Hesperidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekcio de oranĝo montranta la strukturon de hesperidio.

En botaniko, hesperidio estas modifita tipo de bero, ofte akirita el citrusoj. Estas karneca frukto de pli malpli malmola ŝelo, nomita perikarpo, konstituita de epikarpo, mezokarpo kaj endokarpo, kaj karneca materialo inter la endokarpo aŭ interna muro de la ovario kaj la semoj. Tiuokaze, la karneca parto ne estas konstituita de la muroj de la ovario, sed de karpeloj fermitaj kaj ŝvelaj inter ili kaj la semoj. La dezajno estas tiele tute diferenca al tiu de la beroj, kun kiuj ili povas esti konfuzitaj, kie la mezokarpo kaj la endokarpo konstituas la karnecan materialon aŭ pulpo.

Kelkaj ekzemploj de hesperidioj estas la fruktoj oftaj en rutacoj, kiel por ekzemplo la citrono, la oranĝo kaj la mandarino.