Esperanto-Domo Michendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Magdanz klarigas al la estraro de ELB sian projekton „Esperanto-Haus Michendorf“. Foto: FW, Novembro 1992

Esperanto-Domo Michendorf situas en Michendorf, proksime de Potsdam.

La domon origine posedis esperantisto Erich Magdanz, kiu dum GDR-a tempo fuĝis al Okcidenta Berlino. Post la reunuiĝo de Germanio, komence de la 90-aj jaroj, Magdanz proponis ĝin donace al Esperanto-Ligo Berlin (ELB).

Roland Schnell, estrarano de ELB, proponis la fondon de sendependa organizo por teni la relative altajn financajn riskojn aparte de la buĝeto de la asocio. Oni decidis fondi la societon „Esperanto-Haus Michendorf e. V.“ kiel registrita asocio laŭ germana juro kun la tasko administri la domon. La inĝeniero Peter Kühnel fariĝis ĝia prezidanto, Lu Wunsch-Rolshoven kaj Ulrich Bungenstock estraranoj. Ĉi tiu societo subtenis finance multajn kulturajn agadojn de la berlinaj geesperantistoj, ekzemple la ĉiujaran prezentadon de Esperanto ĉe Expolingua el la profito de la domluado.

La vizio de Magdanz estis la transformo de la domo al kulturcentro kun tranokteblecoj por manpleno da gastoj. Li ĉefe celis al gastoj el Rusio, kiuj laŭ lia opinio pasas la domon sur la apuda aŭtoŝoseo. Tion la societo tamen ne efektivigis, ĉar oni por tio devus forpeli la tiamajn loĝantojn, kiuj estas sufiĉe aĝaj kaj vivis tie dum jardekoj. Cetere la domo situas relative for de publika trafiko, kiu gravas por Berlinanoj.

Anstataŭe, la societo subtenis per la lupagoj de la loĝantoj la Esperanto-vivon en Berlino. Unufoje jare okazis en la ĝardeno de la domo somera festo por la esperantistoj de la regiono Berlino-Brandenburgio.

En 2011, post la fino de la multjara luado, la societo vendis la domon al la asocio EsperantoLand. Tiu celis ĝin renovigi kaj denove ludoni.