj la barbaraj ŝtatoj..

Moneroj elmetitaj de Teodoriko en la jaroj 491–501 p.K.

La sukcesoj de Teodoriko konvinkis imperiestron Zenonon rekoni al la ostrogota reĝo la staton de “romia federito” kaj lin levante al la ŝarĝo de de konsulo por la jaro 484 (kelkajn jarojn poste li estis distingita per statuo en Konstatinopolo), oficialigante tiele la ostrogotan superecon en la balkana areo.

Se la ĉeesto de Teodoriko fariĝis ĉiam pli embarasa por Zenono, samtempe Odoakro en Italio ĉiam pli gainis influon minacante la regadon de Bizanco. Zenono tiam elpensis solvi la problemon per la provoko de kontrastoj inter la du “barbaroj”: pro tio, subtenata kaj helpata de Bizanco, Teodoriko pretigis ekspedicion al Italio, kiu estos realigita la postan jaron.

Ekspedicio al Italio[redakti | redakti fonton]

Teoderiko transiris la Orientajn Alpojn en 489 kun centmiloj da ostrogotaj armeanoj kaj kuntrenis sian popolon al kruelaj bataloj kontraŭ la Eruloj, kiuj ĉesis nur post kvin jaroj, kiam Teodoriko perfide mortigis sian kontraŭulon Odiakron kaj tutan ties kortegon dum bankedo kiu devus sankcii la pacon inter la du reĝoj.

La elimino de rivalo Odoakro, kiu siavice estus insidanta la vivon de Teodoriko, signis la komencon de la regado de ostrogotoj en Italio, regado kiu alestigu longan pacan kaj stabilecan periodon.

Palaco de Teodoriko en Raveno, mozaiko en la Baziliko de Sankta Apolinaro Nova.

Rilatoj inter Romanoj kaj Ostrogotoj[redakti | redakti fonton]

Teodoriko sekvis la gvidajn politikajn liniojn de Odoakro, allasante al la romanoj, kiuj sin montris fidindaj, la oficojn administrajn kaj politikajn jam okupitajn antaŭe, rezervante al la gotoj nur postenojn koncernantajn sekurecon kaj militajn aferojn. Krome, por pacigi Italion, elaĉetis romanajn civitanojn enprizonigitajn ĉe aliaj barbaraj popoloj kaj daŭrigis en la asignado de bienoj. Tiaj liberaleco kaj sagaco en la dividado de la kultivaj terenoj ŝuldeblas al la malmulta nombro de ostrogotoj postrestintaj post la transiro de la orientaj Alpoj.

Publikaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La Maŭzoleo de Teodoriko en Raveno.

Teodoriko elstaris ankaŭ pro plenumo kaj restaŭrado de publikaj verkoj, kiel restrukturado de la Trajana Akvedukto kiu el la Apeninoj, tra la loko Galeata (kie ĵuse estis remalkovritaj la termaj kvartaloj de ĉaspalaco aparteninta al Teodoriko), malsupreniras direkte de Forlì kaj Raveno. La gravo de tiu publika restaŭrado estas atestata ankaŭ de la nuna restado de lokonomoj. Tiu kaj aliaj intervenoj permesis al la itala ekonomio refortiĝis post la longa stagnado en kiu delonge kuŝis..
Oni informiĝas pri almenaŭ aliaj du ĉaspalacoj de Teodoriko: pri unu el ili eble troviĝas restaĵoj en Raveno, pri alia certas ke ĝi estis konstruita ordone de la ostrogota reĝo en Monza.
Teodoriko, krome, konstruigis la maŭzoleon destinitan gastigi liajn korpajn restaĵojn. Tiu maŭzoleo estas formita de du surmetitaj ĉambroj, kun tre peza monolita kalota ŝtonkovrilo de istria ŝtono, kiu ne havas la egalon en la malfru-antikva kaj bizanca arkitekturo. Tiu enigma konstruaĵo, fakte, enŝoviĝas en la tradicio de la imperiaj monumentoj. Multaj establoj kaj akveduktoj de Romo estis restaŭrataj ĉar damaĝataj de la la uzo aŭ de tertremoj.

Religiaj disputoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ rilate la religiajn aferojn Teodoriko laŭspuris Odoakron kaj ne kontrastis kun la katolikismo, kvankam li apartenis al la kristana ariana konfesio kiel eble jam Odoakro.

