Esperanto-Gastejo

El Vikipedio
(Alidirektita el Esperanto-Gården)
Saltu al: navigado, serĉo
Esperanto-Garden.jpg

Esperanto-Gastejo (svede: Esperanto-Gården) estas Esperanto-domo, kursejo kaj migrantohejmo en Lesjöfors (elparolu: Leŝefoŝ) en sveda provinco de Vermlando, Svedio. Ĝin posedas internacia kooperativo kun individuaj membroj el multaj landoj. Krome ĝi membras ankaŭ en Sveda Esperanto-Federacio (SEF), Sveda Esperanto-Instituto (SEI) kaj aliaj asocioj. E-G fondiĝis en 1996, kiam Filipstad-a komunumo forvendis la terenon de iama maljunulejo kaj poste akceptejo por rifuĝantoj. E-G situas ĉe la 60-a latitudo norde, preskaŭ meze inter Stokholmo kaj Oslo. Iniciatinto kaj multjara mastro de E-G estas Lennart Svensson, Klipptorp.

Eksteraj ligiloj[redakti]