Hans Bakker

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Bakker, 2007

Hans BAKKER (naskiĝis la 8-an de novembro, 1937) estas nederlanda esperantisto kaj honora membro de UEA (2002). Li estas filo de alia konata esperantisto, kiu ankaŭ nomiĝis Hans Bakker.

Dum sia vivo li faris multajn laborojn, la lasta estas ĉe la nederlanda partio Verda-maldekstra. Li lernis Esperanton ĉirkaŭ la jaro 1953, iĝis membro de TEJO en 1955, kunorganizis la 20-an kongreson de TEJO en Amsterdamo en 1964, gvidis NEJO[1]-komisionon de TEJO (poste KER) de 1965 ĝis 1976, gvidis la afrikan agadon de UEA de 1980 ĝis 2001. Li estas honora membro de TEJO. Aldone Bakker estis estrarano de UEA 1992-1995.[2]

Referencoj kaj notoj [redakti]

  1. NEJO ĉi tie signifu "Ne-Esperantistaj Junularaj Organizaĵoj"
  2. Afiŝo de Osmo Buller en Libera Folio