Dennis Keefe
Dennis Keefe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1951 (73-jaraĝa) en Bloomington |
Lingvoj | angla • Esperanto • hispana • norma ĉina • franca |
Loĝloko | Cullera |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | LingvInstruisto |
Dennis KEEFE (naskiĝis la 17-an de junio 1951 en Bloomington, Ilinojso, Usono) estas usona esperantisto, iniciatinto de la lingvoinstrua versio de la Lingvaj Festivaloj. Li estas ankaŭ la aŭtoro de la "BEK"-kurso (la mallongigo signifu "Baza EKzercaro" aŭ "Baza Esperanto-Kursaro"),[1], Universitato.info[2] kaj kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, kiam li loĝis en Hispanio.
En 2011 li proklamiĝis Esperantisto de la Jaro laŭ la revuo La Ondo de Esperanto, pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.[3]
Li loĝas en Cullera kaj aktive partoprenas en la Valencia Esperanto-Grupo. Li estis la LKK-prezidanto por la Hispana Esperanto-Kongreso en 2024 en Valencio
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ retejo pri la "BEK-kurso" (esperante)
- ↑ [1] retejo pri Universitato.info
- ↑ Dennis Keefe: La Esperantisto de la Jaro 2011
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|