Klasika Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Partenono, en Ateno, nome templo al Atena

Klasika Grekio estis 200jara periodo de la greka kulturo daŭra el la 5a tra la 4a jarcento a.K.[1] Tiu klasika periodo atestis la aneksigon de multe el la teritorioj de la moderna Grekio fare de la Persa Imperio, kaj ties sekvan sendependecon, kaj ĝi ankaŭ havis fortan influon sur la Romia Imperio kaj ege influis sur la fondoj de la okcidenta civilizo. Multo de moderna okcidenta politiko, arta pensaro, kiel ekzemple arkitekturo, scienca pensaro, literaturo, kaj filozofio venas de tiu periodo de la greka historio. En la kunteksto de la arto, arkitekturo, kaj kulturo de Antikva Grekio, la klasika epoko, foje nomita la helena periodo, korespondas al la plej multo el la 5-a kaj 4-a jarcentoj a.K. (la plej oftaj datoj estantaj la falo de la lasta atena tirano en 510 a.K. al la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K.). La klasika epoko en tiu signifo sekvas post la Arkaika Epoko kaj estis en victurno sukcedita de la helenisma civilizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La "Klasika Epoko" estas "la moderna nomigo de la periodo el ĉirkaŭ 500 a.K. al la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K." (Thomas R. Martin, Ancient Greece, Yale University Press, 1996, p. 94).