Flago de Belorusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Belorusio estis oficiale adoptita la 7-an de junio 1995. La dizajno de la flago korespondas al modifo farita al la flago de la Belorusa Soveta Socialisma Respubliko inter 1951 kaj 1991, jaro kiam estis proklamita la sendependeco de Belorusio kaj estis establita la flago. Ĝi estis nuligita en 1995, sed ĝi daŭre estas uzata de opoziciaj grupoj al la registaro de Aleksandro Lukaŝenko, kaj ili konsideras la nuligon kontraŭleĝa.

La ruĝo reprezentas la pasintan historion de la lando kaj pro ĝia uzado en la belorusaj milicoj dum la batalo de Grunwald kaj de la Ruĝa Armeo. Verdo reprezentas esperigan estonton de Belorusio kaj ĝiaj arbaroj.

Ĉe la his-flanko troviĝas dekoracia dizajno kreita en 1917 de Matrena Markeviĉ kiu estas uzita por la dekoraciado de floroj kaj plantoj. Ĝi reprezentas la kulturon kaj unuecon de la belorusoj.