Esperanto-domo de Antverpeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto-domo de Antverpeno
Zamenhof/Esperanto-objekto
Lando Belgio vd
Situo
Geografia situo 51° 12′ 49″ N, 4° 24′ 37″ O (mapo)51.2135174.410406Koordinatoj: 51° 12′ 49″ N, 4° 24′ 37″ O (mapo)
Esperanto-domo de Antverpeno (Belgio)
Esperanto-domo de Antverpeno (Belgio)
DEC
Esperanto-domo de Antverpeno
Esperanto-domo de Antverpeno
Situo de Esperanto-domo de Antverpeno
Map
Esperanto-domo de Antverpeno
vdr
La nuntempa Esperanto-domo de Antverpeno, ekde la jaro 2017.

Ekde la jaro 2017 la Esperanto-domo de Antverpeno estas situanta en la Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen.

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

En la domo troviĝas la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kun oficejo, eldonejo, libro-servo kaj eta biblioteko. En la domo la membroj de la loka grupo La Verda Stelo ĉiusemajne kunvenas kaj tiam okazas prelegoj, plejofte en Esperanto. La eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo aperigas la revuojn Horizontaal kaj Monato, krom aliajn publikigaĵojn, plejofte esperantlingvajn.

La domo principe estas vizitebla ĉiun labortagon inter la 9-a kaj la 17-a horoj.

Pasintece[redakti | redakti fonton]

Unuafoje en Antverpeno, en 1977 oni starigis apartan Esperanto-oficejon ekster privata domo, situanta Arsenaalstraat 5. Ĝi nomiĝis "Esperanto-Centro" kaj gastigis la Grafikan Centron de UEA.

Ekde 1981 Flandra Esperanto-Ligo luprenis domon konstruitan en la jaro 1897-a, situantan en la Frankrijklei 140. Dum la Universala Kongreso en Stokholmo en 1980 Institucio Hodler aĉetis ĝin. En la periodo 1981-1989 la domo estis la sidejo de la Grafika Centro, kaj de 1981 al 2016 la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj de la loka esperantista grupo. La proprietulo ĉesigis la lukontrakton je la fino de la jaro 2016.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

Pro praktikaj kialoj la plej granda parto de la biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo estas transdonita en 2016 [1] al Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience kie ĝi nun estas integrita en la subkolekton "Esperanto". Tie ĉi la donacitaj publikigaĵoj iom post iom estas katalogataj ekde septembro 2016. Oni povas trovi la kompletan liston de la donitaĵoj (en 2019 nur parte katalogitaj kaj disponeblaj), nomataj "Kolekto de Flandra Esperanto-Ligo", karakterizataj de la cifereca sigilo "Flandra Esperanto-Biblioteko" helpe de tiu ĉi ligilo. La tutaĵo de la verkoj, rilataj al Esperanto kaj en Antverpeno konsulteblaj, sufiĉe bone donas bildon de la ekzistanta Esperanto-literaturo, ĉu pri fikcio ĉu pri nefikcio, kaj tradukaĵoj kaj originalaĵoj. Kompreneble la lingvo-problemaro ĝenerale estas abunde reprezentita, krom lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, Esperantologio kaj interlingvistiko.

Bildaro : pasinteco kaj estanteco...[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. nederlande Komunuma Konsilantaro Antverpeno, zitting van 30 mei 2016 : Cultuur, Musea en Erfgoed, Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience, Samenwerkingsovereenkomst Vlaamse Esperantobond v.z.w., 6 blz.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rotsaert, Roland 1993 : Welke toekomst voor de Vlaamse Esperantobond? Flandra Esperanto-Ligo, 6 p. (trovebla en la FelixArchief : arĥivaĵo 2233#514)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]