La nova bizanca imperiestro Justino la 1-a kiu alstrebis al nova rolo de la Imperio ankaŭ en la religiaj aferoj agitantaj tiam kristanismon, komencis lukti kontraŭ Arianismo, vidata kiel kredo neakordigebla kaj danĝera por la kreskanta influo de la Katolika Eklezio. Fidele ligita al tiu principo kontraŭa al la ariana kredo, en 524 dekretis ke ĉiuj establoj lokoj rezervitaj al la ariana kulto estu transdonitaj al la Katolika Eklezio.

Teodoriko, konvinkita ke estus sekreta akordo inter la imperio de Konstantinopolo kaj katolikaj medioj de Italio, reagis perforte: li ordonis mortigi iujn siajn gangliajn kunlaborantojn, inter kiuj Severinon Boecion.

Sekve Todoriko devigis papon Johanon la 1-an iri Konstantinopolon por peti revokon de la dekreto de imperiestro Justino la 1-a kaj, plue, ke la arianoj puŝite konvertiĝintaj al katolikismo revenu rekonfesi ariarismon. La papo iris, petis kaj obtenis la nuligon de la dekreto sed ne petis la permeson laŭ kiu konventiĝinatoj al katolikismo povu reveni al arianismo. Por tio Johano la 1-a reveninta al Romo, estis enprizonigita kaj forlasita al morto en 526, ordone de Teodoriko.[1] Teodoriko, konfuzita pro la eventoj de la lastaj monatoj kaj jam maljuna, forpasis en la sama jaro lasante Italion, jam pacigitan, al la nevo Atalariko sub la regenteco de la sia filino Amalasunta.

Legendaro pri Teodoriko[redakti | redakti fonton]

Teodoriko estis protagonisto de multaj legendoj, kies unu estas: Kiam li estis mortanta, alvenis al li informo ke cervino kun oraj kornoj aperis en la arbaro. Armiĝinte per pafarko kaj sagoj, la reĝo ekmarsis ĝin serĉi, sed abrupte la ĉevalo sur kiu li rajdis, koleriĝinte, komencis senhalte kuri ĝis superpasi Mesinan Markolon kaj atingi per spektakla salto la krateron de Etna, enen de kiu ĝi sin ĵetis kun la la reĝo sur gropo. Tiu legendo estis reprenita kun kelkaj variantoj de Carducci, kiu pri ĝi verkis poemeton en duobla versokvaro: La leggenda di Teoderico, publikigita en la poemkolekto Rime nuove (Novaj Rimoj).

Alia epizodo prezentas legendan varianton de la versio de la mortigo de la rivalo Odoakro (493), kiu post esti venkita de Teodoriko en batalo, akceptis, invita de la venkinto, partopreni en bankedo kie Teodoriko, kun la komplico de servisto de la sama Odoakro, lin ponardis sur dorso.

La folkloro de alpaj popoloj kreis multajn legendojn kiuj mencias Tedorikon en Verono. Tiele aliloke.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bella aŭ Historiae (Greke: Ὑπέρ τῶν πολέμων λόγοι sive Ἱστορίαι), verko de Prokopio, verkita en la 6-a jarcento: tie estas rakontataj eventoj de la bozanca imperio de 531 kaj 532.
  2. Braga, Simonetto, p. 56-57

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • AA. VV., Teoderico il grande e i Goti d'Italia. Atti del XIII Congresso internazionale di studi sull'Alto Medioevo (Milano, 2-6 novembre 1992), CISAM, Spoleto 1993.
  • Marina Braga, Roberta Simonetto, Il quartiere Carmine in Brescia città museo, Brescia 2004
  • G. Garollo, Teoderico re dei Goti e degl'Italiani, Tip. Gazzetta d’Italia, Firenze 1879.
  • W. Ensslin, Theoderich der Grosse, B. F. Bruckmann, München 1947.
  • P. Lamma, Teoderico, La Scuola Editrice, Brescia 1951.
  • J. Moorhead, Theoderic in Italy, Oxford University Press, Oxford 1992.
  • P. Amory, People and identity in Ostrogothic Italy, 489-554, Cambridge University Press, Cambridge 1997.
  • A. Giovanditto, Teodorico e i suoi goti in Italia (454-526), Jaca Book, Milano 1998.
  • B. Saitta, La «civilitas» di Teoderico: rigore amministrativo, «tolleranza» religiosa e recupero dell'antico nell'Italia ostrogota, L'Erma di Bretschneider, Roma 1999.
  • László Passuth, Rávena fue la tumba de Roma
  • Gary Jennings, Halcón.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]