Jano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
statuo de Jano

La dio Jano - latine Ianus, foje ankaŭ literumita Janus - laŭ PIV estas romia dio de la komencoj kaj malfermoj, prezentata kun du vizaĝoj kontraŭdirektaj. La portoj de la templo de Jano en Romo estis fermitaj nur dum paco. Li apartenas al la plej malnovaj romiaj dioj kaj al la origina romia mitologio. Temas pri pure romia diaĵo, la helena mitologio ne konas kompareblan figuron.

Bildigo[redakti | redakti fonton]

monero kun Jano-kapo (ĉ. 220)

La plej fruaj bildigoj de la dio - sur la monero, kiun produktigis la reganto Servius Tullius - montras ĝin kun duobla vizaĝo, rigardante antaŭen kaj malantaŭen; tial la kromnomo Geminus (ĝemelo). Per kvar kapoj li aperas sur moneroj de la imperiestro Hadriano. La plej ofta bildigo tamen laŭ la unuaj moneroj restis tiu de du kapoj aŭ de du vizaĝoj sur unu kapo. La tiel nomata "jana kapo" iĝis simbolo de ambigueco.

La deveno de la dio ne klaras; diversaj mitologiaj legendoj nomas lin infano de Saturno kaj Entoria.

Laŭ tre konata bildigo sur pentraĵoj kaj statuoj, Jano en la dekstra mano nombris 300 ŝtonetojn, kaj en la maldekstra 65, kio indikas pri la divido de la jaro en 365 tagojn. Laŭ aliaj bildigoj li en la dekstra mano havis bastonon, en la maldestra unu aŭ plurajn ŝlosilo(j)n, kiel simbolo esti la gardanto de la ĉiela enirejo, la movanto de la ankroj de la kosmo, la ŝlosa malfermanto kaj fermanto de la ĉielo, la nuboj, la landoj kaj la maroj.

En alegoriaj bildigoj de la kvar sezonoj Jano personigas la vintron. Laŭ li nomatas la monato januaro.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

arko de Jano

Numa Pompilius (n. 750 a.K., m. 672 a.K.), la legenda dua reĝo de Romo, kiu laŭdire enkondukis la kulton pri Jano en Romo, starigis la templon de Jano en la urbo. Krome en la urbo stariĝis fama "arko de Jano", kiu honorigis la diaĵon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]