Eskvilino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La sep montetoj de Romo

La monteto Eskvilino (latine: mons Esquilinus, itale: colle Esquilino) estas unu el la sep montetoj de Romo. La 65 metrojn alta monteto sterniĝas de la roma ĉefstacidomo Termini direkten al la Koloseo. Eskvilino estas ne nur monteto, sed ankaŭ kvartalo de Romo, kiu havas, post Trastevere la plej grandan loĝantaron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la imperio la supera parto de la monteto estis tre ŝatata loĝkvartalo, en la malsupra parto troviĝis la misfama Subura-kvartalo.

La orienta parto de la respublikana murego de Romo, la serviana muro trairis la Ekvilinon. En tiu muro troviĝis la pordego Pordo Eskvilino.

Sur altiĝo de la Eskvilino, la Colle Oppio, troviĝis la loĝejo de la romia imperiestro Nero, la Domus Aurea. Nuntempe troviĝas tie la baziliko de la patriarko Santa Maria Maggiore kaj aliaj preĝejoj. La plej famaj inter ili estas San Pietro in Vincoli kaj Santa Prassede.

Trovaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1506 oni retrovis la Laokoon-grupo sur la Eskvilino.

En la jaro 1781 la marmora kopio de Diskobolos trovita sur la Eskvilino estis identigita de Carlo Fea kiel devena de la bronza originalo de Myron.

Statuo de nuda virino trovita en la jaro 1874 en la imperiaj ĝardenoj sur la Eskvilino estas nomata la "Venuso de la Eskvilino".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Koordinatoj: 41° 53' 44" N, 12° 29' 48" O