Kvokao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kvokao
Rottnest Quokka 2004 SeanMcClean.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiulo Marsupialia
Ordo: Malmultedentuloj Diprotodontia
Familio: Makropedoj Macropodidae
Subfamilio: Macropodinae
Genro: Setonix
Lesson, 1842
Specio: S. brachyurus
Setonix brachyurus
(Quoy & Gaimard, 1830)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La kvokao (Setonix brachyurus) estas malgranda makropedo, proksime al la grandeco de doma kato. Simila al aliaj marsupiuloj de la familio makropedoj (kiel kanguruoj kaj valabioj) la kvokao estas herbomanĝa kaj ĉefe noktuma. Ĝi movas sur la tero kiel kanguruo, kun miksaĵo de malgrandaj kaj grandaj saltetoj. Ĝi ankaŭ povas grimpi malgrandajn arbojn kaj arbedojn. Kvokaoj estas ariĝemaj - ili kolektiĝas en grandajn grupojn, kie estas manĝaĵo. La ino naskas nur unu idon en unu jaro.

Ĉi tiu malgranda marsupiulo troviĝas nur en la sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio. La vorto kvokao devenas, tra la angla quokka, el vorto en la loka aborigena nungara lingvo, verŝajne gwaga (prononcita kiel gŭaga).[1]

Estas multaj kvokaoj sur la insulo Rottnest, kiu estas apud la marbordo. La insulo havas nek katojn nek vulpojn.

La kvokaoj de la insulo estis inter la unuaj aŭstraliaj mamuloj viditaj de Eŭropanoj. En 1658, la nederlanda maristo Samuel Volckertzoon skribis pri ekvido tie de "sovaĝa kato". En 1696 la ŝipara kapitano Willem de Vlamingh esploris specimenojn de la mamulo, kiun li priskribis kiel grandan raton. Pro tio, li nomis la insulon nederlande Rottenest, "rata nesto".[2]

Tiu aŭstralazia specio ne timas homojn, kaj ofte saltetas sufiĉe proksime al ilin, precipe sur Rottnest. Tamen, leĝo malpermesas, ke anoj de la publiko iel ajn manipulas la kvokaojn de la insulo.[3] Vizitantoj al Rottnest estas ankaŭ konsilataj, ke ili ne donu al la kvokaoj aĵojn por manĝi, ĉar ĉi tio povas malhelpi la sanon de la bestoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dixon, R.M.W.; Moore, Bruce; Ramson, W. S.; Thomas, Mandy. (2006). Australian Aboriginal Words in English: Their Origin and Meaning, 2nd ed., Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-554073-5.  (angle)
  2. VOC Historical Society - de Vlamingh (angle)
  3. Rottnest Island Regulations 1988 (Okcidenta Aŭstralio), rr 40 & 73; sched. 4 (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]