Esperantodomo Berlino Lichtenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperantodomo en Berlino Lichtenberg estas la domo Einbecker Straße 36 en urboparto Rummelsburg, finkonstruita en 1887 – la naskiĝjaro de Esperanto. La domo en la jaroj inter 2003 kaj 2015 estis sidejo de kelkaj Esperanto-organizaĵoj – Germana Esperanto-Junularo, Esperanto-Ligo Berlino kun biblioteko kaj arkivo, Germana Esperanto-Asocio kun Germana Esperanto-arkivo, krome ĝi estis kunvenejo de Ĵaŭda Rondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La domo estis aĉetita en 2001 de la berlinaj Esperanto-parolantoj Johann Pachter kaj Peter Kühnel. Okazis renovigaj laboroj en la domo, parte internacia laborbrigado efektivigis tion. En la jaro 2005 la subtegmento brulis. Kaŭze de tio estis detruita granda parto de arkivaj materialoj. Poste la domo ricevis aldonan kvaran etaĝon.

Ekde 2003 Germana Esperanto-Junularo havis en la domo sian oficejon kaj uzis la domon por renkontiĝoj, estrarkunvenoj, seminarioj kaj kursoj.

En 2005 translokiĝis la oficejo de Esperanto-Ligo Berlino kun biblioteko kaj arkivo de Falkstraße 25 al la Esperantodomo en Lichtenberg. Ekde tiam ankaŭ Ĵaŭda Rondo kunvenis en Einbecker Straße.

Renkontiĝoj kun esperantistoj el multaj landoj okazis ĉi-tie, ekzemple kun la Esperanto-verkisto Trevor Steele, kun la nepala montargvidisto kaj Esperanto-instruisto Bharat Kumar Ghimire, la tanzania komunala politikisto Mramba Simba Nyamkinda kaj la reprezentanto de Ĉina Esperanto-Ligo kaj Ĉina Radio Internacia Yu Tao.

La 4-an de aprilo 2009 Germana Esperanto-Asocio unuafoje post 1945 malfermis oficejon en Berlino - en la Esperanto-domo en Lichtenberg. Solene estis malkovrita tabulo ĉe la enirejo fare de d-ro Rudolf Fischer, prezidanto de GEA, Julia Hell, prezidantino de GEJ kaj  dipl.-inĝ. Peter Kühnel, prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino.

En 2008 Esperanto-Ligo Berlino proponis al la urbestrino de Lichtenberg, doni al sennoma najbara parko la nomon Zamenhofparko.

Dum la jaroj ŝanĝiĝis la posedrajtoj pri la domo kaj unuopaj loĝejoj.

En 2015 GEA translokiĝis al nova oficejo – la Esperanto-butiko en Katzbachstraße 25 en Berlino Kreuzberg. Ankaŭ la aliaj Esperanto-institucioj forlasis la domon.

Literaturo kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-Kulturdomo Lichtenberg, en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 319
  • Johann Pachter: Das deutsche Esperanto-Archiv feiert Jubiläum: Vom Münchener über das Bayrische zum Deutschen Esperanto-Archiv, en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea Libro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 319-321 (Pri Germana Esperanto-Arkivo – esperantlingva resumo)
  • Sibylle Bauer: Das deutsche Esperanto-Archiv in Berlin, en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj, Jubilea LIbro 1903-2014, Mondial, Novjorko – Berlino 2017, p.230-236 (Pri Germana Esperanto-Arkivo – esperantlingva resumo)
  • La GEA-oficejo en la Esperanto-domo Berlino-Lichtenberg (ekde 2009), en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio. 111 jaroj, Jubilea LIbro 1903-2014, Mondial, Novjorko – Berlino 2017, p.467
  • Germanlingva ekspozicio de Esperanto-Ligo Berlino kaj Muzeo Lichtenberg "10 jaroj Zamenhofparko", montrita de 9-a de aŭgusto ĝis 6-a de septembro 2019 en Urbodomo Lichtenberg (Berlino), teksto: Fritz Wollenberg