Senftenberg
El Vikipedio
| Senftenberg | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Brandenburgio | ||||
| Distrikto | Distrikto Oberspreewald-Lausitz | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 51°31′00″N 14°01′00″O / 51.516667°N, 14.016667°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 102 m | ||||
| Areo | 126,94 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 03573 | ||||
| Poŝtkodo | 01968 1993 –7840 | ||||
| Aŭtomobila kodo | OSL (bis 1994 SFB) | ||||
| Oficiala kodo | 12 0 66 304 | ||||
| Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
| Komunumestro | Andreas Fredrich | ||||
| Partio de komunumestro | SPD | ||||
| Adreso de la administrejo | Markt 1 01968 Senftenberg |
||||
| Komunuma retejo | www.senftenberg.de | ||||
Senftenberg estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Oberspreewald-Lausitz de la federacia lando Brandenburgio. Fine de la jaro 2010 la urbo havis 26530 loĝantojn. La urbo situas borde de la rivero Nigra Elster.
La historie ĉefa enspezofonto en la urbo estis la minado, pri kio memorigas la minista simbolo supre maldestre en la urba blazono.
Partneraj urboj [redakti]
Püttlingen en okcidenta Germanio (Sarlando) ekde 1989
Nowa Sól (germane ĝis 1945 Neusalz an der Oder) en Pollando ekde 1992
Senftenberg en Aŭstrio ekde 1993
Saint-Michel-sur-Orge en Francio ekde 1996
Veszprém en Hungario ekde 1996
Žamberk (germane ĝis 1945 Senftenberg in Böhmen) en Ĉeĥio ekde 1996
Fresagrandinaria en Italio ekde 2003
Dum 1996 la urboj Senftenberg kaj Püttlingen kun siaj partneraj urboj Nowa Sól (Pollando), Saint-Michel-sur-Orge (Francio), Veszprém (Hungario) kaj Žamberk (Ĉeĥio) fondis urbopartnerecan ligon, kiu dum 2003 estis ampleksigita per la itala urbo Fresagrandinaria.
