Societo Yvonne Martinot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La societo Yvonne Martinot estas societo lau franca juro, kiu funkciigas la Esperanto-Centron Kvinpetalo en Bureso apud Puatiero (Francio). La centro okazigas kursojn prilingvajn, staĝojn diverstemajn (pri literaturo, astronomio, botaniko, komputiko...) en somero kaj en pluraj feri-periodoj dum la tuta jaro en vilaĝaj domoj, el kiuj kvin apartenas al la societo. La centron kreis en 1985 kelkaj sindonemaj esperantistoj, ĉefe francaj, interalie Georges Lagrange. Ĝis la jaro 1997 ĝi estis filio de LF-koop. De tiam ĝi estas tute memstara kaj ĝi funkcias kaj disvolviĝas plu en plena sendependenco. La nova societa statuto de 1997 reflektas tion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]