Konstanta Kortumo de Arbitracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun la Tribunalo de Arbitracio pri Sporto


Konstanta Kortumo de Arbitracio
emblemo
interregistara organizaĵo
Komenco 1899 vd
Geografia situo 52° 5′ 19″ N, 4° 17′ 53″ O (mapo)52.0886111111114.2980555555556Koordinatoj: 52° 5′ 19″ N, 4° 17′ 53″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Hago
Situo Nederlando
Konstanta Kortumo de Arbitracio (Nederlando)
Konstanta Kortumo de Arbitracio (Nederlando)
DEC
Konstanta Kortumo de Arbitracio
Konstanta Kortumo de Arbitracio
Map
Konstanta Kortumo de Arbitracio
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Marcin Czepelak vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Konstanta Kortumo de Arbitracio (angle Permanent Court of Arbitration, france Cour permanente d'arbitrage) estas internacia tribunalo por libervola solvado de konfliktoj inter ŝtatoj. La Kortumo estis establita per konvencio en 1899 post la Unua Haga Packonferenco. La traktato estis reviziita en 1907 post la Dua Haga Packonferenco [1]. La tribunalo nun ankaŭ aŭdas kazojn implikantajn interregistarajn organizaĵojn kaj privatajn individuojn kiel partioj [2]. Totalo de 122 ŝtatoj estas membroj de la tribunalo [3]. La Kortumo situas en la Palaco de Paco en Hago, Nederlando. Ĝi ne estas agentejo de UN, sed observanto [4][5].

Tiu institucio ne estas tribunalo en la vera senco, sed instrumento por nomumi arbitraciantojn kiam disputantaj partioj tion petas. Arbitraciistoj estas nomumitaj el inter personoj proponitaj kaj aprobitaj de aligitaj landoj en certa ordo. Ĉiu ŝtato povas nomumi kvar juristojn kiuj tiam iĝas membroj de la tribunalo.

Dum la periodo 1902-1932, 20 internaciaj disputoj estis deciditaj fare de la arbitracia tribunalo, dum en la periodo ĝis 1975 nur kvin juraj kazoj estis plusenditaj tien. Tio estas ĉefe pro la fakto, ke la taskoj de la Konstanta Arbitracia Kortumo estis transprenitaj grandparte unue de la Konstanta Internacia Kortumo de la Ligo de Nacioj, fondita en 1922, kaj post 1945 de la Internacia Kortumo organizita sub la Unuiĝintaj Nacioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio. PCA. Arkivita el la originalo je 27 August 2016. Alirita 2 August 2016.
  2. Servicoj - PCA-CPA. Arkivita el la originalo je 2016-06-22.
  3. Contracting Parties. PCA. Alirita 3 August 2019.
  4. "United Nations stresses separation from Hague tribunal".
  5. Intergovernmental Organizations. Arkivita el la originalo je 2017-05-23.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Hudson, Manley O.. (June 1943) “Chapter 1. The Permanent Court of Arbitration”, The Permanent Court of International Justice 1920-1942. New York: The Macmillan Company, p. 3–36 Sections 1–32.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]