Suda Aŭstralio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Suda Aŭstralio
Flago de Suda Aŭstralio Blazono de Suda Aŭstralio
(Flago) (Blazono)
Kromnomo: Festivala Ŝtato
Mapo de Aŭstralio kun Suda Aŭstralio indikita
Aliaj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj
Ĉefurbo Adelajdo
Registaro Konstitucia monarkio
Kevin Scarce
Mike Rann (ALP)
Areo
 – Tuta
 – Tero
 – Akvo
 
1.043.514 km² (4a)
983.482 km²
60.032 km² (5,75 %)
Loĝantaro (censo 2006)
 – Loĝantaro
 – Denseco
 
1.514.337 (5a)
1,49/km² (6a)
Malneta Ŝtata Produkto
(2004-05)
 – Produkto ($m)
 – Produkto per loĝanto
 
 
59.819 (5a)
$ 38.838/persono (7a)
Horzono UTC+9:30
Federa reprezentado
 - Ĉambraj seĝoj
 - Senataj seĝoj
 
11
12
Alteco
 – Plej alta
 
Monto Woodroffe + 1.435 m
 – Malplej alta Lago Eyre −16 m
Mallongigoj
 – Poŝta
 – ISO 3166-2
 
SA
AU-SA
Retejo
www.sa.gov.au
v  d  r
Information icon.svg

Suda Aŭstralio (angle South Australia) estas ŝtato de Aŭstralio: Ĝi kovras la sudan centron de la kontinento kaj havas areon de 984.377 kvadrataj kilometroj – do estas la kvara plej granda el inter la ok ŝtatoj kaj teritorioj de Aŭstralio. Politike administra ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Adelajdo. La ŝtato okcidente limas kun Okcidenta Aŭstralio, norde kun la Norda Teritorio kaj Kvinslando, oriente same kun Kvinslando, Novsudkimrio kaj Viktorio, kaj sude fare de la Suda Oceano. Kun 1,5 milionoj da enloĝantoj, la ŝtato loĝigas malpli ol dekonon de la tuta enloĝantaro de Aŭstralio, kaj havas la kvinan rangon el inter la ok ŝtatoj kaj teritorioj. La plimulto de la sudaŭtralianoj loĝas en la ĉefurbo Adelajdo, kaj la plejgranda parto de la ceteraj enloĝantoj en la agrikulture fekundaj areoj laŭlonge de la sudorienta marbordo kaj de Murej-Rivero.

La originoj de la ŝtato estas unikaj kompare al la aliaj partoj de Aŭstralio: Suda Aŭstralio ekestis kiel planita brita provinco de liberaj setlantoj, kaj ne kiel brita malliberula kolonio. Oficiale la setlado komenciĝis la 28-an de decembro de 1836 kiam la ŝtato proklamiĝis fare la la gubernanto Hindmarsh, laŭ kiu poste baptiĝis insulo de la ŝtato. La celo do estis establi provincon kiel civiliga centro por liberaj enmigrantoj, promesante civilajn rajtojn kaj religian toleron. Kvankam la ŝtato pro la klimataj cirkonstancoj havis ekonomiajn problemojn vere prosperi, ĝi restis politike reformema kaj kulture vigla. Nuntempe, ene de Aŭstralio la ŝtato konatas kiel ŝtato de festivaloj kaj de bona vino.

La ŝtata ekonomio baziĝas sur agrikulturo, minado kaj produktado de konsumaj varoj, kaj havas kreskantan bankaron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj enloĝantoj de Aŭstralio alvenis el la nordo proksimume antaŭ 40.000 ĝis 60.000 jaroj. Tra jarmiloj ili iom post iom disvastiĝis sur la tuta kontinento. Tiuj indiĝenaj aŭstralianoj estis bone establiĝintaj en Okcidenta Aŭstralio, kiam la unuaj ŝipoj de eŭropanoj ekpasis la regionon, survoje al Ĝakarto dum la komenco de la 17-a jarcento.

La unua dokumentita fojo, kiam eŭropanoj vidis Sudan Aŭstralion, estis dum la jaro 1627 kiam la nederlanda ŝipo Gulden Zeepaert ("Ora Marĉevalo") kun kapitano Francois Thijssen esploris la marbordon. Thijssen nomis la teritorion "Pieter Nuyts Land", laŭ la plej altranga persono sur la ŝipo. Dum 1802, la brito Matthew Flinders kaj franco Nicolas Baudin detale registris la marbordan regionon sur mapoj: Baudin nomis la landon "Terre Napoléon" ("napoleona grundo").

Dum 1834, la brita parlamento validigis leĝon, kiu ebligis la starigon de la provinco Suda Aŭstralio. La leĝo precizigis ke 802.511 kvadrataj kilometroj estu la areo de la nova kolonio, kaj ke ĝi estu sen ajnaj malliberuloj. La plano antaŭvidis ke la kolonio flegu la plej bonajn "virtojn" de la brita socio, kaj esti sen religia diskriminacio kaj senlaboreco.

Provizore la 636 unuaj setlantoj de naŭ ŝipoj albordiĝis sur la Kanguru-Insulo, ĝis la loko de la hodiaŭa Adelajdo estis elektita centro de la nova kolonio kaj unuaj domoj estis starigitaj tie.

Suda Aŭstralio dum 1861 donis al la inaj civitanoj limigitan rajton voĉdoni en elektoj de la ŝtata parlamento, kaj dum 1894 estis la unua loko en inter la modernaj demokratiaj ŝtatoj de la mondo, kiu enkondukis universalan rajton por virinoj, voĉdoni en ĉiuj politikaj elektoj kaj mem elektiĝi.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satelita foto de la oriento de Suda Aŭstralio. Notindas la sekaj lagoj (blankaj makuloj) en la nordo.

La tereno konsistas grandparte el dezerta kaj duondezerta stepo, kun pluraj montetaroj kaj montaroj. La okcidenta parto konsistas el la apenaŭ enloĝata regiono Nularba Ebenaĵo kun multaj marbordaj klifoj.

La plej gravaj eksportaĵoj de Suda Aŭstralio estas tritiko, vino kaj lano. Pli ol duono de ĉiuj vinoj de Aŭstralio produktiĝas ĉi-tie.

La suda marbordo limas kun la Suda Oceano. Averaĝa monata temperaturo estas 29 °C dum januaro kaj 15 °C dum julio. Sed parte la taga temperaturo dum januaro kaj februaro povas atingi 48 celsiusajn gradojn.

Regionoj:

Riveroj:

Lagoj:

Insuloj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


 
Ŝtatoj kaj teritorioj de Aŭstralio
Flago de Aŭstralio
Ŝtatoj de Aŭstralio Kvinslando | Novsudkimrio | Okcidenta Aŭstralio | Suda Aŭstralio | Tasmanio | Viktorio
Kontinentaj teritorioj Aŭstralia Ĉefurba Teritorio | Teritorio de Golfeto Jervis | Norda Teritorio
Eksteraj teritorioj Aŭstralia Antarkta Teritorio | Aŝmora kaj Kartia Insuloj | Herda kaj Makdonaldaj Insuloj | Kokosinsuloj | Koralmaraj Insuloj | Kristnaskinsulo | Norfolkinsulo