Esperanto-domo
El Vikipedio
Esperanto-domo estas kompleta konstruaĵo kies ĉefa celo estas servi al kuniĝo de esperantistoj, al informado pri Esperanto aŭ al stokado de Esperanto-materialoj (libroservo, biblioteko, arkivo), kaj kies ligo al la Esperanto-movado klare videblas deekstere. Esperanto-domoj ofte apartenas al la Esperanto-asocio de sia lando.
Kelkaj Esperanto-domoj:
- Bona Espero - Alto Paraiso, Brazilo
- Esperanto-domo de Antverpeno - Antverpeno, Belgio
- Germana Esperanta Kultura Centro - Berlino, Germanio
- Esperanto-domo en Jacugatake - Hokuto, gubernio Jamanaŝi, Japanio
- Esperanto-domo en Ŝjotoro - Sjötör, Hungario
- Esperanto-domo, Wedgwood Memorial College - Britio
- Esperanto-Gården aŭ Esperanto-Gastejo - Lesjöfors, Svedio
- Kalgaria Esperanto-Centro - Kalgario, Kanado
- Kastelo Grezijono - Baugé, Francio
- Kvinpetalo - Bouresse, Francio
- Kultura Centro Esperantista - La Chaux-de-Fonds, Svislando
- La Maraude, Arrout, Ariège, Francio
- Montreala Esperanto-Domo, Montrealo, Kanado
- Verda domo de Arizono - Tempe, Arizono, Usono
- Esperanto-domo de Sidnejo - Sidnejo, Aŭstralio
- Seula Esperanto-Kulturcentro - Seulo, Suda Koreio
- Esperanto-Domo Michendorf, Michendorf, Germanio