Triumfa arko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
triumfa arko de la imperiestro Konstantino en Romo

Triumfa arko (latine arcusfornix triumphalis) estas pordegoforma konstruaĵo ne ligita al alia konstruaĵo, kiu origine stariĝis en la Romia Imperio honore al triumfantaj imperiestroj aŭ armeestroj.

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ankoraŭ ekzistantaj triumfaj arkoj en Romo estas, krom la ruinoj de la triumfa arko de Drusus, tiuj de Tito en la areo Forum Romanum, de Septimo Severo same en la foruma areo, kaj de Konstantino apud la Koloseo. Aliaj konstruaĵoj de tiu speco estas honoraj arkoj kiel tiu de Galieno, trairaj arkoj kiel tiu de la dio Jano en la areo Forum Boarium aŭ urbopordegoj kiel la Dolabella-arko.

la triumfa arko de Germanicus (19 p.K.) en Saintes, restaĵo de la antikva romia urbo Mediolanum Santonum

Ĉar triumfaj paradoj de la romiaj armeestroj aŭ imperiestroj nur okazis en Romo kaj Konstantinopolo, la arkoj de tiu epoko, kiuj en simila maniero konstruiĝis en aliaj urboj de la imperio, ne nomatis "triumfa", sed "honora" arko: ekzemploj estas la honoraj arkoj de imperiestro Aŭgusto Cezaro en Rimini, en Susa, Aosta kaj Fano; tiuj de Trajano en Ancona, Mérida (Hispanio) kaj Benevento, tiu de Hadriano en Ateno, la Aŭgusta urbofonda arko en Orange kaj tiu de Galerius en Tesaloniko. Krome ekzistas honoraj arkoj inter alie en Pula, Verono, Saintes, Saint-Rémy-de-Provence, Carpentras en suda Francio kaj Cáparra en Hispanio. La Hadriana pordego de Antalya en Turkio same pli havas la karakteron de honora arko ol de urbopordego. La origina signifo de la tiel nomata "pagana pordego" apud la romia urbo Carnuntum en nuna Aŭstrio daŭre ne estas plene klarigata de arkeologoj kaj historiistoj.

Dum la jaro 1986 la restaĵoj de la ĝisnun plej norda konata romia honora arko trovatis en la germana urbo Majenco.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Ekde la 18-a jarcento ekestis inter alie du triumfaj arkoj de Parizo (Arc de Triomphe de l'Étoile, de 1836, kaj du Carrousel, 1809), de Milano (Arco della Pace, 1838), Innsbruck (Triumphpforte, 1765), Potsdamo (Brandenburga pordego, 1770), Munkeno (Siegestor, "venka pordego", 1852), Bukaresto (Arcul de Triumf), Vác, en la Jubila Parko de Bruselo, Arko de Triumfo en Madrido, kaj en aliaj lokoj. Ĉiuj tiuj triumfaj arkoj dekoriĝas per riĉaj ornamoj, aparte per reliefoj.

Kristanaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

En la malnovkristanaj kaj armenaj baziliko triumfa arko estas la arko antaŭ la sanktejo (latine sanktuarium), en la gotika kristana preĝejo la arko inter navo kaj korusejo, super kiu kutime estas statuo aŭ pentraĵo de la "triumfanta savanto" Jesuo, aŭ en kiu, simbole por Jesuo venkinta la morton, pendas granda kruco nomata "triumfa".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]