Ŝtonminejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kalkŝtona minejo en Soignies, Henegovio, Belgio.
Kalkŝtona minejo en Supra Bavario

Ŝtonminejo estas uzata por akiro de rokaĵoj el rokmonto. La ekspluato, minado de la rokoj okazas plej ofte subĉiele.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtonminejoj ekzistas jam ekde la antikvo. La egiptoj uzis ilin por produkti ŝtonegojn por la piramidoj, pli grandamase la romianoj eklaboris en ŝtonminejoj. Gravaj ŝtonminejoj estis Kriemhildenstuhl en Germanio kaj Mons Claudianus kaj Mons Porphyrites en Egiptio.

Procezo[redakti | redakti fonton]

La ŝtonrompado, malfermo de la minejo povas okazi nur post akiro de la necesaj instancaj permesiloj. Oni eĉ detale antaŭskribas la rekultivan devon post ĉesigo de la rokekspluato. La ŝtonrompado okazas plej ofte per eksplodigo, poste oni liveras la ŝtonegojn al mineja prilaborejo kaj oni dispecigas, klasas la ŝtonojn laŭ grando: oni povas paroli pri ŝtonsablo, splito, balastoj kaj akvokonstrua ŝtono (kun eĝoj de 120-200 cm). Tiuj materialoj povas esti pluprilaboritaj, ekz. por produkti betononasfalton.

Specifa formo de la ŝtonrompado estas la produkto de merkatdeziritaj naturŝtonoj kiel plataj aŭ pavimaj ŝtonoj. Por tiu oni uzas la sekvajn ŝtontipojn: marmoro, kalkŝtono, granito, bazaltoardezo. Ideale temas pri rokejoj, kie la ŝtontavoloj jam nature pli-malpli konvenas al la merkato, alikaze oni devas segi aŭ desplitigi la deziratan formon, grandon.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ĉar la ŝutvaroj de la ŝtonminejo havas tre malaltan tunan valoron, tiel la kosto de la transporto estas konkurdecida. Oni plej ofte loke, lokproksime vendas la ŝutvarojn, plej ofte en baskulkamiono, sed ankaŭ en fervojaj vagonoj kaj ŝipoj al pli fora loko.

Ŝtonrompado en Germanio[redakti | redakti fonton]

En 2004, oni rompis en Germanio 144 milionojn da tunoj el naturŝtono. La maksimumo okazis en 1994 kun 189 milionoj da tunoj. En Germanio ekzistas ĉ. 2000 ŝtonminejoj, kiuj laborigas ĉ. 25.000 personojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Moers-Zeche Rheinpreußen Schacht 4-Förderturm.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Minado