Königs Wusterhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Königs Wusterhausen
Blazono
Königs Wusterhausen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Dahme-Spreewald
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°17′30″N 13°37′30″O  /  52.29167°N, 13.625°O / 52.29167; 13.625 (Königs Wusterhausen)
Alto super la marnivelo 36 m
Areo 95,82 km²
Loĝantaro 33975 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 03375
Poŝtkodo 15711, 15751
15754, 15758
Aŭtomobila kodo LDS
Oficiala kodo 12061260
Subdivido 7 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Stefan Ludwig
Partio de komunumestro Linkspartei
Adreso de la administrejo Schloßstraße 3
15711 Königs Wusterhausen
Komunuma retejo www.koenigs-wusterhausen.de
v  d  r
Information icon.svg

Königs Wusterhausen [KEniŝs vusterHAŬzen] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dahme-Spreewald de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2012 la komunumo havis 33 975 loĝantojn.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La radio-ĉefstacio Königswusterhausen disaŭdigis la 16-a de novembro 1924 sur ondo 2450 paroladon de telegr.-direktoro Arnold Behrendt, poste sur ondo 2800 Esperanto-koncerton. Oni fondis post ĝi „Germanan Radio-Esperanto-Ligon“. Prezidanto iĝis Arnold Behrendt, vicprezidanto telegr.-direktoro Gerlach, direktoro de la radio-ĉefstacio, oficejo ĉe Ellersiek & Borel. Pri la fondo informis la revuo Germana Esperantisto, 1925, n-o 1. Ankaŭ en la postaj jardekoj, en la epoko de GDR samkiel post la ŝtata reunuiĝo de Germanio, en la urbo kontinue aktivis esperantistoj.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

la kastelo de Königs Wusterhausen