Johano Stobeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Stobeo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 429 (0429-11-30)
en Stobi
Morto 30-an de novembro 469 (0469-11-30) (40-jaraĝa)
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Bizanca imperio
Okupo
Okupo verkisto • redaktisto
Verkoj Anthology of Stobaeus
vdr

Johano Stobeo (greke: Ἰωάννης ΣτοβαῖοςΣτοβεύς; latine: Stobaeus) estis verkisto kaj kolektisto de antikvaj filozofiaj eldiroj kaj doktrinoj. Li vivis en la frua 5-a jarcento p.K.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Raportoj biografiaj ne ekzistas sed malkaŝas lia nomo la naskiĝurbon Stobi (Στόβοι) en Peonio. Opinias oni ke li vivis mallonge post la novplatonisma filozofo Hieroklo el Aleksandrio ĉar li citis aĵojn hieroklajn - sed ne postajn aĵojn. Pro la manko de cito de kristanaj aŭtoroj dedukteblas ke li estis pagano; tamen lia antaŭnomo implicitigas kristanan originon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La de Stobeo farita kolekto de eltiraĵoj de helenaj tekstoj estu lernolibro antologia por la filo Septimius - laŭ letero de la konstantinopola patriarko Fotio la 1-a. Ĝi partas en antaŭparolo por la patriarka verko Bibliotheca. De la konkreta antaŭparolo nur konserviĝis la lasta parto. Libro 1 kaj (ere) libro 2 temigas la fundamentojn de fiziko, la resto etikon. De la sume kvar libroj de la kolekto saviĝis la dua nur fragmente kaj la tria kaj la kvara nur en tre ŝanĝita versio.

Sume citas Stobeo pli ol kvin centoj da grekaj verkistoj. Multo el dramaj fragmentoj (aparte de Eŭripido) troveblas nur ĉi tie.

Ekdotika historio[redakti | redakti fonton]

La libroj 3 kaj 4 (Florilegium) presitis unuafoje en 1535 en Venecio. La libroj 1 kaj 2 (Eclogae) aperis en 1575 en Antverpeno en latina versio.[1] Germana traduko de la libroj 3 kaj 4 ekhaveblis en Bazelo en la 1551-a jaro.[2]

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Wachsmuth (eld.): Ioannis Stobaei anthologii libri duo priores, qui inscribi solent eclogae physicae et ethicae. Du volumoj, Weidmann, Berlin 1884, represo: Weidmann, Berlin 1958 interrete
  • Otto Hense (eld.): Ioannis Stobaei anthologii libri duo posteriores. Tri volumoj, Weidmann, Berlin 1894–1912, represo: Weidmann, Berlin 1958 volumo 1 volumo 2 volumo 3
  • Thomas Gaisford (eld.): Iōannu Stobaiu Anthologion. Kvar volumoj, Clarendon, Oxford 1822–1824 volumo 1 Bd. 2, volumo 3 volumo 4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ioannis Stobaei Eclogarum libri duo: quorum prior physicas, posterior ethicas complectitur; nunc primum editi, tradukis Willem Canter, Plantini, Antverpeno 1575.
  2. Scharpffsinnige Sprüche auß den Schrifften der … Griechen … zusamengetragen …, de Georg Fröhlich, Bazelo 1551.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tiziano Dorandi: Iohannes Stobaios. Ĉe: Christoph Riedweg k. a. (eld.): Philosophie der Kaiserzeit und der Spätantike (=Grundriss der Geschichte der Philosophie. Die Philosophie der Antike, 5/1). Schwabe, Basel 2018, ISBN 978-3-7965-3698-4, p. 471–478, 483–485
  • Richard Goulet: Jean Stobée. Ĉe: Richard Goulet (Hrsg.): Dictionnaire des philosophes antiques. Volumo 3, CNRS Éditions, Paris 2000, ISBN 2-271-05748-5, p. 1012–1017
  • Rosa Maria Piccione, David T. Runia: Stobaios. Ĉe: Der Neue Pauly. Volumo 11, Stuttgart 2001, kol. 1006–1010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]