Bad Homburg
| Blazono | Mapo |
|---|---|
Bad Homburg, plennome Bad Homburg vor der Höhe, estas urbo en la sudo de la federacia lando Hesio en Germanio. Fine de la jaro 2011 la komunumo havis 52528 loĝantojn. La urbo situas en la mezalta montaro Taunus, ĝi apartenas al la distrikto Hochtaunus kaj al la administra distriktaro Darmstadt.
Multloke en la urbocentro oni vidas, ke la urbo estis tre ŝatata banloko por nobeloj kaj riĉuloj dum la 19a kaj komenco de la 20a jarcento. Estas elegantaj hoteloj kaj kafejoj, tradicia kazino, granda parko kun ruse ortodoksa kapelo kaj tajlanda templo, aldone al kastelo kaj antaŭaj konstruaĵoj el la mezepoko.
Tre rekomendindas viziti la termobanejon Taunus-Therme, unu el la plej vizitataj tiaspecaj ripozejoj en la regiono: multaj saŭnoj, vaporbanejoj, naĝejoj kaj kromaj distrejoj troviĝas en loko dekorita laŭ ĉineca stilo ... nekutima dekoro por naĝejo.
Urbopartnerecoj [redakti]
Bad Homburg havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
Bad Mondorf en Luksemburgio
Cabourg en Francio
Koiro en Svisio
Dubrovnik en Kroatio
Exeter en Britio
Mariánské Lázně (germane Marienbad) en Ĉeĥio
Mayrhofen en Aŭstrio
Peterhof en Rusio
Terracina en Italio
Projektaj partnerecoj:
Vidu ankaŭ [redakti]
Aliaj lokoj kun la nomo Homburg

