Sep montetoj de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La sep montetoj de Romo

La sep montetoj de Romo (latine: septem montes Romae) estas sep montetoj situantaj oriente de la rivero Tibero en la nuna itala ĉefurbo Romo. Tiuj montetoj gravis dum la sidlado de Romo kaj estis gravaj punktoj de la urba topografio. Post la detruo de la urbo fare de la Gaŭloj en la jaro 387 a.K. ili estis ĉirkaŭitaj de la serviana murego, kiu apartigis la urbon de la ĉirkaŭaĵo.

Jen la sep montetoj:

Aliaj montetoj, sed ne apartenantaj al la klasika aro estas interalie la Pincio, 54 m, la Gianicolo, 82 m, kaj la Vatikana monteto, 75 m, kiuj situas ekster de la antikva urbocentro kaj iĝis parto de Romo nur sub la imperiestro Aŭreliano aŭ en la jaro 847.

Tiuj sep montetoj ne korespondas al la „sette colli“, sur kiuj ĉirkaŭ 1000 a.K. la Latinoj starigis unuajn sidlejojn: Suburba (plialtiĝo de la Caelius), Palatium kaj Germalus (nuntempe kune la Palatino), Velia kaj – kiel plialtiĝoj de la EskvilinoOppius, Cispius kaj Fagutal.

Aliaj plialtiĝoj en la nuntempa Romo estas la Monte Parioli, 59 m, la Monte Antenne, 64 m, la Monte Mario, 139 m, kaj la Monte Testaccio, 49 m.