Alegana betulo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Alegana betulo
Somera foliaro de Alegana betulo
Somera foliaro de Alegana betulo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Betulo Betula
Dunomo
Betula alleghaniensis
Britton, 1904
Sinonimoj
  • B. lutea Micĥ.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Alegana betulo ( Betula alleghaniensis ), estas nearkta specio de betulo, hejma en orienta Nordameriko, ekde Novlando ĝis Nov-Skotujo, Nov-Brunsviko, suda Kebekio kaj Ontario, kaj la sudorienta angulo de Manitobo en Kanado, okcidente ĝis Minesoto, kaj sude en Apalaĉoj ĝis norda Georgio.

Alegana betulo estas la provinco-arbo de Kebekio, kie ĝi estas ofte nomita merisier [merizje], nomo kiu en Francujo estas uzata por la ĉerizarbo. La angla nomo, yellow birch ( flava betulo ) referencas al la koloro de la arboŝelo [1].

Enhavo

[redakti] Priskribo

Ĝi estas mezgranda foliarbo atingante altecon de 20 metroj ( escepte 30 metroj ) kun trunko ĝis 80 cm de diametro. La ŝelo estas glata, flav-bronzkolora, senŝeliĝante en maldikaj horizontalaj strioj, kaj ofte kun malgrandaj nigraj makuloj kaj cikatroj. La branĉetoj, se ili estas kontuzitaj, havas malfortan odoron de salikila metilo, kvankam ne tiel fortan kiel ĉe la rilata dolĉa betulo ( Betula lenta ). La folioj estas alternaj, ovalaj, 6-12 cm longaj kaj 4-9 cm larĝaj, kun fajne segildentaj marĝenoj. La floroj estas vent-polenitaj amentoj, 3-6 cm longaj. La masklaj amentoj estas pendantaj, la femalaj amentoj starigantaj. La fruktoj aŭtune maturiĝas, estas kunmetitaj de multaj malgrandegaj flugilhavaj semoj enpakitaj inter la amentobrakteoj.

La ligno de alegana betulo estas amplekse uzita por plankoj, mebloj kaj dentpikiloj. Plejparte de la ligno vendita kiel betulo en Nordameriko devenas de tiu specio. Pluraj specioj de lepidopteroj uzas la arbon kiel nutraĵfonton por siaj raŭpoj.

Arboŝelo de alegana betulo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj