Kvinpetalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝildo de Kvinpetalo

Kvinpetalo estas Esperanto-Centro en Bureso apud Puatiero (Francio). Kursoj prilingvaj, staĝoj diverstemaj (literaturo, astronomio, botaniko, komputiko...) en somero kaj en pluraj feri-periodoj dum la tuta jaro en vilaĝaj domoj, el kiuj kvin apartenas al Societo Yvonne Martinot (SYM). La centron kreis en 1985 kelkaj sindonemaj esperantistoj, ĉefe francaj, interalie Georges Lagrange. Ĝis la jaro 1997 ĝi estis filio de LF-koop. De tiam ĝi estas tute memstara kaj ĝi funkcias kaj disvolviĝas plu en plena sendependenco.

Tre riĉa biblioteko kun multaj heredaĵoj de Gaston Waringhien, Roger Bernard kaj Maurice Sujet.

Dometoj de Kvinpetalo

Deveno de tiu nomo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la modelo "trifolio", la nomo "Kvinpetalo" formiĝis, bildigante la kvin pintojn de la verda stelo, kaj samtempe la kvin dometojn de la centro.

Aliaj esperantaj kulturcentroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]